Ĉu vi vidas ĉiujn lingvojn supre de la paĝo ? Ni tradukas rakontojn el Global Voices por ke civitanaj komunikiloj tra la mondo estu alireblaj por ĉiuj.

Lernu pli pri LINGUA Traduko  »

· Novembro, 2019

Artikoloj je Resumo je Novembro, 2019

Amo gajnas: leĝo pri samseksa ‘edzeco’ plene aprobita dum la leĝdona periodo de Tajvano

Resumo en A2 lingvo-nivelo

Tajvano montris la venkon de GLAT-anoj en Azio, kiuj opinias ke amo estas pli granda ol diskriminacio.

La 17-an de majo 2019 la konstitucio de Tajvano ŝanĝis la leĝon pri geedziĝo kaj la leĝdona asembleo konsentis pri la ŝanĝo. Pro tio, la samseksa edzeco  nun eblas. La matrikulo de samseksa edzeco nur komenciĝis je la 24-a de majo 2019.

La iniciatinto 祁家威 [Chi Chia-Wei – angla vikipedio] ekagis por ŝanĝi la leĝon jam antaŭ 30 jaroj.  Li ne forlasis sian agadon kaj ĉiam pli kaj pli da GLAT-anoj kaj religiaj organizaĵoj eksubtenis la ŝanĝon. La forte kontraŭa organizaĵo estis kristana grupo.

Batalo por la ŝanĝo havis la subtenon de politikaj partioj, certe, ĉar la ŝanĝoj en la konstitucio bezonis la subtenon de politikistoj. La filmeto raportis novaĵojn pri la temo el diversaj landoj.

Klimataj aktivuloj en Nederlando: “Espero tra agadoj bezonata”

“Politika ŝanĝo plej ofte ekestas rezulte de grandega protesto. Protesto liberigis la vojon kiu ebligis la vivon kiun ni vivas hodiaŭ.” – Jonathan Leggeff, klimata aktivulo

Ĉu vi ĉiuj venas al ni, junaj homoj, por doni esperon? Kiel vi aŭdacas.” Greta Thunberg parolis kun kolero kaj pasio pri la urĝa bezono ke la mondaj gvidantoj rapide traktu la klimatan krizon, kiun la mondo alfrontas. Ŝi ne estas la unua aktivulino aŭ la sola junulino postulanta agadon. Ŝi estas unu el multaj. Dum pluraj jardekoj aktivuloj kaj sciencistoj avertis nin pri la malbona efiko de la industriiĝo kaj konsumismo al la monda ekosistemo. Tamen estas la generacio de Greta, kiu spertos la plej dramajn ŝanĝojn. Venkante la timon esti arestitaj, ili maturiĝis sur la kampo de klimata protektado kune kun aliaj aktivuloj tra la mondo.

Por tiu ĉi artikolo, mi parolis kun tri klimataj geaktivuloj en Nederlando pri iliaj agadoj kaj motivoj. Leila Grey, Jonathan Leggette kaj Talissa Soto, ĉiuj havas similajn opiniojn pri klimata ŝanĝiĝo, kvankam ili estas el diversaj landoj kaj lokoj en Nederlando.

“Ni bezonas esperon tra agadoj”

Talissa, Leila, kaj Jonathan, ĉiuj trovis vojojn por transformi siajn zorgojn en agadojn por la estonteco. Jonathan nomas ĝin “espero tra agado”. Ĉiu el la tri havas siajn celojn pri la klimata protektado. Talissa defiis la konservativan klimatan protektan grupon per nova slogano: “Malkoloniigu la klimatan movadon.”

Talissa Soto instruas politikon pri klimata ŝanĝiĝo en universitato kaj scias kion fari ĉe la ĵusa kampanjo en Nederlando.

“The more activism I did around social justice, I realized that climate change is going to hit the people who have been most impacted by colonialism and marginalization first and disproportionately. I asked myself, how can we make sure that there is a just and healthy planet in the end for us to live our liberated lives?”

“Ju pli da aktivismo mi faris ĉirkaŭ socia justeco, des pli mi konstatis, ke la klimata ŝanĝiĝo unue kaj misproporcie trafos la homojn kiuj plej multe jam suferis koloniismon kaj marĝenigon. Mi demandis min, kiel ni povas certigi ke finfine ekestos justa kaj sana planedo por vivi nian liberigitan vivon?  – Talissa Soto, klimata aktivulino

Talissa Soto komencis defii klimatajn aktivulojn en Nederlando.

