· Oktobro, 2013

Artikoloj pri Politiko je Oktobro, 2013

Belorusio: Romaoj ekskluzivitaj el edukado

  30 October 2013

Roma Gypsy Romany Gypsy, blogo de romaa virino en Britio, republikigis artikolon priskribantan, kiel romaoj en Belorusio estas diskriminaciataj rilate aliron al edukado. Nur 2% de la romaoj finas mezlernejon.

Ĉu Kamboĝo estas unupartia lando?

  30 October 2013

Anirudh Bhati malakceptas la opinion de iuj analizistoj, ke Kamboĝo fariĝis unupartia lando [angle] post kiam la ĉefa opozicia partio bojkotis la inaŭguran sesion de la Nacia Asembleo: … Estus erare supozi, ke Kamboĝo jam denove iĝis la unupartia lando simple pro tio, ke la kuranta asembleo estas bojkotita de...

La polemika vorto ‘Allah’ en Malajzio

  29 October 2013

La Apelacia Tribunalo en Malajzio juĝis [en], ke Herald, katolika semajngazeto [en] ne povas uzi la vorton ‘Allah’ en sia malajlingva eldono. La reagoj de diversaj grupoj prezentas diferencajn opiniojn pri tio. Loyar Burok [en], reta gazeto en Malajzio, invitis faman kaj spertan advokaton Tommy Thomas kaj li klarigis, ke la decido pri...

Argentino: Lingvoj de praloĝantoj uzataj en nacia politika elektado

  28 October 2013

Argentino antaŭiras la aliajn landojn en Latinameriko. La parlamenta elektado okazis dulingve, en la hispana lingvo kaj en kelkaj ĉefaj lingvoj de praloĝantoj. Argentina blogisto, Ro Sartoro diris, ke tio estas unuafoja okazaĵo en Argentino. La elektado okazis la 27-an de oktobro 2013. Fakte, en Argentino kaj en ĉiuj landoj...

Protesto kaj malsamaj ŝancoj por konstruaĵoj en Indonezio kaj Malajzio

  24 October 2013

La loĝantoj de Orienta Javo en indonezio sukcesis protekti [en] la malnovan konstruaĵon per protesto. Bedaŭrinde, la loĝantoj de ĝia najbaro, Malajzio ne havas tiun ŝancon. La ĵurnalo de Sin Chew Life publikigis la specialan raporton [cn] por ke ni protektu malnovajn konstruaĵojn. Historion de la loko spegulas la malnovaj konstruaĵoj. Kion oni...

Malajzio: Blokado en Ulu Baram, Saravako

  23 October 2013

Kvankam estas iomete malvarme en Ulu Baram hodiaŭ (la 23-a de oktobro 2013), la indiĝenoj de Kayan, Kenyah kaj Penan faris blokadojn por protesti kontraŭ konstruado de la akvorezervujo de Baram, laŭ s-ro Peter Kallang, la prezidanto de Save River Network. Pli ol cent partoprenantoj tendumos ĉe la lokoj laŭ...

Beijing ŝanĝos la sistemon pri la instruado de la angla lingvo

  23 October 2013

La urba edukada komisiono en Pekino ŝanĝos la strukturon de instruado de la angla lingvo. CNTV raportis [en], ke la bazlernejoj en Pekino komencos instrui la anglan nur ekde la 3-a grado. En la Gaokao, ekzameno kiu estas grava por eniri universitaton, la trapasa procento de la angla malaltiĝos de 180 al...

Egiptujo: Morsi ne revenos

  22 October 2013

La eksa prezidento Mohamed Morsi ne regos denove laŭ la egipta blogisto Alĵa Gad kiu pepis en kelkaj lingvoj por klarigi la mesaĝon. مرسي لن يعود – Morsi is not coming back – Morsi no va a volver — Morsi ne reviendra pas — Morsi kommt nicht zurück — Morsi...

Pri la korupto-enketado de Zhao Yong Kang

  22 October 2013

Bejing Cream lanĉis la diskuton pri la juĝafero de ZHAO Yong Kang. La China Watch vidis la skribon de la CCTV kiu pepis pri la registara esplorado pri la koruptado de s-ro ZHAO kaj forviŝis ĝin rapide. Ĉu tiu estas onidiro aŭ montras la veron?

Historioj de francaj senhejmuloj prezentataj per Tvitero dum 6 monatoj

  21 October 2013

La 17-an oktobro estis la Internacia Tago de Elradikiga Malriĉeco. Kvin grupoj, la Abbé Pierre fondaĵo, France Inter, Génération réactive et la Fondation Agir contre l'exclusion de Seine-Saint-Denis dicidis doni al kvin senhejmuloj eblecon prezenti iliajn vivojn per Tvitero. Ili loĝas en malsamj partoj de Francio: Parizo, Metz, Bourges. La blogo Tweets2rue...