Artikoloj pri Rising Voices
La iniciato “Activismo Lenguas” de Rising Voices ricevis la internacian premion de la denaska lingvo
"Ni akceptas ĉi tiun premion nome de la centoj da aktivuloj engaĝitaj favore al indiĝenaj lingvoj kaj de iliaj komunumoj, kiuj kundividis sian vastan scion."
RV-Informilo: aliĝu al MOOC Linguapax pri lingva diverseco
La informilo de Rising Voices kundividas ligilojn al ŝancoj por cifereca inkludo, inkluzive aliron kaj adopton de ciferecaj iloj, kaj ankaŭ malsamajn manierojn por ke komunumoj povu plene partopreni rete.
Artisto de Unuaj Nacioj esploras “indiĝenajn futurismojn” en sia arbarstila verkaro
"Mi ricevis ŝlosilon, kiu malfermis la pordon al esplorado de futurismaj indiĝenaj konceptoj en mia propra menso, kaj pli imagemaj konceptoj entute."
Kontraŭbatali misinformadon ĉe lingvoj kun malmultaj rimedoj
Lastatempa retseminario esploris, kiel senfontaj lingvokomunumoj povas sperti malavantaĝon por kontraŭbatali misinformadon kaj aliri rimedojn por alfabetigo pri komunikilaj rimedoj.
Nia nova normaleco ne nepre venas de informadiko
Se la leciono de la pandemio estas ke ni postvivis danke al retkonekto kaj teknologio, tiam ni malesperiĝas.
La soraa, indiĝena lingvo el Barato, ricevas novan tiparon
Barata tiparo-dezajnistino Sony Salma kreis antaŭnelonge novan tiparon por Sorang Sompeng, malnova kaj malmultuzata alfabeto por la soraa lingvo.
“Ni havas strangan destinon”: konversacio kun la livona poeto Valts Ernštreits: Parto II
"Prezenti la livonan rakonton al la latva publiko por ke ĝi pli bone komprenu kial la livonoj estas gravaj."
“Ni havas strangan destinon”: konversacio kun la livona poeto Valts Ernštreits: Parto I
"Ekzistas nur kelkaj landoj en Eŭropo, kiuj havas indiĝenojn kaj Latvio estas unu el ili".
La meksikaj indiĝenaj artistoj kiuj defias kliŝojn kaj stereotipojn
"Por ni, la Internacia Tago de Indiĝenaj Popoloj celebras ne kliŝojn, kutimojn kaj ekzotaĵojn. Tiu tago agnosku la senĉesajn provojn forviŝi nin."
D&R: Renkonto kun Pushker Kadel, fakulo pri lingvo, edukado kaj disvolviĝo
Bonvolu renkonti Pushker Kadel, la gastiganton de la tviter-konto @AsiaLangsOnline inter la 19-a kaj la 25-a de aŭgusto 2020. Li kunpartigos sian laboron kiel fakulo pri lingvo, edukado kaj disvolviĝo en Nepalo.
Intervjuo kun Rany Phok, aktivisto pri la lingvo krung
"Multaj ne volas paroli la lingvon krung [parolatan en Kamboĝo] kaj multaj vortoj malaperas. Fakte, mia dokumenta filmo celis kuraĝigi junajn indiĝenojn uzi la lingvon krung kaj konservi ĝin."
Intervjuo kun Veer Keram, aktivisto pri la gonda lingvo
Bonvolu konatiĝi kun Veer Keram, administranto de la Tviter-konto @AsiaLangsOnline de la 5-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2020. Li diskonigos sian laboron pri la gonda lingvo, parolata en Barato.
Informilo de Rising Voices: celebri kulturan diversecon per emoĝioj kaj glumarkoj
La informilo de Rising Voices donas ligilojn al eblecoj rilate al cifereca inkluzivo, inter kiuj la aliro kaj adopto de ciferecaj iloj, samkiel diversaj manieroj por ke komunumoj plene partoprenu en Interreto.
