Artikoloj pri Politiko je Julio, 2021
Stratarta protesto en Kazaĥio iĝas rutino
Ekde la demisio de Nazarbajev en 2019 novaj protestaj movadoj en Kazaĥio elektis stratarton kiel sian preferatan taktikon. Ĉi-kaze la celo estas publika konstruaĵo en Almato.
Por savi sian ekonomion, ĉu Tunizio povas reformi sian grandegan publikan sektoron?
"Ĉi tiuj dek jaroj post la revolucio, romantikigita de la Okcidento, firmiĝis por ni kiel pli da mizero kaj kunekzistado kun la fiasko de la ŝtataj institucioj."
Kazaĥio celebras sian gvidanton per du pliaj statuoj
La kulto de personeco de Nazarbajev en Kazaĥio daŭras, du jarojn post lia demisio. Por lia naskiĝtago la registaro konstruigis du statuojn, unu en Turkistano kaj unu en la ĉefurbo Nursultano.
La Nova Konstitucio de Ĉilio ofertas unikan ŝancon repripensi la rajtojn de laboristoj en la cifereca epoko
Kiam teknologiaj solvoj estas efektivigitaj en nekontrolitaj medioj, kiel okazis en Ĉilio, ili ankaŭ estas minaco de hiper-aŭtomatigo kaj malkontenta laboro.
Ĉu la murdo de Moïse alportos stabilecon al Haitio aŭ kaŭzos eĉ pli da ĥaoso?
La murdo de Moïse okazis nur kvin monatojn post la parolado, en kiu prezidanto Moïse deklaris sian politikan nevundeblecon, markinte lin la unua prezidanto en moderna haitia historio, kiu estis murdita dum sia ofico.
Dizertintoj de la Mjanmaa Mararmeo parolas kontraŭ la milita reĝimo
"Homoj ŝatis la soldatojn kiujn ni vidis kiam ni estis junaj. Tamen, kion ili faras nun estas ĝuste kontraŭe de tio kion mi kredas kaj... kion mi volas."