Ĉu vi vidas ĉiujn lingvojn supre de la paĝo ? Ni tradukas rakontojn el Global Voices por ke civitanaj komunikiloj tra la mondo estu alireblaj por ĉiuj.

Lernu pli pri LINGUA Traduko  »

Artikoloj je Resumo

Protestantoj marŝas kontraŭ refunkciigo de atomcentralo en la insulo Kjuŝuo, Japanio

Tiu ĉi estas la plej granda kunveno en la urbo Sacumasendai. La loĝantoj de la urbo ne volas paroli pri nuklea energio. Areoj kun atomcentraloj ricevadis financan subtenon de la registaro. Fotita en la 15a decembro, 2013 de rieko uekama. Kopirajto (c) Demotix

Grupo de junaj patrinoj marŝas kaj kantas, svingante flagon kun “Atomcentralo, Ne Dankon” skribita en la germana lingvo en Sacumasendai je la 15-a de decembro 2013. Ĉe kontraŭ-nukleaj
manifestacioj oni ofte vidas la argumenton por transiro al alternatviaj energioj for de la nuklea. Foto farita de rieko uekama. Kopirajto Demotix.

Ĉirkaŭ 1 800 homoj marŝis je la 15-a de decembro proteste al la refunkciigo de la Nuklea Centralo de Sendai [japane], laŭ la organizantoj de la protesto. Du jarojn post kiam la centralo estis haltigita, Kjuŝua Elektro-Pova Kompanio petis revizion en julio de la Nuklea Reguliga Aŭtoritato kun la intenco refunkciigi la centralon, kio donis al kontraŭ-nukleaj civitanoj la senton de nesekureco.

La nombro eble ŝajnas malgranda por la apenaŭ konata urbo Sacumasendai [angle] en la sudokcidenta pinto de la insulo Kjuŝuo, komunumo longe dependanta de nuklea energio por sia ekonomio; ĉi tio tamen estis laŭdire la plej granda kunveno en la pasintaj 40 jaroj da silentado por eldiri kontraŭ la 30-jara atomcentralo.

Greenpeace Japan sendis leteron [japane] je la 29-a de novembro, postulante de la estro de la gubernio Kagoŝima ne aprobi la refunkciigon de la centralo. Civitana Komunikilo de Mijazaki (CMM) raportis la manifestacion en YouTube [japane].

 

(YS)

Gulabi Bando en Barato

Kvankam la historio de Barato estas longa, kaj la kulturo ankaŭ longa kaj varia, la vivo de virinoj ŝajnas mulmulte ŝanĝiĝi eĉ en la interreta epoko.

Certer, ne, la viktimoj de la perforto jam fondis grupon kiu nomiĝis Gulabi Bando [angle] , originale el Bundelkhand, Uttar Pradesh, en norda parto de Barato. Nun la “bando” jam disvastigas al multaj lokoj en Barato.

Ĉu la bando povos helpi ŝanĝi la malĝustajn normojn kaj kulturon ? La angla artikolo de Global Voices [angle] demandis, ĉu ili povos haltigi la seksatencojn.

Gulabi signifas roza.

 


 

Birmo: Infanaj soldatoj

Poste la reformoj en Birmo, la problemo de infanaj soldatoj ankaŭ ekzistas laŭ Irrawaddy News [angle].

 

La foto estas prenita el la vizaĝlibra paĝo de Irrawaddynews.

 

 

 

 

 

“Mi estas germana strata vendisto en Dakar”

Esti strata vendisto ne estas facila laboro, precipe en Senegalo. Tamen tio estas la elekto kiun Sebastian Prothmann el Germanio faris, post kiam li alvenis en Dakar, Senegalo antaŭ kelkaj monatoj. La sekva filmeto montras Prothmann ĉe sia laboro [fr]:

Prothmann klarigas en intervjuo por la blogo Dakaroiseries, kiel li venis al tiu nekutima laboro [fr] en okcidentafrika lando:

Au début de mon séjour j’ai rencontré un jeune homme qui a lors de notre premier contact manifesté son désir ardent de quitter le Sénégal. J’étais curieux de comprendre son ‘’monde vécu’’ pour aboutir à des interprétations socio-culturelles sur  son envie  d’émigrer. Il était marchand ambulant. Donc, un jour je lui ai demandé si je pouvais l’accompagner dans sa routine quotidienne. Ce qu’il a accepté. Il m’a donc fait faire un premier tour, soi-disant pour mon apprentissage.  Il en  était réjoui, car on a fait de bons bénéfices [..] Avec cet engagement, j’ai eu plus des prises de conscience dans le secteur informel, communément appelé aussi « Dóor waar », qui joue un rôle fondamental pour la jeunesse sénégalaise. [..] j’étais souvent confronté à une incrédulité frappante quant à mes origines. La plupart des personnes n’ont pas cru qu’un homme blanc peut s’investir dans un tel travail. Plusieurs fois j’étais aussi confronté à une confiance plus élaboré á mon égard. Il y avait des considérations selon lesquels moi en tant que Blanc devait vendre des produits de bonne qualité.