Talissa Soto fotita dum manifestacio. Foto kun permeso de Alex Bleu.

“What does it mean to decolonize the climate movement? What is it like to see the crisis as the result of 500 years of colonialism and colonial capitalism and plundering of resources? The climate emergency is not only about the future. It already exists for much of the population of the world.”

“Kio signifas malkoloniigi la klimatan movadon ? Kiel aspektas la krizo kiel rezulto de 500 jaroj de koloniismo kaj kolonia kapitalismo kaj prirabado de resursoj? La klimata krizo temas ne nur pri la estonteco. Ĝi ekzistas jam por granda parto de la monda loĝantaro.”

Leila Gray, kiu devenas el Britio, parolas ses lingvojn kaj okupiĝas pri aktivismo. En la pasinteco ŝi pensis ke ŝi ne devis sin engaĝi, ĉar ŝi sentis ke jam estis multaj homoj kiuj okupiĝis pri solvoj por la klimata ŝanĝiĝo.

Mi neniam antaŭe engaĝiĝis en klimata aktivismo. Mi tiom multe kredas je ĝi ke mi pretas dediĉi min al tio.” –  Leila Gray, klimata aktivulino

“We need hope through action. Most political change came about as a result of a huge amount of protest. It’s protest that has made the way we live today possible. I just hope it’s not too late to be honest. I am heartened by the how quickly the climate movement is spreading. Look at the school strikes and how enormous they’ve become.  Just recently OPEC said that the school strikes are the biggest threat to the oil industry. All the CEOs of the different companies are hearing their children ask why are my classmates striking? And what do you answer?”

“Ni bezonas esperon helpe de agadoj. Plej ofte politika ŝanĝo okazis rezulte de grandega protesto. Protestoj ebligis la hodiaŭan vivmanieron. Por esti honesta, mi nur esperas ke ne estas jam tro malfrue. Mi ĝojas pri tio, kiel rapide disvastiĝadas la klimata movado. Rigardu la lernejajn strikojn kaj kiom grandegaj ili fariĝis. Lastatempe OPEL [la Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj, angle: OPEC] diris, ke la lernejaj strikoj estas la plej granda minaco por la nafto-industrio. Ĉiuj ĉefaj afergvidaj oficistoj [en: CEO] de la diversaj nafto-kompanioj aŭdas siajn infanojn demandi, “kial miaj samklasanoj strikas?” kaj kion vi respondas?”

Jonathan Leggette estas universitata studento kiu fariĝis membro de la movado Extinction Rebellion.

“Frankly, I am absolutely terrified of the course we are heading on, and government inaction.”

“Sincere dirite, la vojo kiun ni sekvas kaj la pasiveco de la registaro timegas min.”

La sola muzika akademio de Zanzibaro riskas esti fermota

Studentoj de la Dhow Countries Music Academy (DCMA) provekzercas la kanunon [eo], fluton, tamburon kaj pianon en la malnova doganejo, Stone Town, Zanzibaro, 2019. Foto kun permeso de DCMA.

Resumo en lingvo-nivelo A2La muziko de Zanzibaro suferos se fermiĝos Dhow Countries Music Academy (DCMA), post 17 jaroj da historio. Zanzibara muziko estas miksaĵo de arabaj, hindaj kaj afrikaj kulturoj. DCMA formis plurajn rimarkindajn muzikistojn kiel Siti Binti Saad kaj Fatumah Binti Faruka. El la 80 plentempaj studentoj en la akademio, ĉirkaŭ 70% ne povas pagi la instrukotizon, ĉirkaŭ 13 usonajn dolarojn (12 €) monate. DCMA provas konservi la muzikon kaj kulturon de Zanzibaro, kaj pli ol 15.000 homoj estas trapasintaj ĝian pordon.

Miloj da vizitantoj de la historia urbo Stone Town, Zanzibaro, sekvis la muzikajn sonojn de la Dhow Countries Music Academy (DCMA), [Muzika Akademio de la daŭo-landoj] muzika lernejo kiu antaŭenigas kaj konservas la muzikajn tradiciojn de la insulo laŭlonge de la svahila marbordo en la Hinda Oceano. Ekde 2002 la lernejo estas antaŭeniginta kaj konservinta unikan zanzibaran miksaĵon de arabaj, hindaj kaj afrikaj kulturoj pere de muziko.

