Artikoloj pri Ekonomio kaj komerco
Ĉe flosanta vilaĝo en Kamboĝo, lernantoj forflosas de lernejo
"Iuj infanoj ne povas renkontiĝi kun aliaj gelernantoj kaj decidas ĉesi kaj iri labori."
Kreskanta polemiko en Birmo: fotoj de bananplantejo en Kaĉino
"Plantejoj ricevas ĉinan subtenon kaj estas akuzitaj pri ŝtelado de tero, difekto de la medio kaj malrespekto de la laboraj rajtoj de iliaj laboristoj."
Konatiĝu kun la batalantoj, kiuj savas germanan arbaron 12 000-jaraĝan de la transformado en karbominejo
Ekde 2012, aktivuloj okupas tion, kio restas de la arbaro de Hambach, deciditaj savi ĝin kaj ĉesigi la karbo-minojn en Germanio.
Listo de 100 pintaj dokumentaj filmoj “kiuj povas ŝanĝi la mondon”
Post jaroj da disfamigo kaj recenzado de dokumentaj filmoj dediĉitaj al socia ŝanĝo, la retejo Films for Action publikigis liston de 100 filmoj, kiujn ĝi opinias la plej influaj kaj provokaj.
Filmeto: Kiel palmoleaj plantejoj kaŭzas naturmedian detruon en Indonezio
La teamo de Coconuts TV iris al la suda Sumatro en Indonezio por dokumenti [angle] la influon de la bruligo de torfejoj kaj arbaroj por doni spacon al palmoleaj plantejoj. La bruligo [angle] de arbaroj en Sumatro devigas endanĝerigitajn speciojn en la insulo ŝanĝi sian loĝlokon; kaj ĝi ankaŭ kreas...
Informgrafiko: 5 faktoj pri tamila komunumo en la nordo de Srilanko
La Centro por Politikaj Alternativoj (CPA), kiu estas pensfabriko pri civila socio en Srilanko, lastatempe faris unuanivelan esploron pri ”Demokratio en la postmilita Srilanko 2014“. La rezultoj montras ke opinidiferenco pri la repaciĝo ankoraŭ ekzistas inter la tamila kaj la sinhala popoloj post la enlanda milito en Srilanko. La konstatoj...
Kirgizio: La amaskomunikiloj suferas meze de kreskanta politika malakordo
Dum la orminejo de Kumtor en Kirgizio daŭre kirlas politkan malpacon, sennomaj "fontoj" cititaj de ĉeffluaj komunikiloj pretendas, ke ili havas ĉiujn respondojn.
Kamboĝo: Laboristoj de vestfabrikoj postulas de mondskalaj vestfirmaoj altigi minimuman salajron
Laboristoj de kamboĝaj vestfabrikoj, kiuj okazigis tutlandan strikon lastjare, ĉi-foje postulas de mondskalaj vestfirmaoj monatan minimuman salajron de 177 usonaj dolaroj.
Butano: Memstara kampanjo donas renovigitajn ŝuojn al miloj da bezonantoj
La butana entreprenisto Dawa Drakpa purigas kaj renovigas malnovajn ŝuojn kaj transdonas ilin al homoj, kiuj ne povas aĉeti decajn piedvestojn. Proksimume 1 procento de la landa loĝantaro jam ricevis ŝuojn.
Investo-konsento kun Ĉinio lasas al jamajkanoj pli da demandoj ol respondoj
I AM SO FLABBERGASTED: WHO gives a FOREIGN government the RIGHT to CHOOSE WHICH LAND IT WANTS? MI ESTAS TIOM KONSTERNITA: KIU cedas al FREMDA registaro la RAJTON ELEKTI KIUN GRUNDON ĜI DEZIRAS? Kadre de interŝanĝo de investoj, la jamajka registaro konsentis doni 1 200 akreojn (485 hektarojn) da tero al...
Eksvalida viando estis en la menuo ĉe McDonald's, KFC kaj aliaj rapidmanĝejoj en Ĉinio
Ĝi estas la plej lastatempa inter la multaj skandaloj pri manĝosekureco, kiuj trafis Ĉinion en la lastaj jaroj, inkluzive de laktomalpurigo en 2008, kiu mortigis ses infanetojn.
Italio: Tero de Fajroj, “antaŭĉambro de la Infero”
Dum jaroj parto de la teritorio inter Napolo kaj Kaserto fariĝis loko de kontraŭleĝa forĵetado de danĝeraj rubaĵoj, kiuj venenas la medion kaj kaŭzas kancerojn.
Ukrainio: Starbucks, merkatado per sociaj komunikiloj kaj “lingva problemo”
Tetyana Bohdanova skribas pri merkatado per sociaj komunikiloj kaj la "lingva problemo" en Ukrainio - kaj lasta skandalo kaŭzita de fejsbuka paĝo de Starbucks, kiu montriĝis falsa..