En la komenco de mia restado (en Senegalo ), mi renkontis junan viron, kiu en nia unua renkonto esprimis sian sopiron forlasi Senegalon. Mi volis kompreni kial li volis elmigri, kaj kia la ĉiutaga vivo estas, tiel, mi povus kompreni la socikulturajn signifojn de lia deziro elmigri . Li estis kolportisto. Do unutage mi demandis, ĉu mi povus akompani lin en lian ĉiutagan rutinon, kion li akceptis. Poste li petis min labori unu fojon kiel vendisto, supozeble por mia ekzerco. Li ĝojis ĉar li riceivs bonajn profitojn [.. ] Kun tiu nova laboro , mi ekhavis pli bonan komprenon pri la malformala sektoro ĉi tie, komune konata kiel “door waar” kiu ludas fundamentan rolon en la vivoj de Senegala junularo. [.. ] Mi estis ofte alfrontita kun nekredemo kiam temis pri mia origino. La plej multaj homoj ne kredis ke blankulo povas engaĝiĝi en tia laboro ĉi tie. Plurfoje mi ankaŭ ricevis pli da fido pri miaj produktoj ol la aliaj strataj vendistoj. Tie estis reganta linio de pensado, kiu sugestis ke blankulo devas vendi bonkvalitajn produktojn.

 

Nederlando: drinkemuloj purigas la stratojn

Ĉu la ideo estas bona aŭ male?

La ĉefurbo de Nederlando, Amsterdamo, dungas alkoholulojn por purigi la stratojn. Realnews24 raportis [angle]:

Ili purigos la stratojn kontraŭ duona pako da tabako, kvin ladskatoloj de biero kaj 10 eŭroj. La projekto celas batali kontraŭ-socian konduton.

Jamajko: Ne tute bona

Aktiva Voĉo [Active Voice, angle]  ne estas certa, ĉu la nova slogano de Jamajka turisma departemento estas efektive “bona”.

 

Ĉinio: Protesto de Ai Weiwei per floroj

La ĉina registaro limigis al artisto-aktivisto Ai Weiwei [Aj Ŭejŭej] (艾未未 ĉine)vojaĝon al eksterlando ekde 2011, kiam li estis akuzita pri evitado de imposto. Por esprimi sian malkontenton, li decidis meti florojn en sia biciklo ekster sia laborejo.

@dgatterdam repepis la bildon de @aiww kun mallonga noto. 

Ĉiutage Ai Weiwei metas florojn en sia biciklo ekster sia laborejo 258 ĝis li estos libera je vojaĝado.

 

Reviziita de Vastalto

Jamajko: Lingvo kaj evoluo

Jamajko bezonas deklari la dulingvan ŝtaton kiel eble plej frue.

Annie Paul opinias [angle], ke “duono de Jamajkaj problemoj fontas el krizo de sia lingva identeco, kiu insistas, ke ĝia gepatra lingvo estas la angla, dum grandega proporcio de la loĝantaro povas paroli nur en la kreola lingvo de Jamajko (Patois)”.

 

Reviziita de Vastalto

Haitio: Landa rearbarigo

Haiti Grassroots Watch [angle] blogas pri malfacilaj taskoj de rearbarigo en la insulo.

 

Insulti mortintan reĝon estas krimo en Tajlando

David Streckfuss citas [angle] decidon de la Tajlanda Supera Tribunalo pri kazo de Lése Majesté (leĝa malpermeso insulti reĝon), kiu defendis la verdikton kontraŭ civitano, kiu laŭdire kalumniis mortintan reĝon:

 

Although the [defamatory] action was against a past king who had already passed on, it is still a violation….The defamation of a past king will inevitably affect the present king who still reigns.

Kvankam la [kalumnia] ago celis jam forpasintan reĝon, ni ankoraŭ konsideras, ke temas pri malobeo de la leĝo …. Kalumnioj kontraŭ pasinta reĝo neeviteble tuŝos ankaŭ la reputacion de la nuna, kiu ankoraŭ regas.

 Reviziita de Benjamin Irwin

Butano: Akvoelektraj projektoj kaj alciono

La butana popolo malrapide komencas kompreni, ke la akvoenergiaj projektoj, kun tempopaso, ne nur ruinigas nian medion sed ankaŭ kaŭzos la perdon de nia nacieco.

