· Oktobro, 2013

Artikoloj je Resumo je Oktobro, 2013

Jemeno: Strigo ekster mia fenestro

  31 October 2013

Jemena blogisto Abdulkader Alguneid trovis strigon ekster sia fenestro. Li pepis tiun maloftan okazaĵon: بومة كبيرة خلف زجاج نافذتي، 1.30 بعد منتصف الليل. A big Owl, behind my glass window, 1.30 am pic.twitter.com/19WjfUelQ0 — abdulkader alguneid (@alguneid) October 30, 2013 abdulkader alguneid (@alguneid): Granda strigo, malantaŭ mia vitra fenestro, 1:30...

Belorusio: Romaoj ekskluzivitaj el edukado

  30 October 2013

Roma Gypsy Romany Gypsy, blogo de romaa virino en Britio, republikigis artikolon priskribantan, kiel romaoj en Belorusio estas diskriminaciataj rilate aliron al edukado. Nur 2% de la romaoj finas mezlernejon.

UN: Respektu la rajtojn de indiĝenoj

  30 October 2013

Spertularo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) instigas [angle] registarojn kaj korporaciojn respekti la rajtojn de la indiĝenoj en la mondo kaj gardi ilin kontraŭ malobservo de iliaj rajtoj pro komercaj aktivadoj. Prezidanto de la sendependa spertularo diris, ke indiĝenoj estas severe trafitaj de industriaj sektoroj de minado, terkultivado kaj energioj, kaj...

Plej malicaj kompanioj en Japanio

  22 October 2013

Komitato de laboraktivuloj kaj ĵurnalistoj anoncis la kandidatojn por la plej malica kompanio en Japanio en 2013 [japane]. Ok kompanioj kaj organizoj, kiuj perdis siajn dungitojn pro trolaborado kaj sinmortigo, estas nomunita por la malhonora premio. Retumantoj povas voĉdoni por la plej malica kompanio en Japanio ĉi tie [japane], kaj...

Kanto el Ĉinio: Kontraŭregula Besto

  31 October 2013

La nova kanto de Xu Song [ŝu song] [ĉine] ‘Kontraŭregula Besto’ (违章动物)jam estas aŭskultita 12 milionojn da fojoj ĉe QQ-muziko (QQ音乐) ene de unu monato. La sendependa kantisto-kantoverkisto Xu Song estas 27-jara. La kanto temas pri konflikto inter urbaj administraj funkciuloj kaj strataj vendistoj. Rensi el ChinaSMACK tradukis kaj klarigis...

Ĉu Kamboĝo estas unupartia lando?

  30 October 2013

Anirudh Bhati malakceptas la opinion de iuj analizistoj, ke Kamboĝo fariĝis unupartia lando [angle] post kiam la ĉefa opozicia partio bojkotis la inaŭguran sesion de la Nacia Asembleo: … Estus erare supozi, ke Kamboĝo jam denove iĝis la unupartia lando simple pro tio, ke la kuranta asembleo estas bojkotita de...

Irano: 18 monatojn da malliberigo al Pegah

  29 October 2013

Aktorino kaj reĝisorino el Irano, Pegah Ahangarani estas minacata per enmeto en malliberejon pro ‘politikaj deklaroj kaj intervjuoj kun eksterlandaj malamikaj gazetoj’ laŭ la blogo Neniam Milito inter Ni. Ŝi estis kondamnita al 18 monatoj da malliberigo. Laŭ la oficiala agentejo, tiu puno estis decidita pro «politikaj deklaroj kaj intervjuoj...

Egiptujo: Morsi ne revenos

  22 October 2013

La eksa prezidento Mohamed Morsi ne regos denove laŭ la egipta blogisto Alĵa Gad kiu pepis en kelkaj lingvoj por klarigi la mesaĝon. مرسي لن يعود – Morsi is not coming back – Morsi no va a volver — Morsi ne reviendra pas — Morsi kommt nicht zurück — Morsi...