Momento de la vero alvenos por la ekonomio de Porto-Riko
Porto-Riko aktuale travivas unu el la plej malbonaj ekonomiaj krizoj en ĝia historio. Ĝia publika ŝuldo superis 70 miliard dolarojn en 2013, kvanton praktike nepageblan.
Singapuro: Ne ĉie oni drinkos venontjare
Se vi estos en Singapuro en 2014, eble, vi ne povos drinki ĉie en la insulo. Nanyang Post [ĉine] raportis, ke ekde hodiaŭ (la 25-a) ĝis la fino de la jaro, la registaro enketos pri drinkado. La celo estas malpliigi la drinkadon, kiuj eble minacus la loĝantojn. Fakte, la kvanto de...
Hongkongo: Diplomiĝintoj serĉantaj domon estos blokataj
Aĉeti domon en Hongkongo estas tikla afero: nova regularo eble ne permesos al alte kvalifikitaj homoj aĉeti unuĉambran apartamenton. Novaĵagentejo Now (新闻)raportis [ĉine] pri tio sed diris, ke 18-jaraĝaj studentoj ankoraŭ rajtos aĉeti unuĉambran apartamenton. Tamen tiuj, kiuj jam diplomiĝis eble ne plu estos konsiderataj. Se vi sentas, ke tiu regularo...
Kamboĝo: Infanlaboro ankoraŭ estas serioza problemo
Ĉirkaŭ 10 procentoj el kamboĝaj infanoj en la aĝo de 5 ĝis 17 jaroj, estas “infanlaborantoj”. Tion oni konsideras netaŭga aŭ kontraŭleĝa. Preskaŭ 240 000 infanoj laboras en danĝeraj kondiĉoj. Tion diras la Infanlabora raporto [angle] pri Kamboĝo verkita en 2012. La filmeto estis farita en 2007, ĉu la problemo jam...
“Mi estas germana stratvendisto en Dakaro”
Esti strata vendisto estas ne facila laboro, precipe en Senegalo. Tamen tio estas la elekto kiun Sebastian Prothmann el Germanio faris, post kiam li venis en Dakaro, Senegalo antaŭ kelkaj monatoj. La sekva filmeto montras Prothmann ĉe lia laboro [fr]: Prothmann klarigas en intervjuo por la blogo Dakaroiseries, kiel li venis...
Nepalo: La nova registaro alfrontas ekonomiajn problemojn
Nepala ekonomia blogisto Chandan Sapkota [angle] listas gravajn ekonomiajn problemojn, kiujn alfrontos la novelektitaj membroj de la Konstitucia Asembleo.
Malajzio: Kampanjo “Haltigu Lynas!” aktivas en Aŭstralio
Agado por haltigi minadon de Lynas en Malajzio jam komenciĝis antaŭ kelkaj jaroj. Bedaŭrinde la registaro de Malajzio ŝajnas ne konsideri serioze sanproblemojn de la loĝantaro en Kuantano, kie fabriko de Lynas estas konstruata por produkti maloftan teron (aŭ raran teron). Kvankam multaj loĝantoj manifestaciis plurfoje kaj eĉ marŝis 300...
Jamajko: Lingvo kaj evoluo
Jamajko bezonas deklari la dulingvan ŝtaton laŭeble plej frue. Annie Paul opinias [angle], ke “duono de jamajkaj problemoj fontas el krizo de ĝia lingva identeco, kiu insistas, ke ĝia gepatra lingvo estas la angla, dum grandega parto de la loĝantaro povas paroli nur en la kreola lingvo de Jamajko (Patois)”....
Haitio: Landa rearbarigo
Haiti Grassroots Watch [angle] blogas pri malfacilaj taskoj de rearbarigo en la insulo.
Italio: Ekonomia kaj demografia situacio: de malbone al pli malbone
Gli ultimi dati sulla sitazione italiana sono abbastanza allarmanti: la crisi economica crea nuovi poveri, i giovani emigrano all'estero e le iniziative solidali sono necessarie.
La prospera ekonomio de Indonezio devas alfronti la plialtiĝon de manĝokostoj
John McCarthy kaj Zahari Zen urĝas la indonezian registaron apliki 'transformajn politikojn' por haltigi la kreskon de malsato kaj la plimultekostiĝon de altkvalitaj manĝaĵoj.
Birmo: SIM-kartoj nun vendotaj malmultekoste
Bonega novaĵo por uzantoj de poŝtelefonoj en Birmo. Aŭtoritatoj de malsamaj regionoj kaj subŝtatoj komencos vendi [birme] poŝtelefonajn SIM-kartojn por la reto de CDMA kaj WCDMA nur por 1500 kjatoj aŭ ĉirkaŭ 2 usonaj dolaroj. Nur antaŭ kvin jaroj SIM-karto en Birmo povis kosti pli ol $2000. Reviziita de...