Yeshey Dorji, fotisto en Butano, vizitis Berti, Zhemgang, serĉante blankventrajn ardeojn, kiuj estas minacataj, ĉar ilian vivteritorion ekdetruas grandskalaj akvoenergiaj projektoj antaŭenpuŝataj en la regiono. Dum li atendis, lenso de lia fotilo trovis belan alcionon ‘fiŝanta fiŝon’.

 

Reviziita de Vastalto

Muziko: Mirindaj manoj de MORI Mitsuhiro el Japanujo

Fingroj de pianisto valoras laŭdire milionojn da dolaroj. Kiom valoras manoj de manfluta [angle] muzikisto? Tio estas malfacila demando, ĉu ne?

Ĉie estas talentulo, kiu atendas por esti malkovrita de la gepatroj kaj la socio. Mitsuhiro MORI [micuhiro mori] [angle] estas fama manfluta muzkisto el Jananujo. Li jam ludis muzikojn per la manoj ekde sia knaba aĝo. Li ne prenas muzikan aparaton tie, kien li iras. Li nur prenas siajn du manojn.

 

Reviziita de Vastalto

Birmo: SIM-kartoj nun vendotaj malmultekoste

Bonega novaĵo por uzantoj de poŝtelefonoj en Birmo. Aŭtoritatuloj de malsamaj regionoj kaj subŝtatoj komencos vendi [birme] poŝtelefonajn SIM-kartojn por la reto de CDMA kaj WCDMA nur por 1500 kjatoj aŭ ĉirkaŭ 2 usonaj dolaroj. Nur antaŭ kvin jaroj SIM-karto en Birmo povis kosti pli ol $2000.

 

Reviziita de Vastalto

Informografikaĵo: Malsukcesa eduksistemo de Pakistano

Sesdek naŭ procentoj de virinoj kaj 50 procentoj de viroj en Pakistano ne povas legi aŭ skribi laŭ Alif Ailaan [angle] (A por anonco), alianco por eduka reformo gvidanta komunikadan kampanjon en la lando.

Nur 67 procentoj de pakistanaj knabinoj kaj 81 procentoj de knaboj iras al bazlernejo laŭ la Unuiĝintaj Nacioj [angle]. En mezgrada edukado registriĝo de Pakistanaj lernantoj falas al 38 procento por knaboj – kaj 29 procentoj por knabinoj.

La aktivuloj de eduka kampanjo en Pakistano kredas, ke Talibano kaj radikalismo ne estas la sola kialo por la manko de bona publika eduksistemo en la lando. Ili kredas, ke Pakistano devas elspezi pli por edukado kaj deklari edukan krizon.

En la landa buĝeto 2013-2014 [pdf, angle] , Pakistano donas 54 procentojn por defendo kaj repago de pruntoj, sed nur 2 procentojn por edukado.

Pakistan ED2-full

Ĉi tiu informografikaĵo estis origine pretigita kaj eldonita de Al Jazeera kaj estis rearanĝita por afiŝi en Facebook [Fejsbuko] fare de Ilm Ideas.

Reviziita de Vastalto

Ĉu fremdaj ĵurnalistoj lernu la indonezian lingvon?

DC Guy observas [angle], ke plimulto de la fremdaj ĵurnalistoj en Indonezio havas malmultan scion pri la loka situacio:

Ili ne povas kompreni la televidon. Ili ne povas kompreni la radion. Ili ne povas legi lokajn blogojn, retpaĝojn aŭ ĵurnalojn. Ili havas nur la anglalingvajn fontojn.

Pro tio la okcidentaj komunikiloj estis obseditaj de birda gripo, dume ignorante aktualajn epidemiojn kiel malarion aŭ dengon… Same pro tio ili estas obseditaj de terorismo, kiam trafikŝtopiĝoj kaj malbonaj hospitaloj serioze minacas plimulton de la loĝantaro.

 

Reviziita de Vastalto

14 inspirpovaj, unuminutaj filmetoj pri naturmedio

TVE (Televido por Naturmedio) prezentas 14 filmetojn faritajn de finalistoj en sia tutmonda filmkonkurso, sub la temo “naturmedio”.

Partoprenantoj el ĉiuj mondopartoj kreis unuminutajn filmetojn pri temoj rilate al klimata ŝanĝiĝo, daŭripova evoluo kaj vivodiverseco.

Oni rajtas voĉdoni por sia plej ŝatata filmo ĝis la 19a de Decembro, 2013.