Intervjuo kun Muhammad Zaman Sagar, aktivisto pri la lingvo gawri
Bonvolu konatiĝi kun Muhammad Zaman Sagar, administranto de la Tviter-konto @AsiaLangsOnline de la 29-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2020. Li diskonigos sian laboron pri la lingvo gawri (kalami), parolata en Pakistano.
Intervjuo kun Language Warriors PH, reto de tradukistoj el Filipinoj
Language Warriors PH administros la Tviter-konton @AsiaLangsOnline de la 22-a ĝis la 28-a de julio 2020. Konu ĝian laboron, kiu temas pri tradukado de informoj pri sano al pluraj filipinaj lingvoj.
Intervjuo kun Lami’ Tsai-Wei Hung, aktivisto pri la sakizaja lingvo
Bonvolu konatiĝi kun Lami’ Tsai-Wei Hung, administranto de la Tviter-konto @AsiaLangsOnline de la 15-a ĝis la 21-a de julio 2020. Ŝi diskonigos sian laboron pri la sakizaja lingvo, parolata en Tajvano.
Reta konversacio: kion la estonteco alportos por indiĝenaj lingvoj en Interreto en la kunteksto de la kronvirusa pandemio?
Ni anoncas la unuan interŝanĝon de reta serio pri cifereca lingva aktivismo, kiu okazos ĵaŭdon, la 16-an de julio 2020.
Intervjuo kun Nabil Berri, aktivisto pri la aĉea lingvo
Bonvolu konatiĝi kun Nabil Berri, administranto de la Tviter-konto @AsiaLangsOnline de la 8-a ĝis la 14-a de julio 2020. Li diskonigos sian laboron pri la aĉea lingvo, parolata en Indonezio.
Intervjuo kun Walis Taywang, aktivisto pri la sedeka lingvo
Renkontiĝo kun Wallis Taywang, kiu diskonigas sian laboron pri la sedeka lingvo, parolata en Tajvano.
Intervjuo kun Ilham Nurwansah, aktivisto pri la sunda lingvo
Bonvolu konatiĝi kun Nurwansah, administranto de la Tviter-konto @AsiaLangsOnline de la 24-a ĝis la 30-a de junio 2020. Li diskonigos sian laboron pri la sunda lingvo, parolata en Indonezio.
Intervjuo kun José Chuvé Mengarí, cifereca aktivulo pri la ĉikita lingvo
Lernu pri José Chuvé, la gastiganto de la Tviter-konto @ActLenguas inter la 6-a kaj la 12-a de aprilo 2020, kaj pri lia laboro koncerne la beziran lingvon.
Intervjuo kun Sok Socheat, lingva aktivisto pri la bunonga lingvo
Renkontiĝu kun Sok Socheat, administranto de la Tviter-konto @AsiaLangsOnline de la 17-a ĝis la 23-a de junio 2020. Li diskonigos sian laboron pri la bunonga lingvo, parolata en Kamboĝo.
Intervjuo kun Fikri Ansori, lingva aktivisto pri la reĝanga lingvo
Renkonto kun Fikri Ansori, la gastiganto de la tviter-konto @AsiaLangsOnline inter la 10-a kaj la 16-a de junio 2020. Li diskonigos sian laboron por antaŭenigi la reĝangan, indiĝenan lingvon parolatan en Indonezio.
Intervjuo kun Bali Subalian, lingva aktivisto pri la bununa lingvo
Bonvolu konatiĝi kun Bali Subalian, administranto de la tviter-konto @AsiaLangsOnline de la 3-a ĝis la 9-a de junio 2020. Li diskonigos sian laboron pri la bununa lingvo, parolata en Tajvano.
Lingva ribelo: aktivisto pepas kontraŭ malapero de indiĝenaj lingvoj en Sud-Afriko
Aktivisto pri lingva realproprigo kaj inkluzivigo konfrontas lingvan imperiismon kaj malhomigon de du indiĝenaj lingvoj en Sud-Afriko.