Artikoloj pri Regado

Singapuro: ĉu urbo aŭ lando?

  17 October 2019

Ĉu Singapuro estas urbo aŭ lando? Ĉi tiu demando ŝajnas stulta ĉar Singapuro estas tutmonde rekonita kiel sendependa ŝtato. Sed por la K. Shanmugam, singapura ministro pri juro, Singapuro estu traktata kiel urbo. Ĉi tiu rimarko ekigis debaton en la blogosfero.

Makedonio: Neakcepteblaj kondiĉoj en studentaj dormejoj malboniĝas

  13 February 2016

La kolektivo Plena Studentaro, popola movado, kiu luktas por la rajtoj de universitataj studentoj en Makedonio, publikigis novajn fotojn pri la neakcepteblaj kondiĉoj, en kiuj loĝas studentoj en la ĉefurbo de Makedonio, Skopjo. La movado sekvas senhalte la situacion en la ŝtataj dormejoj por studentoj, kaj postulis plurfoje, ke la ŝtato plibonigu bazan...

La mapoj montras, kie kamboĝaj ĵurnalistoj estis mortigitaj kaj turmentataj

  6 June 2015

La Kamboĝa Centro pri Homaj Rajtoj lanĉis portalon por dokumenti la atencojn kontraŭ homaj rajtoj, spertitajn de kamboĝaj ĵurnalistoj. La kamboĝa konstitucio garantias liberecon de parolo sed ĵurnalistoj ankoraŭ estas turmentataj kaj mortigataj, precipe tiuj, kiuj raportas pri la misuzoj faritaj de lokaj funkciuloj kaj komercaj profitoj rilataj al potenculoj. Reviziita...

Mapo de koncesiitaj teroj en Kamboĝo

  29 April 2015

Licadho, kamboĝa grupo por homaj rajtoj, publikigis siajn datumojn pri terkoncesioj aprobitaj de la registaro en la pasintaj jaroj. La grupo nun instigas la registaron publikigi ĉiujn registraĵojn rilatajn al la terkontraktoj donitaj al lokaj kaj eksterlandaj firmaoj. Laŭ aktivistoj, multaj el ĉi tiuj koncesioj estas donitaj koste de malgrandaj...

Informgrafiko: 5 faktoj pri tamila komunumo en la nordo de Srilanko

  23 November 2014

La  Centro por Politikaj Alternativoj (CPA), kiu estas pensfabriko pri civila socio en Srilanko, lastatempe faris unuanivelan esploron pri ”Demokratio en la postmilita Srilanko 2014“. La rezultoj montras ke opinidiferenco pri la repaciĝo ankoraŭ ekzistas inter la tamila kaj la sinhala popoloj post la enlanda milito en Srilanko. La konstatoj...