Honkongo: Geja Fiero 2013

Jen estas filmeto alŝutita de Ares NG ĉe Jutubo, montranta la kuraĝigan kaj feliĉan renkontiĝon de Honkonga Geja Fiero 2013, kiu okazis en Honkongo en la semajnfino de la 9a de novembro, 2013.

 

TRADUKA NOTO: Honkonga Geja Fiero ricevis fortan subtenon de la popolo kaj la komercistoj [angle], kaj prezentas, ke la rajto de samsekemuloj en Honkongo estas pli libera ol en aliaj aziaj landoj.
 
Reviziita de Vastalto

Sauda Arabio: 21 km el 655 km da marbordo de Ĝido alirebla de publiko

Ĉu vi loĝas proksime de la maro, sed sentas ke ĝi estas neatingebla? Tio okazas al homoj vivantaj en Ĝido (Jeddah), Sauda Arabio. Ahmed Al Omran pepas:

  Tuta longo de marbordo en Ĝida teritorio estas 655 km. Nur 21 km el ĝi estas rajte alirebla de la publiko. http://www.arteeast.org/2013/10/20/this-is-gods-sea/ [angle]

Reviziita de Vastalto

Sauda Arabio: Verkisto Tariq Al Mubarak liberigita

Saudarabia verkisto Tariq Al Mubarak, malliberigita pro subtenado al la rajto de virinoj por stiri [angle] en la absoluta monarkio, estas liberigita.

Tamador Al Yami pepas:

Post 8 tagoj da malliberigo, Tariq Almubarak, subtenanto de #Women2Drive #oct26driving estas nun libera. #FreeTariqAlmubarak

Reviziita de Vastalto

Ĉina stilo pri seksa edukado

Liz Carter el Tea Leaf Nation (Tefolia Nacio) prezentas al la legantoj populariĝantan filmeton, kiu instruas gepatrojn kiel klarigi sekson al siaj infanoj. Plejmulto de la gepatroj en Ĉinio diros al siaj infanoj, ke ili estas prenitaj de rubujo, dum la filmeto proponas kelkajn konsilojn por klarigi sekson sen efektive paroli pri ĝi.

Suda Koreio: Retuzantoj donacas al vilaĝanoj batalantaj kontraŭ eletkropovaj linioj

Konfliktoj daŭre intensiĝas en malgranda vilaĝo Miryang [mirjang] en Suda Koreio. Pliaĝaj vilaĝanoj rezistas kontraŭ la decido de la registaro, kiu trudas konstruon de alttensiaj elektropovaj linioj tra ilia tero. Ili diras, ke ili batalos ĝismorte por siaj tero kaj vivorajtoj. Mediprotekta grupo komencis herboradikan kampajnon ĉe la retejo Daum Agora [korea] por kolekti donacetojn de individuoj por provizi la vilaĝanojn per sunpanelojn. Pli ol 1400 retuzantoj jam partoprenis ĝis nun.

Bildo de protestantaj homoj antaŭ la konstruaĵo de Korea Elektropova Kompanio (KEPCO). Bildo de 'Staru kun Miryang, haltigu la 765kv-latisturojn'. Uzata kun permeso.

Bildo de protestantaj homoj antaŭ la konstruaĵo de Korea Elektropova Kompanio (KEPCO). Bildo de ‘Staru kun Miryang, haltigu la 765kv-latisturojn’. Uzata kun permeso.

La bildo estas prenita el paĝo de la anglalingva Global Voices.

Reviziita de Vastalto

Freŝa mapo pri dengo en Barato

Vidyet ĉe la blogo Aam Janata kreis mapon pri dengo (epidemia febro) en Barato. La mapo estas farita el diversaj raportoj publikigitaj en presaĵoj en la lastaj du monatoj.

Dokumenta filmo: Vivoj de venezuelanoj en eksterlando

Kiel estas vivoj de venezuelanoj, kiuj vivas en eksterlando? Ĉu tio interesas vin?

Desde Afuera (El eksterlando) estas dokumenta filmo, kiu prezentas la vivojn de kvin venezuelanoj [hispane], kiuj registris sian ĉiutagan vivon per poŝtelefona kaj portebla filmiloj dum pli ol unu jaro.

Filmproduktistoj Johann Pérez Viera kaj Pedro Camacho kunmetis tiujn materialojn kun intervjuoj per Skajpo al la kvin partoprenantoj por krei “komunan portreton, kiu esploras distancon, identecon kaj ĉiutagan vivon de venuzuelaj enmigrintoj”.

Vi povas spekti la dokumentan filmon (kun angla subteksto) rete ĝis la 15a de novembro, 2013.

