Ĉu vi vidas ĉiujn lingvojn supre de la paĝo ? Ni tradukas rakontojn el Global Voices por ke civitanaj komunikiloj tra la mondo estu alireblaj por ĉiuj.

Artikoloj pri Politiko

16 April 2019

Kial iuj ĉeĥoj prenas la novelektitan prezidenton de Slovakio por sia propra?

La nunaj ŝtatestroj de Ĉeĥio estas konservativaj, ofte kontraŭ-eŭropuniaj, malkaŝe neaj al akcepto de rifuĝantoj. La slovakino Zuzana Čaputová estas tute alia ol ili.

5 June 2018

Cenzurita sed rifuzas rezigni: la dungitaro de kuba novaĵoretejo diras ke ili ne ŝanĝos sian redakcian starpunkton

GV Advocacy

La reta novaĵo-revuo "El Estornudo" estis blokita ene de Kubo kaj ĝia eldonisto skribas malferman leteron kiu povas esti legata en aliaj amaskomunikiloj ene de la insulo.

7 November 2017

Aŭstralio: Aljuĝo de la Nobel-premio pri paco al ICAN estas granda surprizo

Aljuĝo de la Nobel-premio pri paco al ICAN surprizis multajn aŭstralianojn, kvankam ĝi fondiĝis en Melburno, Aŭstralio.

17 October 2017

Kiom valoras la homaj rajtoj? — 20 usonajn dolarojn laŭ la Ĉambro de Reprezentantoj de Filipinoj

La Malsupera Ĉambro reduktis la buĝeton de la Komisiono pri Homaj Rajtoj al 1000 pesoj, akuzante, ke tiu ĉi protektas "krimulojn" ol viktimojn en la milito kontraŭ drogoj.

30 September 2017

Urbestra alvoko al la japana registaro: Japanio aliĝu al la Traktato pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj

Je la datreveno de la atombombado en Nagasako, la urbestro alvokis al la japana registaro, "Japanio aliĝu al la Traktato pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj."

21 September 2016

Kial ĉiuj en Madagaskaro ŝercas pri ananaso?

Sociaj komunikiloj en Madagaskaro estas tute gustigitaj je ananaso dum la lastaj tagoj.

16 March 2016

Listo de 100 pintaj dokumentaj filmoj “kiuj povas ŝanĝi la mondon”

Post jaroj da disfamigo kaj recenzado de dokumentaj filmoj dediĉitaj al socia ŝanĝo, la retejo Films for Action publikigis liston de 100 filmoj, kiujn ĝi opinias la plej influaj kaj provokaj.

9 November 2015

Tanzanianoj memoras la patron de la nacio Mwalimu Nyerere

Dek ses jarojn post la morto de Mwalimu Nyerere, la unua prezidanto de Tanzanio, nun tanzanianoj pepas pri li en Tvitero kaj sopiras al li.

6 October 2015

Ĉu finiĝis la “Paca konstitucio” de Japanio?

La koalicia registaro komencis procedon por leĝigi la proponojn pri nacia sekureco, kiuj permesus al Japanio militi. Protestantoj manifestaciis surstrate kaj okazis batalo parlamenteje.

27 June 2015

Birmo: Memfoto-kampanjo disvastigas interreligian toleremon kaj etnan diversecon

"Li estas siko kaj mi estas islamano. Sed ni estas amikoj." -- La memfoto-kampanjo gvidata de junularo en Birmo disvastigas interreligian toleremon kaj etnan diversecon.

9 November 2014

Kirgizio: La amaskomunikiloj suferas meze de kreskanta politika malakordo

Dum la orminejo de Kumtor en Kirgizio daŭre kirlas politkan malpacon, sennomaj "fontoj" cititaj de ĉeffluaj komunikiloj pretendas, ke ili havas ĉiujn respondojn.

25 October 2014

Tunizio: Ridindaĵoj de balota kampanjo kolektitaj en blogo

Kiu ne ridus pri "la mizeruloj, espero por la generacioj" aŭ pri partio, kiu volas "cirkumcidi la sekurecan kaj juĝistaran instituciojn kaj la administracion"?

19 October 2014

Honkonganoj vidas maldemokratian sistemon. Pekinaj oficialuloj vidas demokration ĉinstilan

Ĉinio eble uzos Honkongon kiel eksperimentejon por demokratiaj reformoj, kiuj kongruas kun ĝia unupartia ŝtato, same kiel ĝi eksperimentis pri libermerkataj reformoj en la 1980aj jaroj.

25 September 2014

Pekino esperas, ke homoj de Honkongo estu senkritikaj voĉdonantoj

Japanio, Ĉinio kaj Koreio estu feliĉaj: deziro de grupo de universitataj studentoj en Kioto

Rilatoj inter la tri landoj ofte fariĝas dornaj pro disputoj teritoriaj kaj historiaj. Inspirite de la muzika filmeto 'Happy', studentoj faris filmeton por progresigi amikecon.

28 July 2014

Zambio: Prezidento provis pruvi sian laboremon per fejsbukaj fotoj sed malsukcesis konvinki kelkajn homojn

Civitanoj en Zambio fariĝis pli suspektemaj pri la senanonca foresto de prezidento Sata, kiun la registaro nomas working holidays [ferioj kun laboro].