Artikoloj pri Kulturo
La misio de la laza popolo por savi sian lingvon de formorto
Povas esti 30 000 ĝis 200 000 parolantoj de la laza, la lingvo de la nuntempa laza popolo. La plejparto el ili plu loĝas en la historia regiono Rezi en Turkio.
Proksimume ses jarcentojn post lia naskiĝo, kiu posedas Aliŝer Navoi, la “patron de la uzbeka literaturo”?
La 9-a de februaro markas la datrevenon de la naskiĝo de la poeto, naskiĝinta en la 15-a jarcento en Afganio, kiu promociis tjurkan heredaĵon kaj iĝis nacia literatura simbolo en la soveta kaj poste sendependa Uzbekio.
Ekde #BlackLivesMatter ĝis #VidasNegrasImportam: Alvoko kontraŭ la koloniisma heredaĵo de polica brutaleco
"Polica brutaleco estas universala, blankula supereco estas tutmonda, kaj la koloniisma spirito ne malaperis, kio klarigas kial nigruloj ĉiutage, en la tuta mondo, estas mortigataj."
Iuj okcidentaj observantoj diskonigas malbonajn antaŭsentojn de homoj el Centra Azio pri Aleksej Navalnij
"Okcidentaj politikistoj eĉ ignoris la fakton ke la ekstera kaj sekureca politikoj de Navalnij estas direktitaj ĝuste kontraŭ la celoj de Okcidento. Eble ili opinias ke la ludo valoras tion."
Ilustritaj vortoj kiuj ligas Salvadoron kun ĝiaj afrikaj radikoj
Okaze de la "monato de la afrika deveno en Salvadoro", ni ilustrigis kelkajn el la multaj vortoj afrikdevenaj en la hispana lingvo de tiu lando.
Komediisto de Trinidado uzas humuron por diri ke genrobazita perforto ne estas amuza
Denuncante la seksatencon de virinoj fare de viroj, komediisto Simmy De Trini montras kiel nekongrua estas genrobazita perforto rilate al progresema socio.
Artisto de Unuaj Nacioj esploras “indiĝenajn futurismojn” en sia arbarstila verkaro
"Mi ricevis ŝlosilon, kiu malfermis la pordon al esplorado de futurismaj indiĝenaj konceptoj en mia propra menso, kaj pli imagemaj konceptoj entute."
Intervjuo kun Aleksandra Lun, pola denaskulino, kiu fariĝis fama hispanlingva verkistino
"Lingvo estas simple mondo, en kiu vi elektas vivi. Se vi loĝas en tiu mondo, vi posedas ĝian lingvon."
Bangladeŝo klopodas revivigi la produktadon de muslino, legenda teksaĵo
Muslino estas grava parto de la heredaĵo de la nuntempa Bangladeŝo kaj speciale de ĝia ĉefurbo Dako, kiu iam estis la centro de produktado de la delikata teksaĵo.
Alvoko al esprimlibereco en Kubo post kiam membroj de artkolektivo estis forpelitaj dum paca protesto
Pli ol 200 homoj kolektiĝis en Havano por postuli la rajton de esprimlibereco, sed la rezulto de la dialogo kun kubaj aŭtoritatoj restas malcerta.
“Kiel vi vivas ĉi tie?” Loka podkastanto pritraktas miskonceptojn pri Orienta Ukrainio
En Slovjansko podkastanto klopodas ŝanĝi perspektivojn de eksteruloj pri Orienta Ukrainio — por Nika Perepelica tio ne estas simple loko de tragedioj, sed ankaŭ de diversaj kulturaj eblecoj.
Ujgura meŝrepo: tradicia komunuma kunveno cenzurita en Ĉinio
Kvankam ujguroj celebris dum jarcentoj la viran ligon kaj la kulturan transdonon en rito kun muziko kaj konversacio, Ĉinio malpermesas nun la originalan koncepton de tiu tradicio.
Ĉu sekularismo estas kongrua kun Islamo?
"Islamo fariĝis necerta identeco, kiun ankoraŭ subfosas kritikantoj de la kristana aŭ ateisma Okcidento, sed tamen kolonia."
La dokumenta filmo “Queer Japan” montras la viglan kaj multflankan GLAT-komunumon de Japanio
La filmo montras diversajn individuojn engaĝitajn en arto, aktivismo, noktovivo kaj politiko en Japanio.
Kiel la literatura tradicio de Nepalo povas postlasi spuron sur la tutmonda scenejo?
Direktoro pri Tutmonda Literaturo en Bibliotekaj Iniciatoj kunhavigas sciojn pri kiel nepala literaturo povas atingi pli vastan legantaron.
Protesta arto en la stratoj de Tripolo: intervjuo kun la libana artistino Batool Jacob
Batool Jacob pentras pri temoj rilataj al la protestoj de Libano, kun fokuso feminisma kaj liberiga.
La historio pri kiel latinamerikaj intelektuloj trovis konsolon en la komunisma Prago
Dum la Malvarma milito, Latinameriko havis aŭtoritatajn kontraŭkomunismajn registarojn subtenatajn de Usono. Alfrontante reprezaliojn hejme, verkistoj trovis rifuĝejon en la komunisma Prago, kio estas malmulte konata en la hodiaŭa Ĉeĥio.
En la koro de Eŭropo endanĝerigita tjurka lingvo plu vivas
La malaperanta karaima lingvo iam estis parolata tra Orienta Eŭropo. Nun ĝia lasta restadejo estas fortikaĵo-urbeto en Litovio kaj Romuald Čaprockij estas unu el ĝiaj plej ardaj defendantoj
La historio de la Sarajeva Hagado, la mezepoka juda libro, kiu postvivis la inkvizicion, la Holokaŭston kaj la Jugoslavajn militojn
Kiam la Nazia Germanio okupis Bosnion kaj Hercegovinon, la Hagado estis kaŝita en la moskeo de islama vilaĝo en la montaro Bjelašnica, kie ĝi restis ĝis la fino de la milito.
Latinamerikaj Facebook-uzantoj reagas al rezultoj de balotoj en Usono per memeoj
Kvankam ne estante kompleksa sondado de popola humoro, tiu ĉi metodo donas rapidan rigardon en lokajn politikajn rakontojn, humuron kaj komentojn.
Tiu ĉi taktboksista budhisma monaĥo el Japanio muzikas por “redukti suferon”
Yogetsu Asakusa kombinas taktboksajn taktojn kun tradiciaj budhismaj sutroj
“Ni havas strangan destinon”: konversacio kun la livona poeto Valts Ernštreits: Parto II
"Prezenti la livonan rakonton al la latva publiko por ke ĝi pli bone komprenu kial la livonoj estas gravaj."
“Ni havas strangan destinon”: konversacio kun la livona poeto Valts Ernštreits: Parto I
"Ekzistas nur kelkaj landoj en Eŭropo, kiuj havas indiĝenojn kaj Latvio estas unu el ili".
La graveco de la “neesplorita” pasinteco: Intervjuo kun Balkana eksperto Keith Brown
"Kritika pensado... liberigas nin de la iluzioj ke figuroj en la pasinteco imagis ilian propran identecon en terminoj de la naciismoj de ilia estonteco."
Fordonu vin al tiuj ĉi nekutimaj superstiĉoj antaŭ ol viziti Kirgizion
Verŝu teon ŝpareme, svingu monon ĉe plena luno, bruligu multajn pinajn pinglojn kaj rakontu viajn koŝmarojn al fluanta akvo.