Reviziita de Vastalto

Kanto el Ĉinio: Kontraŭregulara Besto

La nova kanto de Xu Song [ŝu song] [ĉine] ‘Kontraŭregulara Besto’ (违章动物)jam estas aŭskultita en 12 milionoj da fojoj ĉe QQ-muziko (QQ音乐) ene de unu monato. La sendependa kantisto-kantoverkisto Xu Song estas 27-jara. La kanto temas pri konflikto inter urbaj administraj funkciuloj kaj strataj vendistoj.

Rensi el ChinaSMACK tradukis kaj klarigis la kantotekston en la angla.

Reviziita de Vastalto

Ĉu Kamboĝo estas unu-partia lando?

Anirudh Bhati malakceptas la opinion de iuj analizistoj, ke Kamboĝo fariĝis unu-partian landon [angle] post kiam la ĉefa opozicia partio bojkotis la inaŭguran sesion de la Nacia Asembleo:

… Estus erare supozi, ke Kamboĝo jam revenis al unu-partia lando simple depende de la premiso, ke la kuranta asembleo estas bojkotita de la opozicio, same kiel estus malprecize karakterizi Usonon kiel du-partian sistemon.

Malajzio: Nova libro de la indiĝena etno Temuan

La Centro por Aferoj pri Indiĝenaj Popoloj (Center for Orang Asli Concerns ,COAC) en Malajzio publikigis novan libron pri rakonto de indiĝena tribo Temuan.

La titolo de la libro estas Tujal kaj la Vento. La tekston verkis Stephen John-Curtis kaj la ilustraĵojn faris Shaq Koyok, fama artisto de indiĝena tribo en Malajzio.

La libro estas publikigita en 3 lingvoj, t.e. en la angla, en la malaja kaj en la temuan-a, la lingvo de la tribo Temuan.

La verkisto kaj la ilustristo jam konsentis por traduki ĝin en Esperanton. Se vi volas traduki tiun rankonteton en Esperanton aŭ en vian gepatran lingvon, vi povas kontakti la eldoniston Colin Nicholas ĉe COAC.

Foto videbla en la Fejsbuka paĝo de COAC

Vi povas ankaŭ aŭskulti kelkajn rakontojn de la indiĝena tribo Temuan en ties lingvo kaj miksite en la malaja.

 

Reviziita de Vastalto

Dividu viajn civitajn aktivadojn per Be the Change

Be the Change [angle] estas nova retpaĝo de CIVICUS por diskonigi rakontojn de la homoj pri sia propra aktivado, por inspiri aliajn aŭ serĉi helpantojn

Kamboĝo: Infanlaboro ankoraŭ estas serioza

Ĉirkaŭ 10 procentoj el kamboĝaj infanoj en la aĝo de 5 ĝis 17 jaroj, estas “infanlaborantoj”. Tion oni konsideras netaŭga aŭ kontraŭleĝa. Preskaŭ 240.000 infanoj laboras en danĝeraj kondiĉoj.

Tion diras la Infanlabora raporto [angle] pri Kamboĝo de 2012.

La filmeto estis farita en 2007, ĉu la problemo jam solviĝis?

La mondo rigardata tra 3054 lingvoj en danĝero de formorto

Endanĝerigitaj Lingvoj estas projekto komencita de Google, kiu provizas individuojn kaj organizojn per teknikiloj por ke ili povu alpaŝi al la minaco de certaj formortontaj lingvoj. La paĝo enhavas informojn, lernomaterialojn, tekstojn, son-dosierojn kaj filmetojn en lingvoj inkluzive de la Aragona, la Aina (Ajnua), la Navaha kaj la Kataluna gestolingvo, kolektitajn el Youtube, Google Docs kaj Picasa.

 

Reviziita de Vastalto

Irano : Enkarcerigita blogisto bezonas urĝan medicianan prizorgon

Hossein Ronaghi [angle], enkarcerigita Irana blogisto, bezonas urĝan medician prizorgon. Li estis kondamnita al 15 jaroj da malliberigo. Laleh pepis

Enkarcerigita aktivulo Hossein Ronaghi en malbonega sano kun ŝvelintaj renoj (unu el du ne funkcias), urinvezika kaj prostata malsanoj

TRADUKA NOTO: La foto de Hossein Ronaghi estas prenita el la anglalingva Vikipedio.
File:Hossein Ronaghi.jpg
 
Reviziita de Vastalto

Nepalo: La nova registaro alfrontas ekonomiajn problemojn

Nepala ekonomia blogisto Chandan Sapkota [angle] listas gravajn ekonomiajn problemojn, kiujn alfrontos la novelektitaj membroj de la Konstitucianta Asembleo.

