· Novembro, 2013

Artikoloj pri Lingvo je Novembro, 2013

Norvega muzikfilmeto ofendas Kirgizion

  27 November 2013

Por malgrandaj, senmaraj kaj malmulte konataj landoj kiel Kirgizio, “altigi sian reputacion” estas malrapida kaj malfacila procedo. Do, kiam steluloj el aliaj landoj venas por filmi scenojn en ilia kamparo, la espero estas ke la mesaĝo, kiun ili portos hejmen kun si, estos ĝusta. Sed bedaŭrinde afero ne ĉiam progresas tiel.

Jamajko: Lingvo kaj evoluo

  24 November 2013

Jamajko bezonas deklari la dulingvan ŝtaton laŭeble plej frue. Annie Paul opinias [angle], ke “duono de jamajkaj problemoj fontas el krizo de ĝia lingva identeco, kiu insistas, ke ĝia gepatra lingvo estas la angla, dum grandega parto de la loĝantaro povas paroli nur en la kreola lingvo de Jamajko (Patois)”....

“Vi povas piedbati stevardinojn” en Kazaĥio

  16 November 2013

Eksa registara funkciulo en Kazaĥio lastatempe piedbatis [angle] stevardinon, laŭraporte ĉar ŝi ne parolis la kazaĥan. La historio kaŭzis tumulton en sociaj komunikiloj. Blogisto Pivovar proponas [ruse] la plej interesajn kaj plej vaste kundividitajn afiŝojn en Twitter pri ĉi tiu okazaĵo, ekzemple ĉi-suban: Казахстан-2013: бить стюардесс — можно. Показывать факи кортежам —...

Ĉu eksterlandaj ĵurnalistoj lernu la indonezian lingvon?

  15 November 2013

DC Guy observas [angle], ke plimulto de la eksterlandaj ĵurnalistoj en Indonezio havas malmultajn sciojn pri la loka situacio: Ili ne povas kompreni la televidon. Ili ne povas kompreni la radion. Ili ne povas legi lokajn blogojn, retpaĝojn aŭ ĵurnalojn. Ili havas nur la anglalingvajn fontojn. Pro tio la okcidentaj komunikiloj...