Post 17 jaroj la lernejo alfrontas financan krizon kiu minacas per ĝia fermiĝo. Preskaŭ 70% de ĝiaj 80 plentempaj studentoj ne povas pagi sian instrukotizon, ĉirkaŭ 13 usonajn dolarojn [12 eŭro] monate laŭ oficiala gazetara komuniko de DCMA. Dum la lernejo ricevis financajn subtenojn tra la jaroj de internaciaj donacintoj kaj diplomatiaj misioj, ili nun alfrontas financajn problemojn kiuj eble devigos ilin fermi siajn pordojn.

Sen la necesaj fondusoj por daŭrigi, DCMA-studentoj kaj la personaro timas ke la esprimriĉaj sonoj kiuj fluas tra la koridoroj de ĉi tiu ikoneca institucio, kiuj kantigas ĉi tiujn insulojn – eble ĉesos. La lernejo ne nur instruas kaj antaŭenigas tradician kulturon kaj heredaĵon per muziko, sed ankaŭ estas hejmo por komunumo de junaj muzikistoj kiuj serĉas alternativojn por vivteni sin kiel kreemuloj.

DCMA-studento lernas la kanunon, instrumentob uzatan en klasikaj tarabaj kantoj. Foto kun permeso de DCMA.

“Ni estas alfrontantaj malfacilegan financan momenton”, diris Alessia Lombardo, administra direktoro de DCMA, en oficiala DCMA-videaĵo. “Ekde nun ĝis la venontaj ses monatoj, ni ne certas ĉu ni povos garantii la salajrojn al niaj instruistoj kaj personaro.”

Nuntempe, 19 ĉefinstruistoj kaj kelkaj el ĝia kerna personaro ne ricevis salajrojn dum pli ol tri monatoj, ĉar la lernejo luktas por certigi fortajn financajn partnerecojn kaj esplori daŭripovajn financajn fontojn. Dum la insularo [eo] estas konata kiel turisma celloko pro siaj virgaj strandoj kaj luksaj hoteloj, la plimulto de la lokanoj baraktas kontrat alta grado de senlaboreco, kvankam, laŭ la Monda Banko [eo], la malriĉeco iomete malkreskis.

Dum 17 jaroj DCMA laboris senĉese por antaŭenigi kaj protekti la riĉan heredaĵon kaj tradiciojn de Zanzibaro pere de muziko. La naskiĝloko de renomaj tarabaj kantistoj Siti Binti Saad kaj Fatuma Binti Baraka, aŭ Bi. Kidude, Zanzibaro estas hejmo de muzikaj ĝenroj kiuj ekestis pro kulturaj interŝanĝoj kaj kunlaboro laŭlonge de la svahila marbordo dum centoj da jaroj. Hodiaŭ studentoj povas lerni tradiciajn muzikajn ĝenrojn kiel taraba, ngoma kaj kidumbak, kune kun instrumentoj kiel tamburoj, kanuno [eo] kaj udo [eo], kiel gardistoj – kaj interpretistoj – de kulturo kaj tradicio.

Neema Surri, violonisto ĉe DCMA, studis violonon ekde la aĝo de 9 jaroj. “Mi konas multajn gejunulojn kiuj ŝatus studi muzikon, sed ili ne povas pagi la minimuman instrukotizon, ĉar ili estas malriĉaj kaj senlaboraj”, diris Surri, en la videaĵo pri DCMA.

Studentoj ĉe la DCMA provprezentas ĉe la malnova doganejo kie la lernejo situas, en Stone Town, Zanzibaro, 2019. Foto kun permeso de DCMA.

Post kompletigo de DCMA-metiejoj, atestiloj kaj diplomaj kursoj, multaj DCMA-studentoj daŭre sin prezentas sur mondaj scenejoj kiel premiitaj grupoj kaj solo-artistoj. Amina Omar Juma el Zanzibaro, iama DCMA-studento kaj nuna instruisto de DCMA, ĵus revenis de rondvojaĝo en Sud-Afriko kun sia grupo “Siti and the Band“, konata pro “kunfandado de radikoj” per miksado de sonoj el tarabaj, persaj, hindiaj kaj afrikaj muzikaj tradicioj kun sonoj de nuntempaj ritmoj. Ŝi kaj aliaj grupanoj, ankaŭ iamaj studentoj de DCMA, produktis sian unuan kompletan albumon Fusing the Roots en 2018. En la sama jaro, la grupo plue sin prezentis en Sauti za Busara, la plej granda muzika festivalo en Orienta Afriko.