 

Jamajko: Misuzo de polica povo

Se al la polico implikta … estas permesite agi sen puno, ĉu vi ne sendas mesaĝon al aliaj policanoj sen respekto al homaj rajtoj, aparte al la rajtoj de malriĉuloj, demandantan, ĉu ili havas licencon por konduti tiel?

Aktive Voice aperigas peton [angle] al polica komisaro de Jamajko, post kiam du junuloj estis batitaj – unu ĝismorte – de polico.

 

Reviziita de Vastalto

Ekvadoro: “La indiĝena movado daŭros”

“La registaro daŭrigos sian provon por fari nin nevideblaj, sed nia lukto ne povas esti venkita. Dum ekzistas maljusteco, dum restas la profunda malegaleco inter la urbanoj kaj la kamparanoj, la indiĝena movado daŭros.”

Manuela Picq [angle] parolis kun Carlos Pérez Guartambel, la nuna gvidanto de Ecuarunari [hispane] (Konfederacio de la keĉuoj de Ekvadoro), en evento kun-aŭspiciita de NACLA [angle] (Nord-Amerika Kongreso pri Latin-Ameriko) kaj CLACS [angle] (Centro por Latin-Amerika kaj Karibia Studoj ĉe Universitato de Novjorko). NACLA [angle] eldonis transskribon de la konversacio.

 

Reviziita de Vastalto

 

 

Kontroli tendencon de komunikiloj en Malajzio

Tessa Houghton dividas la trovaĵojn de studo, kiu kontrolis tendencon de amaskomunikiloj [angle] en Malajzio dum la 13a Ĝenerala Elekto (GE13) antaŭ kelkaj monatoj:

Malajziaj civitanoj, kiuj fidis anglalingvajn kaj malajalingvajn ĵurnalojn kaj/aŭ televidon kiel ilia(j)n informofonto(j)n dum la GE13-kampanjo, ne estis provizitaj per justaj kaj precizaj informoj por konstrui informitajn voĉdonajn preferojn. Klaraj voĉdonaj inklinoj elmontriĝas laŭ ĉi tiuj tavoloj de informo-komunikada diverseco kaj malabundeco, kaj la amaskomunikiloj estas uzataj pli ofte kiel ilo de disdivido ol de repaciĝo.

 

Reviziita de Vastalto

Filmeto malkaŝas luksan vivostilon de monaĥoj en Tajlando

Tiu ĉi furore disvastiĝanta filmeto montras, ke Tajlandaj monaĥoj, laŭraporte el la distrikto Kanthararom en la provinco Si Sa Ket [Nordorienta Tajlando], vojaĝas per privata aviadilo kaj portas luksajn sakojn kaj sunokulvitrojn de famaj markoj.

http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=sANFgwoJeic

 

TRADUKA NOTO: Ĉi-suba filmeto montras diskuton pri tiu ago de la monaĥoj.

 
Reviziita de Vastalto

La prosperanta ekonomio de Indonezio devas alfronti la plialtiĝon de manĝokostoj

John McCarthy kaj Zahari Zen urĝas la indonezian registaron apliki ‘transformajn politikojn‘ [angle] por haltigi la kreskon de malsato kaj la plimultekostiĝon de altkvalitaj manĝaĵoj en la lando:

The food produced is too expensive, leaving poor households vulnerable. Today, even in rural areas, the majority of people are net food buyers. This is why the poor tend to be vulnerable to price fluctuations and any measure involving price hikes has immense risks. If food is expensive, poor households have to cope. They eat cheaper, less nutritious food. Instant noodles substitute for proper meals.

La manĝaĵoj, kiujn oni produktas, estas tro multekostaj, tiel ke malriĉaj familioj facile malsatiĝemas. Hodiaŭ, eĉ en kamparaj regionoj, la plimulto da homoj estas netaj aĉetantoj. Pro tio la fluktuado de prezoj ofte estas forte sentata ĉe malriĉuloj, kaj ĉiu rimedo kontraŭ la plialtiĝo de manĝokostoj samtempe naskas gravajn riskojn. Se manĝovaroj multekostas, la malriĉaj familioj devas iel kompensi tion, kaj sekve ili manĝas malpli kostajn, malpli nutrajn manĝaĵojn. Tujpretaj nudeloj do anstataŭas satigan manĝon.

 Reviziita de Benjamin Irwin

Furoro pri piedpilko en Butano

Butano rangas en la 207a loko inter 209 piedpilko-ludantaj nacioj en la rangolisto de FIFA. Tamen, Sogyel Tobgyel informas [angle],  ke piedpilko fariĝis la nova furoro por la butana popolo.

