Artikoloj pri Protesto
Mistraktado de la vjetnama blogisto Le Anh Hung en malliberejo
Projekto 88 intervjuis sinjorinon Tran Thi Niem pri sia enkarcerigita filo, la blogisto Le Anh Hung, kiu estis metita en kaj ekster menshigiena hospitalo ekde sia aresto en 2013.
Fiĝia poeto kaj aktivisto Peter Sipeli promocias GLAT-rajtojn en la pacifika regiono pere de vivorakonto
Poezio kaj vivrakontoj por trovi novajn manierojn interparoli pri kreado de pli bona traktado de la GLAT-homoj.
Kuraĝa filmo pri seksa vekiĝo de barata virino estas akuzata pri pravigo de pedofilio
"En lando kie virinoj kaj infanoj ofte iĝas viktimoj de perforto, tiu ĉi normigo de la agreso prezentas eĉ pli grandan problemon"
Lina Ben Mhenni, restu en paco: adiaŭo al la tunizia blogistino kaj homrajta defendantino
Ni funebras la forpason de Lina Ben Mhenni, eminenta tunizia blogistino, aktivistino por homaj rajtoj, verkante por Global Voices kaj unu el la plej elstaraj voĉoj de la tunizia revolucio de 2011.
Kuro por protesti kontraŭ la diktatoreco en Tajlando
"La reagoj de la aŭtoritatoj kaj intimigaj taktikoj ne nur estas malĝustaj sed ankaŭ absurdaj. Ĉar la lando revenis al demokratio, neniu civitano devas alfronti tian timigon."
Kial homoj debatas la proponon por senaŭta tago en Kolombo, Srilanko?
Senaŭtomobila tago en Kolombo, Srilanko, sonas kiel bona ideo el naturmedia vidpunkto, sed estas aliaj zorgoj - kaj elmeti sin al strataj turmentadoj pintas en la listo.
Niĝeriaj aktivistoj por handikapulaj rajtoj asertas ke antaŭjuĝoj estas la plej granda baro al homaj rajtoj
"Multaj homoj vidas handikapecon kiel aferon pli de karitato ol de homaj rajtoj." – Ekaete Umoh
Amo gajnas: leĝo pri samseksa ‘edzeco’ plene aprobita dum la leĝdona periodo de Tajvano
Tajvano estas la unua lando en Azio kiu agnoskas samseksan edziĝon, nun oficiale voĉdonita de la parlamento. La unuaj edziĝoj estas atenditaj la 24-an de majo 2019.
Klimataj aktivuloj en Nederlando: “Espero tra agadoj bezonata”
"Mi demandis min, kiel ni povas certigi, ke finfine ekzistas justa kaj sana planedo por ke ni vivu niajn liberigitajn vivojn?"
La defioj rilate al la lokigo de la surstrata seksa agreso en Srilanko transpasas simplan kolektadon de donitaĵoj
Malgraŭ denuncoj al la polico, la virinoj batalas kontraŭ kulturo kiu kulpigas la viktimon kaj kontraŭ sistemo nesensiva al la bezonoj de la viktimoj de seksa misuzo.
Sinbruligo de profesoro ĵetas lumon sur la fragilan estontecon de rusiaj minoritataj lingvoj
Multaj homoj kiuj diskutas pri la morto de Razin ŝajnas konfuzitaj pri tio, ke iu povus uzi minoritatajn lingvojn en ĉiutaga vivo, des malpli morti por ili — ĉi tio tute ne estas sinteno limigita al Rusio. .
Rememorigo de la ribelo '88 por demokratio en Mjanmao
"Registaraj gazetoj diris ke pli ol 300 personoj mortis en la interverno, sed sendependaj fontoj taksis ke la efektiva cifero estas dek fojoj pli alta."