Jen la kanto “Nielewe” (“Komprenu min”) de Siti and the Band kaj muzikfilmeto, prezentanta scenojn el Zanzibaro, rakontanta pri virino kiu spertas hejman misuzon kaj revas pri vivo en muziko, simile al la persona rakonto de Omar Juma. La kanto volas peri la mesaĝon ke oni devas kredi je sia propra vizio kaj kontraŭstari la kulturajn kaj sociajn limigojn por daŭrigi sian mision.

Historio de kultura vojkruciĝo kaj kunlaboro

Pli ol 15.000 vizitantoj estas trapasintaj la ikonecan konstruaĵon de la akademio por ĝui vivajn prezentojn, metiejojn, lecionojn kaj interagadon kun pasiaj DCMA-muzikistoj, kiuj laŭ la DCMA reprezentas la estontecon de la zanzibaraj kulturo kaj heredaĵo. Surbaze de kompleksa historio de hindaj, arabaj kaj afrikaj interŝanĝoj, la lernejo festas la influon de la “daŭo-landoj” [eo], ĉerpante inspiron en kulturoj kiuj konverĝis laŭlonge de la Hinda Oceano kaj la Persa Golfo.

La Omani-Sultanato, ĉefa mara forto de la 17-a ĝis la 19-a jarcentoj, translokis sian ĉefurbon de Muscat al Zanzibaro en 1840. De Stone Town, la omanaj reĝoj kontrolis kompleksan sistemon de mara komerco, inkluzive de kariofilo, oro kaj teksaĵoj, danke al fortaj ventoj kiuj igis daŭojn – tradiciajn arabajn ŝipojn – veli trans la Hinda Oceano, de Barato ĝis Omano ĝis Orienta Afriko.

Junaj zanzibaranoj konstatas la gravecon de rilato al la pasinteco por determini sian estontecon, kaj la muziko kreata hodiaŭ esprimas tiun deziron ligi la malnovan al la nova. Studentoj kaj instruistoj de DCMA lastatempe formis “TaraJazz”, miksaĵon de tradicia taraba muziko kaj moderna ĵazo. Ilia violonisto Felician Mussa, 20-jaraĝa, studis la violonon dum nur 3,5 jarojn. TaraJazz estas unu el la plej popularaj grupoj en la insuloj, fotita ĉi tie de fotisto Aline Coquelle:

La svahila marbordo rakontas la historion de epopeaj kulturaj interŝanĝoj, kaj la DCMA daŭrigas ĉi tiun tradicion per siaj muzikaj kunlaboroj. Ĉiujare la lernejo gastigas iniciaton nomatan “Svahilaj Renkontiĝoj“, dum kiuj konataj muzikistoj el Afriko, Mezoriento, Eŭropo kaj Nordameriko intermiksiĝas kun studentoj de DCMA por krei originalajn muzikajn komponaĵojn ene de unusemajna periodo. Fine de la “renkontiĝoj” la novformita kunlabora grupo sin prezentas ĉe Sauti za Busara, kaj multaj el ĉi tiuj kunlaboroj transformiĝas en vivtempajn amikecojn kiuj transpasas la limojn de lingvo kaj kulturo, pruvante ke muziko estas universala lingvo.

DCMA ofertas ĉiusemajne vivajn prezentojn montrantajn la talentojn kaj kunlaborojn de studentoj kun vizitantaj muzikistoj, Stone Town, Zanzibar, 2019. Foto kun permeso de DCMA.

La DCMA agnoskas ke muziko kapabligas kaj kunigas homojn tra kulturoj – kaj ĝi ankaŭ dungas talentajn junulojn kiuj vivas en malfacilaj ekonomiaj cirkonstancoj kun limigitaj laborebloj. Por la 1.800 studentoj trejnintaj ĉe DCMA, tiu ĉi estas la sola muzika hejmo konata al ili kie ili povas lerni kaj kreski kiel profesiaj muzikistoj kaj artistoj.

Lastatempa DCMA-vizitinto el Hispanio skribis en la retejo de TripAdvisor: “Persona renkonto kun la muzikistoj estis mia plej bona tempo en ĉi tiu insulo.”

Ĉar la turisma industrio de Zanzibaro rapide kreskas, DCMA opinias ke muziko ludas esencan rolon en festado, konservado kaj akcelado de la svahilaj kulturo, heredaĵo kaj historio. Zanzibaro estas multe pli ol ĝiaj strandoj kaj luksaj hoteloj: ĝi estas loko plenplena je talento devenanta el eksterordinara historio de kulturaj interŝanĝoj kaj kunlaboro.

NDLR: La aŭtoro de tiu ĉi artikolo volontulis ĉe DCMA.