Artikoloj pri Parollibereco
Kartvela ŝtata sekureca servo akuzita pri amasa gvatado de publikaj personoj
La Kartvela Ŝtata Sekureca Servo spionis ĵurnalistojn, politikistojn de la opozicio kaj de la reganta partio, aktivulojn, pastrojn, komercistojn kaj aliajn publikajn personojn, laŭ la likigitaj dokumentoj.
Rusia interreta cenzuristo blokas la retejojn de la teamo de Navalnij
La ĉefa retejo de Navalnij, navalny.com, kaj pli ol 40 retejoj de la nacia reto de kampanjaj oficejoj de Navalnij estis aldonitaj al la ŝtata registro de blokitaj retejoj de Roskomnadzor.
Balonoj, grafitioj, sportoj kaj ekonomia potenco estas la lastaj iloj de la palestina rezisto
Ĉi tiuj rezistaj agoj spegulas la energion alportitan al la movado de junuloj serĉantaj la rajton je memdecido kaj reprenado de la spacoj en kiuj ili vivas.
Stratarta protesto en Kazaĥio iĝas rutino
Ekde la demisio de Nazarbajev en 2019 novaj protestaj movadoj en Kazaĥio elektis stratarton kiel sian preferatan taktikon. Ĉi-kaze la celo estas publika konstruaĵo en Almato.
Dizertintoj de la Mjanmaa Mararmeo parolas kontraŭ la milita reĝimo
"Homoj ŝatis la soldatojn kiujn ni vidis kiam ni estis junaj. Tamen, kion ili faras nun estas ĝuste kontraŭe de tio kion mi kredas kaj... kion mi volas."
Ukrainaj aktivuloj kaj rajtodefendantoj plu estas premataj, nova raporto emfazas
En la unua kvaronjaro de 2021, fizikaj atakoj, detruado aŭ damaĝado de havaĵoj kaj provoj timigi estis inter la plej oftaj agoj kontraŭ homrajtaj aktivuloj, aldone al retaj minacoj.
Pop-roka muziko kaj ŝanĝiĝantaj pozicioj rilate la kulton de personeco de Josip Broz Tito
"... generacioj de infanoj naskiĝintaj en Jugoslavio en la 1970-aj jaroj reagis al la disfalo de la valorsistemo kiu metis Titon sur piedestalon, kun granda dozo de cinikismo."
Retpirata grupo Anonymous filtras policajn kaj armeajn dosierojn de Kolombio meze de protesta subpremo
Kolombia impostreformo misproporcie influis la malriĉajn kaj mezajn klasojn.
Ugando: Lindsey Kukunda, mem viktimo de kiberĉikanado, rete batalas kontraŭ perfortoj kontraŭ de virinoj
Ugandaj amaskomunikiloj "instigas perforton kontraŭ virinoj. La rakontoj pri "venĝa porno" ne estas verkitaj por subteni la viktimojn, sed por kulpigi ilin kaj por distri."
Kvar studentaj aktivuloj arestitaj en Hongkongo pro mesaĝoj en sociaj medioj kiuj “incitus al secesio”
La novkreita nacia sekureca polico de Hongkongo arestis kvar junulojn aĝajn inter 16 kaj 21 jaroj pro suspekto instigi al secesio per siaj mesaĝoj en sociaj retejoj.
En Transnistrio, ŝtato kies sendependeco ne estas agnoskata, emerito alfrontas kriminalajn akuzojn pro “kontraŭ-rusa” diskurso
70-jaraĝa civitano de Transnistrio riskas punon de kvin jaroj en prizono pro kritikoj pri la rusiaj pactenantaj fortoj en la separisma moldava regiono.
Vidpunktoj de Aleksej Navalnij pri migrantoj kiuj kontraŭas lian por-demokratian diskurson
Aleksej Navalnij aperis kiel unuiganta figuro por granda parto de la liberala rusia publiko kaj kiel simbolo de opozicio, sed lia bildo inter loĝantoj de Centra Azio – inkluzive gastlaboristojn en Rusio – estas pli malbona.
