· Oktobro, 2013

Artikoloj pri Indiĝenoj je Oktobro, 2013

UN: Respektu la rajtojn de indiĝenoj

  30 October 2013

Spertularo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) instigas [angle] registarojn kaj korporaciojn respekti la rajtojn de la indiĝenoj en la mondo kaj gardi ilin kontraŭ malobservo de iliaj rajtoj pro komercaj aktivadoj. Prezidanto de la sendependa spertularo diris, ke indiĝenoj estas severe trafitaj de industriaj sektoroj de minado, terkultivado kaj energioj, kaj...

Argentino: Lingvoj de praloĝantoj uzataj en nacia politika elektado

  28 October 2013

Argentino antaŭiras la aliajn landojn en Latinameriko. La parlamenta elektado okazis dulingve, en la hispana lingvo kaj en kelkaj ĉefaj lingvoj de praloĝantoj. Argentina blogisto, Ro Sartoro diris, ke tio estas unuafoja okazaĵo en Argentino. La elektado okazis la 27-an de oktobro 2013. Fakte, en Argentino kaj en ĉiuj landoj...

Malajzio: Blokado en Ulu Baram, Saravako

  23 October 2013

Kvankam estas iomete malvarme en Ulu Baram hodiaŭ (la 23-a de oktobro 2013), la indiĝenoj de Kayan, Kenyah kaj Penan faris blokadojn por protesti kontraŭ konstruado de la akvorezervujo de Baram, laŭ s-ro Peter Kallang, la prezidanto de Save River Network. Pli ol cent partoprenantoj tendumos ĉe la lokoj laŭ...