Artikoloj je Resumo

La portugala: ĉu tutmonda lingvo?

  4 October 2016

Komunuma paĝo en Fejsbuko, Língua Portuguesa: Uma Língua Global?, sin provizas per diversaj rimedoj por disvasti la debaton pri la ekspansio de la portugala lingvo kaj ĝiaj konsekvencoj.

Makedonio: Neakcepteblaj kondiĉoj en studentaj dormejoj malboniĝas

  13 February 2016

La kolektivo Plena Studentaro, popola movado, kiu luktas por la rajtoj de universitataj studentoj en Makedonio, publikigis novajn fotojn pri la neakcepteblaj kondiĉoj, en kiuj loĝas studentoj en la ĉefurbo de Makedonio, Skopjo. La movado sekvas senhalte la situacion en la ŝtataj dormejoj por studentoj, kaj postulis plurfoje, ke la ŝtato plibonigu bazan...

La perua edukministerio oficialigas 24 indiĝenajn alfabetojn

  25 July 2015

En Peruo la alfabetoj de 24 indiĝenaj lingvoj estis oficialigitaj kiel rezulto de komunaj klopodoj de la edukministerio kaj multaj indiĝenaj komunumoj. La dokumentoj estis adoptitaj per konsento kaj estos uzataj por helpi konservi kaj plibonigi la uzadon de tiuj lingvoj, kaj en iliaj skribaj kaj en parolataj formoj. De...

La mapoj montras, kie kamboĝaj ĵurnalistoj estis mortigitaj kaj turmentataj

  6 June 2015

La Kamboĝa Centro pri Homaj Rajtoj lanĉis portalon por dokumenti la atencojn kontraŭ homaj rajtoj, spertitajn de kamboĝaj ĵurnalistoj. La kamboĝa konstitucio garantias liberecon de parolo sed ĵurnalistoj ankoraŭ estas turmentataj kaj mortigataj, precipe tiuj, kiuj raportas pri la misuzoj faritaj de lokaj funkciuloj kaj komercaj profitoj rilataj al potenculoj. Reviziita...

Mapo de koncesiitaj teroj en Kamboĝo

  29 April 2015

Licadho, kamboĝa grupo por homaj rajtoj, publikigis siajn datumojn pri terkoncesioj aprobitaj de la registaro en la pasintaj jaroj. La grupo nun instigas la registaron publikigi ĉiujn registraĵojn rilatajn al la terkontraktoj donitaj al lokaj kaj eksterlandaj firmaoj. Laŭ aktivistoj, multaj el ĉi tiuj koncesioj estas donitaj koste de malgrandaj...

Okcidenta Papuo: Dokumenti la luktojn de papuanoj en Indonezio

  16 January 2015

Papuan Voices [Papuaj Voĉoj] estas iniciato per filmetoj, kiuj reliefigas la luktojn de la popolo de Okcidenta Papuo, provinco de Indonezio. Okcidenta Papuo jam de longe luktadas por esti sendependa ŝtato, kvankam tiu konflikto el Indonezio estas ne vaste raportata en la amaskomunikiloj. Reviziita de Vastalto

Malajzio lanĉis novan markemblemon kiel la prezidanto de ASOAN 2015

  4 January 2015

Malajzio estas la nova prezidanto de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj (ASOAN) por la jaro 2015. Ĉi tiu jaro estas decidiga por ASOAN, ĉar la regiono klopodas atingi plenan integriĝon kiel unueca komunumo. La nova markemblemo [angle] prezentas “harmonion, firman partnerecon kaj aspiron de la popoloj de la dek ASOAN-landoj, celantaj atingi...

Informgrafiko: 5 faktoj pri tamila komunumo en la nordo de Srilanko

  23 November 2014

La  Centro por Politikaj Alternativoj (CPA), kiu estas pensfabriko pri civila socio en Srilanko, lastatempe faris unuanivelan esploron pri ”Demokratio en la postmilita Srilanko 2014“. La rezultoj montras ke opinidiferenco pri la repaciĝo ankoraŭ ekzistas inter la tamila kaj la sinhala popoloj post la enlanda milito en Srilanko. La konstatoj...