 

Reviziita de Vastalto

Al Laosaj patrinoj: Gluteneca rizo estas malbona por beboj

@LaotianMama memorigas [angle] al Laosaj patrinoj, ke ili ne donu glutenecan rizon, Laosan tradician manĝaĵon, al malsataj beboj:

Gluteneca rizo por infanoj, en Laoso, estas egalvalora al riza cerealaĵo en la okcidenta kulturo. La ideo estas sama kiel la enkonduko de malmolaj manĝaĵoj plenigos iliajn malgrandajn ventrojn. Bone, kompreneble, enkonduko de malsufiĉe nutra manĝaĵo en tiel frua tempo povas tre malutili al kreskanta intesto de infanoj kaj povas kaŭzi problemojn kiel nutraĵan alergion, malsufiĉan kreskadon kaj mamnutran malfacilaĵon.

File:HK Pancake cooking Sept-2010 Ingredient 糯米粉 Glutinous Rice Flour.JPG

La foto estas prenita el la anglalingva Vikipedio.

 

Reviziita de Vastalto

“Vi povas piedbati virinajn flugservistojn” en Kazaĥio

Eksa registara funkciulo en Kazaĥio lastatempe piedbatis [angle] virinan flugserviston, laŭraporte ĉar ŝi ne parolis la kazaĥan. La historio kaŭzis tumulton en sociaj komunikiloj. Blogisto Pivovar proponas [ruse] la plej interesajn kaj plej vaste dividitajn afiŝojn en Twitter [Tvitero] pri ĉi tiu okazaĵo, ekzemple ĉi-suban:

Kazaĥio-2013: vi povas piedbati virinajn flugservistojn. Vi ne povas montri fingron al akompanantaro [de altranguloj]. Mi notos ĉi tion.

 

Reviziita de Vastalto

Filipinoj: Helpu la viktimojn de la tajfuno Haiyan (Yolanda)

Land is Life (Tero estas Vivo) [angle], indiĝena reto de herboradikaj organizoj, alvokas donaci por helpi al la indiĝenoj en Filipinoj damaĝitaj de la tajfuno Haiyan [haijen] (filipina nomo: Yolanda [jolanda]), kiu atakis plurajn regionojn de la lando. La informo ĉe Rally.org [angle] diras, ke pli 11 000 familioj bezonas helpon por rekonstrui domon ktp. La insuloj Panay [Panajo], Mindoro [Mindoro] kaj Palawan [Palavano] bezonas pli da helpoj.

A street in Balangiga, Samar. One of the badly hit provinces. Photo by Autonomo Sr Abellar Amano, Facebook

La foto estas prenita el la artikolo de Global Voice:
PHOTOS: Philippine Typhoon Survivors Desperate For Food, Water and Aid
(Fotoj: Filipinaj supervivantoj de tajfuno deziregas nutraĵon, akvon kaj helpon)

 

Reviziita de Vastalto

Karikaturoj komparas Honkongan kaj Tajvanan sociojn

Kevin Tang de Hong Wrong tradukis serion de karikaturoj prezentantaj la diferencojn inter Honkongo kaj Tajvano, desegnitaj de JIEJIEHK, tajvana artisto loĝanta en Honkongo. Ĉi-sube estas unu el la komparoj, kiu vive montras la diferencon inter la restoraciaj servoj en Honkongo kaj Tajvano.

Restaurant service in Taiwan and Hong Kong by JieJieHK via Hong Wrong.

Retoraciaj servoj en Tajvano kaj Honkong fare de JieJieHK per Hong Wrong.

 

Reviziita de Vastalto

Pakistano: Libro de Malala malpermesita en privataj lernejoj

Malala Yousafzai estas pakistana knabino kaj aktivulo por homaj rajtoj. Ŝi eldonis la libron “I am Malala (Mi estas Malala)” en oktobro.

Adeeb Javedani, la prezidanto de la Pakistana Asocio pri Administrado de Privataj Lernejoj, diris [angle], ke Malala estas reprezentanto de la okcidentaj landoj. La asocio malpermesis al la bibliotekoj de siaj 40 000 filiaj lernejoj havi la libron de Malala.

GV Face prezentis diskulton [angle] pri tiu temo en oktobro.

The Edequal Foundation, an educational charity founded by Shahzad Ali and based in north London which supports teachers and students demonstrated in a show of support for Malala Yousufzai, the Pakistani schoolgirl shot by the Taliban. Image by Peter Marshall. Copyright Demotix (20 October 2013)

La bildo estas prenita el la artikolo en Global Voices.

