Artikoloj je Resumo

Kial Ruando akuzas Francion pri helpo al la genocido de 1994

  27 July 2014

[La originala artikolo aperis la 7-an de aprilo 2014.] Kiam Ruando omaĝas al la viktimoj de la genocido post 20 jaroj de la tragedio, prezidanto Kagame deklaras denove, ke Francio devas “alfronti la malfacilan veron” pri sia rolo en la genocido de 1994. Rezulte de ĉi tiu deklaro Francio retiriĝis...

Koruptado en Nepalo: Ĉu ĝi fariĝas socie akceptebla?

  15 July 2014

Homoj estas koleraj kaj lacaj, kaj amaskomunikiloj ofte publikigas novaĵojn pri kontakto inter politikaj gvidantoj kaj bandaĉoj, sed neniu eliras surstraten por protesti kontraŭ koruptado – nenormalaĵo por lando kie oni havas tutlandajn strikojn por ajna problemo. Siromani Dhungana [angle] afiŝas analizon ĉe United We Blog! for a Democratic Nepal...

Kial subteni Ebur-Bordon en la Futbala Mondopokalo

  8 July 2014

En la retejo LaMula.pe [retejo pri novaĵoj en Peruo] Juan Carlos Urtecho klarigas [hispane], kial li subtenas Ebur-Bordon en ĝia Mondopokala futbalmatĉo kontraŭ Kolombio okazonta ĵaŭde la 19-an de junio [originala artikolo aperis la 19-an de junio, 2014]: Desde que les ganaron a Japón en su debut, los marfileños se...

Kameruno malkonstruas 3 000 domojn kaj faras 15 000 senhejmulojn

  5 June 2014

Bloganto Mathias Mouendé Ngamo rakontas kiel atestanto [france] pri la malkonstruo de ĉirkaŭ 3 000 domoj en la kvartalo Nkomba en la urbo Dualao en Kameruno. Oni kalkulas ke pli ol 15 000 okupantoj loĝas en tiu neleĝa barakaro establita sur tereno de Misio por Disvolvo kaj Administrado de Industriaj Zonoj, publika...

750 milionoj da francparolantoj antaŭvidataj en 2050

  5 June 2014

Renkontante la aserton de John McWhorter en New Republic (Nova Respubliko), ke lerni la francan estas sensignife [angle], Pascal Emmanuel Gobry skribas en sia blogo ĉe Forbes, ke la franca povus esti la lingvo de la estonteco [angle]: La franca estas plejofte parolata de la ne-francoj, kaj estis tiel dum...

Meksikanoj strebas al “redemokratiigo” de demokratio

  20 March 2014

La meksika loĝantaro ne favoras Peña Nieto aŭ la politikan eliton. Eĉ la opinienketoj, ĝenerale simpatiaj al la prezidanto, akceptas, ke neniu apogas Peña Nieto. La politika elito ŝajne pensas, ke tio estas nur ĉar la ekonomio ne kreskis, sed la problemo estas multe pli granda. Meksikanoj estas ne facile trompeblaj, temas...

Raso kiel politika armilo en Karibio

  15 March 2014

El ĉiuj ofendaj – kaj malinteligentaj – diraĵoj faritaj en la politiko de la sendependa Karibio, la aserto, ke d-ro Keith Rowley, la gvidanto de la opozicio en Trinidado kaj Tobago, estas ‘tro nigra’ por esti ĉefministro, devas esti taksita kiel la plej malbona. La ĵurnalo Bajan Reporter klarigas [angle],...

Kamboĝo: Kial protestoj ne kondukos al “kamboĝa printempo”?

  13 March 2014

Faine Greenwood skribas [angle] pri prelego prezentita ĉe Stanford fare de Ou Virak,  kamboĝa aktivisto pri homaj rajtoj. Demandita pri la kontraŭregistaraj protestoj en Kamboĝo, Ou Virak klarigis, kial ili ne kondukos al ‘politika printempo’: Mi ne pensas, ke politika printempo okazos en Kamboĝo, nek ke ĝi estas dezirinda… Ni...

Belizo, Sankta Vincento: Garifuna kulturo

  30 January 2014

… la garifuna lingvo, kiu integras la lingvojn de aravakoj kaj kariboj, kaj kiu estis deklarita ‘ĉefverko de la parola nemateria heredaĵo de la homaro’ fare de Unesko en 2001, estas severe minacata. Ĝi posedas formojn kaj strukturojn uzatajn nur de la viroj, kaj estas la unusola postvivanto de la...

Kiel estas kreski en la Maldivoj?

  28 January 2014

Ĵurnalisto kaj blogisto Hilath Rasheed [angle] kundividas siajn pensojn de maldivano en Fejsbuko pri “Kiel estas kreski en Maleo, la Maldivoj”: De Ibrahim Lirar [angle]: La plej honesta respondo, kiun mi povas doni nun, estas ke “tio estas timiga kaj limiga”. Informoj estis tre rigore reguligataj ĝis lastatempe. Tre malmultaj el...

Gulabi Bando en Barato

  6 December 2013

Kvankam la historio de Barato estas longa, kaj la kulturo ankaŭ longa kaj varia, la vivo de virinoj ŝajnas mulmulte ŝanĝiĝi eĉ en la interreta epoko. Certer, ne, la viktimoj de la perforto jam fondis grupon kiu nomiĝas Gulabi Bando [angle], origine el Bundelkhand, Utar-Pradeŝo, en norda parto de Barato. Nun la...

Kamboĝo: Infanlaboro ankoraŭ estas serioza problemo

  6 December 2013

Ĉirkaŭ 10 procentoj el kamboĝaj infanoj en la aĝo de 5 ĝis 17 jaroj, estas “infanlaborantoj”. Tion oni konsideras netaŭga aŭ kontraŭleĝa. Preskaŭ 240 000 infanoj laboras en danĝeraj kondiĉoj. Tion diras la Infanlabora raporto [angle] pri Kamboĝo verkita en 2012. La filmeto estis farita en 2007, ĉu la problemo jam...

“Mi estas germana stratvendisto en Dakaro”

  6 December 2013

Esti strata vendisto estas ne facila laboro, precipe en Senegalo. Tamen tio estas la elekto kiun Sebastian Prothmann el Germanio faris, post kiam li venis en Dakaro, Senegalo antaŭ kelkaj monatoj. La sekva filmeto montras Prothmann ĉe lia laboro [fr]: Prothmann klarigas en intervjuo por la blogo Dakaroiseries, kiel li venis...