Alvoko al esprimlibereco en Kubo post kiam membroj de artkolektivo estis forpelitaj dum paca protesto
Pli ol 200 homoj kolektiĝis en Havano por postuli la rajton de esprimlibereco, sed la rezulto de la dialogo kun kubaj aŭtoritatoj restas malcerta.
Ujgura meŝrepo: tradicia komunuma kunveno cenzurita en Ĉinio
Kvankam ujguroj celebris dum jarcentoj la viran ligon kaj la kulturan transdonon en rito kun muziko kaj konversacio, Ĉinio malpermesas nun la originalan koncepton de tiu tradicio.
Ĉu sekularismo estas kongrua kun Islamo?
"Islamo fariĝis necerta identeco, kiun ankoraŭ subfosas kritikantoj de la kristana aŭ ateisma Okcidento, sed tamen kolonia."
Kiel la literatura tradicio de Nepalo povas postlasi spuron sur la tutmonda scenejo?
Direktoro pri Tutmonda Literaturo en Bibliotekaj Iniciatoj kunhavigas sciojn pri kiel nepala literaturo povas atingi pli vastan legantaron.
Nova libro pri la sufero kaj rezisto de iranaj kaptitinoj
En sia libro "Blanka Torturo", Narges Mohammadi intervjuas 12 politikajn kaptitinojn kaj rakontas siajn proprajn spertojn kun la irana malliberejo, kie ŝi estis enkarcerigita dum ok jaroj kaj duono.
Nova sistemo de “kiberprotektado” en Omano kaŭzas maltrankvilon pro minaco al homaj rajtoj
La Centro pri Kiberprotektado donas al la Agentejo pri enlanda sekureco (ISS) plenan kontrolon super komunikaj retejoj kaj informaj sistemoj en Omano.
“La Buŝo de la Strato”: la brazila ĵurnalo komplete produktita de strataj homoj
Kreita en Porto-Alegro antaŭ preskaŭ 20 jaroj, Boca de Rua estas la sola ĵurnalo inter tiuj membrantaj en la Internacia Reto de Strataj Ĵurnaloj komplete kreita de homoj kiuj loĝas surstrate.
Kiel mi lernis ne malami
Milito revenis al Montara Karabaĥo. Kiel armenoj kaj azeroj ni devas konfronti nian koleron kaj nian traŭmaton sen reagi per malamo.
Fotokonkurso petas la rohinĝan komunumon dokumenti sian vivon dum la pandemio KOVIM-19
Fotokonkurso por rohinĝoj okazas de la 23-a de aprilo ĝis la 23-a de aŭgusto. Ĝi havas du ampleksajn kategoriojn – "La rohinĝa vivo" kaj "La respondo al la kronviruso". Oni povas sendi laboraĵon enrete.
Ekvadoro organizis “hakatonon” por trovi post-pandemiajn solvojn
Hakatonoj estas kunlaboraj spacoj por trovi solvojn al specifaj defioj kaj kutime daŭras inter du kaj sep tagojn.
Manuel Ruelas: arto inter prahispana origino, lukto kaj satiro
"La limo de malbonŝanco en Meksiko estas la morto, pro tio ĉiam tiu koncepto revenas en mia verko"
Graveco de esprimlibereco estas la plej granda leciono de la pandemio de KOVIM-19
Dum KOVIM-19 disvastiĝas, kelkaj provas kondamni honkongajn ekspertojn kiuj denuncas ĉinan pasivecon kontraŭ manĝado de sovaĝaj bestoj. La vera fonto de tiu viruso estas la komerco pri sovaĝa bestaro en Ĉinio.
Mistraktado de la vjetnama blogisto Le Anh Hung en malliberejo
Projekto 88 intervjuis sinjorinon Tran Thi Niem pri sia enkarcerigita filo, la blogisto Le Anh Hung, kiu estis metita en kaj ekster menshigiena hospitalo ekde sia aresto en 2013.