 

Reviziita de Vastalto

Vjetnamio: Blogisto parolas kontraŭ subpremo de registaro

Nguyen Bac Truyen atestis [angle] en evento por homaj rajtoj en Ĝenevo la subpremo spertita de blogistoj kaj aktivistoj en Vjetnamio:

Subpremo de la registaro eniris en novan, pli perfortan fazon fine de julio, kiam la vjetnama prezidanto Truong Tan Sang revenis de vizito al Prezidanto Obama en Usono. Blogistoj kaj aktivistoj estas rekte celitaj. Sekreta polico malkaŝe kaj krude perfortas kaj minacas nin. Ili senhezite teroras kaj subpremas vjetnamajn defendantojn de homaj rajtoj, blogistojn kaj disidentojn.

 

TRADUKA NOTO: Neniam milito inter ni, blogo en Esperanto, raportas similan kazon en Vjetnamio.

Reviziita de Vastalto

Egiptio: Serĉante hejmon

Kie oni sentas sin kiel hejme? Egipta bloganto Tarek Shalaby dividas sian opinion jene:

Some people say home is where your bed is, others argue that home is where your wifi connects automatically. I can say that home is where your salaries have been transferred to

Kelkaj homoj diras, ke hejmo estas tie, kie via lito estas, aliaj argumentas, ke hejmo estas tie, kie via sendrata konekto funkcias aŭtomate. Mi povas diri, ke hejmo estas tie, al kie via salajro estas transdonita.


Reviziita de Vastalto

La financa kulturo de Karibio

La retejo Abeng News Magazine (Novaĵgazeto) raportas [angle], ke Karibio montras kelkajn el la plej malaltaj indicoj pri ŝparado en la mondo.

Reviziita de Vastalto

Mistrakto de laboristoj kaj nia filino el Nepalo

Barata bloganto Kiran Kumar Karlapu [angle] rakontas sian realan travivaĵon pri malfacila situacio de Nepala knabino, kiu estis resendita de sia dunganto el Riado, Sauda Arabio. Ŝi estis forlasita sola en Mumbaja flughaveno kun nesufiĉe da mono por aĉeti bileton por reiri al sia hejmo en Nepalo. Kelkaj kunpasaĝeroj kuraĝe helpis ŝin aĉeti la bileton.

Vivo en Krgiziaj malliberejoj tra okuloj de kamerao

Ekranbildo el YouTube-filmeto prezentanta fotojn de Eric Gourlan. Alŝutita en 30a de Septembro, 2013, de "Freedom House KG".

Ekranbildo el YouTube-filmeto prezentanta fotojn de Eric Gourlan. Alŝutita en 30a de Septembro, 2013, de “Freedom House KG”.

Eric Gourlan, fotisto, pasigis pli ol monaton en mallibrejoj en Kirgizio, dokumentante vivojn de malliberuloj kaj gardistoj. La fotoj, kiun li prenis tie, donas maloftan “rigardon de interne” al la mallibereja sistemo de la lando. La retejo Kloop.kg eldonis kelkajn el la rimarkindaj fotoj nun ekspoziciataj en muzeo en Biŝkeko.

La dokumenta filmeto ĉi-sube prezentas ankaŭ fotojn de Gourlan, kiuj donas unikan ekvidon al la vivoj de infanoj, virinoj kaj viroj malantaŭ ferkradoj en la centrazia lando. La filmeto estas plejparte en la rusa, sed havas subtekstojn en la angla.

 

 —

Reviziita de Vastalto

Jemeno: Strigo ekster mia fenestro

Jemena blogisto Abdulkader Alguneid trovis strigon ekster sia fenestro.

Li pepis tiun maloftan okazaĵon:

abdulkader alguneid (@alguneid): Granda strigo, malantaŭ mia vitra fenestro, 1:30 atm


Reviziita de Vastalto

Belorusio: Romaoj ekskluzivitaj el edukado

Roma Gypsy Romany Gypsy, blogo de romaa virino en Britio, transafiŝis artikolon priskribantan, kiel romaoj en Belorusio estas ankoraŭ diskriminaciataj en aliro al edukado. Nur 2% el la romaoj finas mezlernejon.

UN: Respektu la rajtojn de indiĝenoj

Spertularo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) instigas [angle] registarojn kaj korporaciojn respekti la rajtojn de la indiĝenaj homoj en la mondo kaj gardi ilin kontraŭ malobservo de iliaj rajtoj pro komercaj aktivadoj.

Prezidanto de la sendependa spertularo diris, ke indiĝenoj estas severe enmiksitaj en industriajn sektorojn de minekspluatado, terkultivado kaj energioj, kaj ke negativaj efikoj etendiĝas de la rajto de la indiĝenaj homoj vivi en la mem-elektita tradicia vivstilo ĝis diskriminacioj en dungado kaj en aliro al varoj kaj servoj.

Reviziita de Vastalto