· Novembro, 2013

Artikoloj pri Indiĝenoj je Novembro, 2013

Ekvadoro: “La indiĝena movado daŭros”

  23 November 2013

“La registaro daŭrigos sian provon fari nin nevideblaj, sed nia lukto ne povas esti venkita. Dum ekzistas maljusteco, dum restas la profunda malegaleco inter la urbanoj kaj la kamparanoj, la indiĝena movado daŭros.” Manuela Picq [angle] parolis kun Carlos Pérez Guartambel, la nuna gvidanto de Ecuarunari [hispane] (Konfederacio de la keĉuoj...

La Filipinoj: Helpu la viktimojn de la tajfuno Haiyan (Yolanda)

  15 November 2013

Land is Life (Tero estas Vivo) [angle], indiĝena reto de organizoj, alvokas donaci por helpi al la indiĝenoj en la Filipinoj damaĝitaj de la tajfuno Haiyan [haijen] (filipina nomo: Yolanda), kiu atakis plurajn regionojn de la lando. La informo ĉe Rally.org [angle] diras, ke pli 11 000 familioj bezonas helpon por rekonstrui...

Malajzio: Konflikto daŭras ĉe akvorezervujo de Baram

  8 November 2013

“Ok indiĝenoj el penan-tribo estis arestitaj de polico [angle], sed la polico ne volis prezenti detalojn pri la aresto.” Abin, oficisto de la ne-registara organizo (NRO) Reto por Savi Saravakajn Riverojn (Save Sarawak's Rivers Network) diris al la franca novaĵagentejo AFP. La konflikto ĉe la akvorezervujo de Baram jam daŭras...