Netizen Report: En Sudano, civilaj manifestaciantoj alfrontas perfortojn de militistoj kaj blokadon de Interreto
De Kazaĥstano al Kartumo pasante tra Hongkongo, la protestoj provokis ĉi-semajne interretajn interrompojn kaj interretajn atakojn.
Politika krizo pligrandiĝas en Venezuelo kaj cenzuro akriĝas
Food, water and electricity are increasingly scarce, as is access to communication networks. / Manĝado, akvo kaj elektro estas ĉiam pli maloftaj, tiel kiel la aliro al komunik-retejoj.
La virinoj gvidas la protestojn de Sudano
“La virinoj gvidas la revolucion ĉe ĉiuj frontoj. Kiam ili startis protesti, la homoj pensis, ‘La virinoj devus resti hejme’. Sed ni diris ne.”
Kial la indiĝenaj kolombiaj popoloj protestas kontraŭ la prezidanto Ivan Duque?
La aŭtoktonaj popoloj de Kolombio organizis manifestaciojn kontraŭ la nova disvolviĝplano de la prezidanto Duque, aliĝante al grupoj de la civila socio.
Konatiĝu kun la batalantoj, kiuj savas germanan arbaron 12 000-jaraĝan de la transformado en karbominejo
Ekde 2012, aktivuloj okupas tion, kio restas de la arbaro de Hambach, deciditaj savi ĝin kaj ĉesigi la karbo-minojn en Germanio.
En Irano «knabinoj de la revolucio» protestas kontraŭ deviga portado de hiĝabo
"Rilate al religio kaj al kaptuko, ne devus esti altrudo."
Aŭstralio: aljuĝo de la Nobel-premio pri paco al ICAN estas granda surprizo
Aljuĝo de la Nobel-premio pri paco al ICAN surprizis multajn aŭstralianojn, kvankam ĝi fondiĝis en Melburno, Aŭstralio.
Kiom valoras la homaj rajtoj? 20 usonajn dolarojn laŭ la Ĉambro de Reprezentantoj de la Filipinoj
La Malsupera Ĉambro reduktis la buĝeton de la Komisiono pri Homaj Rajtoj al 1000 pesoj, akuzante, ke tiu ĉi protektas "krimulojn" ol viktimojn en la milito kontraŭ drogoj.
Kial ĉiuj en Madagaskaro ŝercas pri ananaso?
Sociaj komunikiloj en Madagaskaro estas tute gustigitaj je ananaso dum la lastaj tagoj.
Listo de 100 pintaj dokumentaj filmoj “kiuj povas ŝanĝi la mondon”
Post jaroj da disfamigo kaj recenzado de dokumentaj filmoj dediĉitaj al socia ŝanĝo, la retejo Films for Action publikigis liston de 100 filmoj, kiujn ĝi opinias la plej influaj kaj provokaj.
Ĉu finiĝis la “Paca konstitucio” de Japanio?
La koalicia registaro komencis procedon por leĝigi la proponojn pri nacia sekureco, kiuj permesus al Japanio militi. Protestantoj manifestaciis surstrate kaj okazis batalo parlamenteje.
Birmo: Memfoto-kampanjo disvastigas interreligian toleremon kaj etnan diversecon
"Li estas siko kaj mi estas islamano. Sed ni estas amikoj." -- La memfoto-kampanjo gvidata de junularo en Birmo disvastigas interreligian toleremon kaj etnan diversecon.
La mapoj montras, kie kamboĝaj ĵurnalistoj estis mortigitaj kaj turmentataj
La Kamboĝa Centro pri Homaj Rajtoj lanĉis portalon por dokumenti la atencojn kontraŭ homaj rajtoj, spertitajn de kamboĝaj ĵurnalistoj. La kamboĝa konstitucio garantias liberecon de parolo sed ĵurnalistoj ankoraŭ estas turmentataj kaj mortigataj, precipe tiuj, kiuj raportas pri la misuzoj faritaj de lokaj funkciuloj kaj komercaj profitoj rilataj al potenculoj. Reviziita...