Artikoloj pri Protesto
Ĉu la murdo de Moïse alportos stabilecon al Haitio aŭ kaŭzos eĉ pli da ĥaoso?
La murdo de Moïse okazis nur kvin monatojn post la parolado, en kiu prezidanto Moïse deklaris sian politikan nevundeblecon, markinte lin la unua prezidanto en moderna haitia historio, kiu estis murdita dum sia ofico.
Dizertintoj de la Mjanmaa Mararmeo parolas kontraŭ la milita reĝimo
"Homoj ŝatis la soldatojn kiujn ni vidis kiam ni estis junaj. Tamen, kion ili faras nun estas ĝuste kontraŭe de tio kion mi kredas kaj... kion mi volas."
Ukrainaj aktivuloj kaj rajtodefendantoj plu estas premataj, nova raporto emfazas
En la unua kvaronjaro de 2021, fizikaj atakoj, detruado aŭ damaĝado de havaĵoj kaj provoj timigi estis inter la plej oftaj agoj kontraŭ homrajtaj aktivuloj, aldone al retaj minacoj.
Kolombiaj studentoj starigis homhelpan tendaron por rezisti polican subpremon
"Ni havas timigan taskon kaj ni devas preni gvidan rolon dum mobilizado."
Kiel ĉinofobio estas instrumentigata en Kazaĥio kiel formo de opozicia politiko
En Kazaĥio ĉinofobio estas ofte uzata de organizantoj de protestoj por mobilizi homojn kiel formo de kritiko de registaraj politikoj
Verda spektolisto: filmetoj el Azio pri naturprotektado
La filmetoj rakontas pri la klopodoj de diversaj azio-pacifikaj komunumoj pri defendado de la ĉirkaŭaĵo kaj kultura heredaĵo.
En Kirgizio ekstremnaciisma grupo prosperas uzante la kreskon de kontraŭĉinaj sentimentoj
Ĉinaj entreprenistoj kreas por si hejmon en Kirgizio. Iuj partoj de la kirgiza loĝantaro vidas en tiu tendenco minacon.
Indiĝenoj aliĝas al la nacia lukto en striko de Kolombio
La indiĝena gardo protektas protestantojn kreante humanitarajn koridorojn.
Retpirata grupo Anonymous filtras policajn kaj armeajn dosierojn de Kolombio meze de protesta subpremo
Kolombia impostreformo misproporcie influis la malriĉajn kaj mezajn klasojn.
#YoTeCreoVZLA: la movado kiu rompas la longan silenton pri seksperforto en Venezuelo
"Mi neniam dubis, ke #MeToo alvenos en Venezuelo iam."
En la Internacia Tago de Virinoj, civitanoj de Trinidado kaj Tobago elektas defii genrobazitan perforton
Sekve de du altnivelaj krimoj, loĝantoj de Trinidado kaj Tobago pledis por la entrepreno de konkretaj paŝoj cele al la protektado de virinoj.
Kvar studentaj aktivuloj arestitaj en Hongkongo pro mesaĝoj en sociaj medioj kiuj “incitus al secesio”
La novkreita nacia sekureca polico de Hongkongo arestis kvar junulojn aĝajn inter 16 kaj 21 jaroj pro suspekto instigi al secesio per siaj mesaĝoj en sociaj retejoj.
Ekde #BlackLivesMatter ĝis #VidasNegrasImportam: Alvoko kontraŭ la koloniisma heredaĵo de polica brutaleco
"Polica brutaleco estas universala, blankula supereco estas tutmonda, kaj la koloniisma spirito ne malaperis, kio klarigas kial nigruloj ĉiutage, en la tuta mondo, estas mortigataj."
Pekino celas eduki honkongajn lernantojn pri “nacia sekureco”
La novaj edukaj gvidlinioj disdonitaj la 5-an de februaro devigas instruistojn instrui la krimajn deliktojn difinitajn en la Leĝo pri Nacia Sekureco.
Vidpunktoj de Aleksej Navalnij pri migrantoj kiuj kontraŭas lian por-demokratian diskurson
Aleksej Navalnij aperis kiel unuiganta figuro por granda parto de la liberala rusia publiko kaj kiel simbolo de opozicio, sed lia bildo inter loĝantoj de Centra Azio – inkluzive gastlaboristojn en Rusio – estas pli malbona.
2020: La jaro de feminismaj luktoj kaj politika rezisto en Latinameriko
La jaro 2020 estis markita de la rolo de feminismaj kaj sociaj movadoj, kiuj helpis la realigon de grandegaj politikaj ŝanĝoj en Latinameriko, malgraŭ la pandemio pro KOVIM-19.
Ĉu sekularismo estas kongrua kun Islamo?
"Islamo fariĝis necerta identeco, kiun ankoraŭ subfosas kritikantoj de la kristana aŭ ateisma Okcidento, sed tamen kolonia."
Nova libro pri la sufero kaj rezisto de iranaj kaptitinoj
En sia libro "Blanka Torturo", Narges Mohammadi intervjuas 12 politikajn kaptitinojn kaj rakontas siajn proprajn spertojn kun la irana malliberejo, kie ŝi estis enkarcerigita dum ok jaroj kaj duono.
Konflikto en Montara Karabaĥo altiras atenton al vendado de armiloj al Azerbajĝano fare de Israelo
Armiloj fabrikitaj en Israelo donis al Azerbajĝano ŝlosilan avantaĝon super Armenio en la lasta milito en Montara Karabaĥo. Sed por iuj homrajtaj aktivuloj tio ne estas kaŭzo por fiero.
Kian strategian celon Rusio volas atingi en Belorusio: intervjuo kun politologo Jurij Carik
Moskvo tediĝis je la batalema prezidento Aleksandro Lukaŝenko kaj nun zorgas pri la defendado de siaj propraj interesoj en la okazo de ebla (kaj neevitebla) transdono de potenco, diras Jurij Carik, belorusa politologo.
Superjunulino kaj Vieršnica: Simboloj de revolucio kaj genra egaleco en Belorusio
Ekde la unuaj tagoj virinoj staris ĉe la frontlinio de la protestoj en Belorusio, same surstrate kaj kiel gvidantoj de la opozicia movado.
Kiel eklezioj estis engaĝitaj en politikan krizon en Belorusio
Dume la krizo daŭras, al la ĉefo de la belorusaj katolikoj estas malpermesata eniro en la landon kaj lia ortodoksa kolego estas anstataŭigita. Ambaŭ publike kritikis la kruelan traktadon de la protestantoj fare de la aŭtoritatoj.
Kiuj estas la “tumultuloj” malliberigitaj post la manifestacioj kontraŭ ekstradicio en Honkongo?
Ĉirkaŭ triono de la 612 arestitoj estas malpli ol 20-jaraĝaj, kaj almenaŭ 14 estas malpli ol 16-jaraĝaj.
Unuafoje en la historio de Israelo, etiopdevenulino iĝis ministro: Pnina Tamano-Ŝata
En Israelo aperis la unua nigrohaŭta ministro el la komunumo de etiopiaj judoj. Malgraŭ tiu ĉi esperdona paŝo, la komunumo plu alfrontas diskriminacion kaj rasismon.
Lingva ribelo: aktivisto pepas kontraŭ malapero de indiĝenaj lingvoj en Sud-Afriko
Aktivisto pri lingva realproprigo kaj inkluzivigo konfrontas lingvan imperiismon kaj malhomigon de du indiĝenaj lingvoj en Sud-Afriko.