Artikoloj pri Medio

Malajzio: Kampanjo “Haltigu Lynas!” aktivas en Aŭstralio

  28 November 2013

Agado por haltigi minadon de Lynas en Malajzio jam komenciĝis antaŭ kelkaj jaroj. Bedaŭrinde la registaro de Malajzio ŝajnas ne konsideri serioze sanproblemojn de la loĝantaro en Kuantano, kie fabriko de Lynas estas konstruata por produkti maloftan teron (aŭ raran teron). Kvankam multaj loĝantoj manifestaciis plurfoje kaj eĉ marŝis 300...

Ekvadoro: “La indiĝena movado daŭros”

  23 November 2013

“La registaro daŭrigos sian provon fari nin nevideblaj, sed nia lukto ne povas esti venkita. Dum ekzistas maljusteco, dum restas la profunda malegaleco inter la urbanoj kaj la kamparanoj, la indiĝena movado daŭros.” Manuela Picq [angle] parolis kun Carlos Pérez Guartambel, la nuna gvidanto de Ecuarunari [hispane] (Konfederacio de la keĉuoj...

Butano: Akvoelektraj projektoj kaj alciono

  19 November 2013

La butana popolo malrapide komencas kompreni, ke la akvoenergiaj projektoj, kun tempopaso, ne nur ruinigos nian medion, sed ankaŭ kaŭzos la perdon de nia nacieco. Yeshey Dorji, fotisto en Butano, vizitis Berti, Zhemgang, serĉante blankventrajn ardeojn, kiuj estas minacataj, ĉar ilian vivteritorion ekdetruas grandskalaj akvoenergiaj projektoj antaŭenpuŝataj en la regiono....

La Filipinoj: Helpu la viktimojn de la tajfuno Haiyan (Yolanda)

  15 November 2013

Land is Life (Tero estas Vivo) [angle], indiĝena reto de organizoj, alvokas donaci por helpi al la indiĝenoj en la Filipinoj damaĝitaj de la tajfuno Haiyan [haijen] (filipina nomo: Yolanda), kiu atakis plurajn regionojn de la lando. La informo ĉe Rally.org [angle] diras, ke pli 11 000 familioj bezonas helpon por rekonstrui...

14 inspirpovaj, unuminutaj filmetoj pri naturmedio

  13 November 2013

TVE (Televido por Naturmedio) prezentas 14 filmetojn faritajn de finalistoj de ĝia tutmonda filmkonkurso, sub la temo “naturmedio”. Partoprenantoj el ĉiuj mondopartoj kreis unuminutajn filmetojn pri temoj rilataj al klimata ŝanĝiĝo, daŭripova evoluo kaj biologia diverseco. Oni rajtas voĉdoni por sia plej ŝatata filmo ĝis la 19-a de decembro 2013.

Amasaj kontraŭnukleaj protestoj okazis en Tokio

  13 November 2013

La 13-an de oktobro 2013, miloj da homoj marŝis tra la stratoj de Tokio por protesti kontraŭ nuklea energio. En kunveno nomata Adiaŭ Atomcentraloj [japane], japana popolo postulis la fermon de la atomcentraloj kaj la uzon de pli mediamikaj energifontoj. OOE Kenzaburoo, Nobel-premiito pri Literaturo en 1994, parolis [japane] antaŭ...

Malajzio: Konflikto daŭras ĉe akvorezervujo de Baram

  8 November 2013

“Ok indiĝenoj el penan-tribo estis arestitaj de polico [angle], sed la polico ne volis prezenti detalojn pri la aresto.” Abin, oficisto de la ne-registara organizo (NRO) Reto por Savi Saravakajn Riverojn (Save Sarawak's Rivers Network) diris al la franca novaĵagentejo AFP. La konflikto ĉe la akvorezervujo de Baram jam daŭras...

Sud-Koreio: Retumantoj donacas al vilaĝanoj batalantaj kontraŭ elektraj linioj

  5 November 2013

Konfliktoj daŭre intensiĝas en malgranda vilaĝo Miryang [mirjang] en Sud-Koreio. Pliaĝaj vilaĝanoj rezistas kontraŭ la decido de la registaro, kiu trudas konstruon de alttensiaj elektropovaj linioj tra ilia tero. Ili diras, ke ili batalos ĝismorte por siaj tero kaj vivorajtoj. Mediprotekta grupo komencis kampajnon ĉe la retejo Daum Agora [koree] por...

Freŝa mapo pri dengo en Barato

  4 November 2013

Vidyet ĉe la blogo Aam Janata kreis mapon pri dengo (epidemia febro) en Barato. La mapo estas farita surbaze de diversaj raportoj publikigitaj en gazetoj en la lastaj du monatoj.

Jemeno: Strigo ekster mia fenestro

  31 October 2013

Jemena blogisto Abdulkader Alguneid trovis strigon ekster sia fenestro. Li pepis tiun maloftan okazaĵon: بومة كبيرة خلف زجاج نافذتي، 1.30 بعد منتصف الليل. A big Owl, behind my glass window, 1.30 am pic.twitter.com/19WjfUelQ0 — abdulkader alguneid (@alguneid) October 30, 2013 abdulkader alguneid (@alguneid): Granda strigo, malantaŭ mia vitra fenestro, 1:30...

Malajzio: Kiu devas respondeci pri la subita inundo en Cameron Highlands?

  27 October 2013

La subita inundo, kiu mortigis 4 homojn [en], okazis ĉe Cameron Highlands [Kamerona Altebenaĵo] en la subŝtato Pahango, Malajzio la 23-an de oktobro 2013. La loĝantoj kaj la policistoj havis malsamajn opiniojn. Du el la kvar mortintoj estis el Indonezio, unu el Bangladeŝo kaj unu estis malajziano. La loĝantoj intervjuitaj de...

92 landoj alprenis Minamata-Konvencion por antaŭhaltigi hidrargan veneniĝon

  25 October 2013

Pli ol 50 jaroj pasis post kiam la loĝantoj de Minamata, Japanio, suferis erupcion de hidrarga veneniĝo pro lokaj marproduktaĵoj poluitaj de tre venena rubakvo. En ĉi tiu jaro, 92 landoj subskribis traktaton de Unuiĝintaj Nacioj planitan por eviti, ke tia tragedio okazu denove. La Minamata-Konvencio pri hidrargo, kiu estas...

Tajlanda Ŝarka Konservada Projekto

  21 October 2013

Tajlando lanĉis e-Ŝarkan Projekton ĉar 95 procentoj de ŝarkoj jam ne videblas. La deziro de tajlanda e-ŝarka projekto povas kolekti la datumon por plia esploro. La rezulto de tajlanda e-ŝarka projekto estos formiĝo de la kompreno, ke la ŝarkoj jam malmultiĝis en Tajlando. Krome, ĝi ankaŭ helpas plibonigi la protektitan maran...