Makedonio: Duopo vojaĝas por “91 tagoj”

  29 October 2014

La vojaĝoduopo de Jürgen Horn el Germanio kaj Mike Powell el Usono migras tra la mondo, elektante landojn kaj tie restante po tri monatoj, aŭ ĉirkaŭ 91 tagoj. Dum sia restado la du mondvojaĝantoj provas sperti vivon en sia nova loko pli profunde ol ordinara turisto kaj blogas pri siaj...

Peruo: Vidi naskiĝurbon tra okuloj de infanoj

  26 October 2014

Chapacoco, perua vilaĝo, kiu troviĝas je alteco de 3000 metroj, parto de la distrikto Chilcaymarca en la provinco Castilla de la departemento Arekipa, aperas en novaĵoj dank’al siaj infanoj. La 10-an de oktobro, 2014, la libro “Chapacoco vidata de la infanoj” estis lanĉita. Lernantoj de la 4-a kaj 5-a klasoj...

Sud-Afriko: Uzi poŝtelefonojn por kuraĝigi al legado

  1 October 2014

Lauri skribas [angle] pri projekto en Sud-Afriko, ‘FunDza Literacy Trust’, kiu utiligas poŝtelefonojn por kuraĝigi infanojn legi: What I find lovely, though, is when Africans sort out innovative solutions to their problems. FunDza Literacy Trust is one such solution. Cellphones have taken off big in Southern Africa and FunDza has...

La Vero pri Ebolo

  23 September 2014

La Vero pri Ebolo [angle] estas fejsbuka paĝo, kiu celas dokumenti la situacion pri ebola viruso en afrika kontinento.

Dua plej granda arta festivalo okazas en Sud-Afriko

  27 July 2014

Vivaj raportoj el Nacia Arta Festivalo okazanta en Grahamstown [grahmstaŭn], Sud-Afriko: Every winter, for 11 days in early July, the sleepy South African college town of Grahamstown comes alive with art. Artists from all over the world swarm to the tiny town, and every nook and cranny is packed with...

Kial Ruando akuzas Francion pri helpo al la genocido de 1994

  27 July 2014

[La originala artikolo aperis la 7-an de aprilo 2014.] Kiam Ruando omaĝas al la viktimoj de la genocido post 20 jaroj de la tragedio, prezidanto Kagame deklaras denove, ke Francio devas “alfronti la malfacilan veron” pri sia rolo en la genocido de 1994. Rezulte de ĉi tiu deklaro Francio retiriĝis...

Koruptado en Nepalo: Ĉu ĝi fariĝas socie akceptebla?

  15 July 2014

Homoj estas koleraj kaj lacaj, kaj amaskomunikiloj ofte publikigas novaĵojn pri kontakto inter politikaj gvidantoj kaj bandaĉoj, sed neniu eliras surstraten por protesti kontraŭ koruptado – nenormalaĵo por lando kie oni havas tutlandajn strikojn por ajna problemo. Siromani Dhungana [angle] afiŝas analizon ĉe United We Blog! for a Democratic Nepal...

Kial subteni Ebur-Bordon en la Futbala Mondopokalo

  8 July 2014

En la retejo LaMula.pe [retejo pri novaĵoj en Peruo] Juan Carlos Urtecho klarigas [hispane], kial li subtenas Ebur-Bordon en ĝia Mondopokala futbalmatĉo kontraŭ Kolombio okazonta ĵaŭde la 19-an de junio [originala artikolo aperis la 19-an de junio, 2014]: Desde que les ganaron a Japón en su debut, los marfileños se...

Kameruno malkonstruas 3 000 domojn kaj faras 15 000 senhejmulojn

  5 June 2014

Bloganto Mathias Mouendé Ngamo rakontas kiel atestanto [france] pri la malkonstruo de ĉirkaŭ 3 000 domoj en la kvartalo Nkomba en la urbo Dualao en Kameruno. Oni kalkulas ke pli ol 15 000 okupantoj loĝas en tiu neleĝa barakaro establita sur tereno de Misio por Disvolvo kaj Administrado de Industriaj Zonoj, publika...