Artikoloj pri Homaj rajtoj je Februaro, 2021
En Transnistrio, ŝtato kies sendependeco ne estas agnoskata, emerito alfrontas kriminalajn akuzojn pro “kontraŭ-rusa” diskurso
70-jaraĝa civitano de Transnistrio riskas punon de kvin jaroj en prizono pro kritikoj pri la rusiaj pactenantaj fortoj en la separisma moldava regiono.
Iuj okcidentaj observantoj diskonigas malbonajn antaŭsentojn de homoj el Centra Azio pri Aleksej Navalnij
"Okcidentaj politikistoj eĉ ignoris la fakton ke la ekstera kaj sekureca politikoj de Navalnij estas direktitaj ĝuste kontraŭ la celoj de Okcidento. Eble ili opinias ke la ludo valoras tion."
Vidpunktoj de Aleksej Navalnij pri migrantoj kiuj kontraŭas lian por-demokratian diskurson
Aleksej Navalnij aperis kiel unuiganta figuro por granda parto de la liberala rusia publiko kaj kiel simbolo de opozicio, sed lia bildo inter loĝantoj de Centra Azio – inkluzive gastlaboristojn en Rusio – estas pli malbona.