Ĉu vi vidas ĉiujn lingvojn supre de la paĝo ? Ni tradukas rakontojn el Global Voices por ke civitanaj komunikiloj tra la mondo estu alireblaj por ĉiuj.

Lernu pli pri LINGUA Traduko  »

· Oktobro, 2013

Artikoloj je Resumo je Oktobro, 2013

Jemeno: Strigo ekster mia fenestro

Jemena blogisto Abdulkader Alguneid trovis strigon ekster sia fenestro.

Li pepis tiun maloftan okazaĵon:

abdulkader alguneid (@alguneid): Granda strigo, malantaŭ mia vitra fenestro, 1:30 atm


Reviziita de Vastalto

Belorusio: Romaoj ekskluzivitaj el edukado

Roma Gypsy Romany Gypsy, blogo de romaa virino en Britio, transafiŝis artikolon priskribantan, kiel romaoj en Belorusio estas ankoraŭ diskriminaciataj en aliro al edukado. Nur 2% el la romaoj finas mezlernejon.

UN: Respektu la rajtojn de indiĝenoj

Spertularo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) instigas [angle] registarojn kaj korporaciojn respekti la rajtojn de la indiĝenaj homoj en la mondo kaj gardi ilin kontraŭ malobservo de iliaj rajtoj pro komercaj aktivadoj.

Prezidanto de la sendependa spertularo diris, ke indiĝenoj estas severe enmiksitaj en industriajn sektorojn de minekspluatado, terkultivado kaj energioj, kaj ke negativaj efikoj etendiĝas de la rajto de la indiĝenaj homoj vivi en la mem-elektita tradicia vivstilo ĝis diskriminacioj en dungado kaj en aliro al varoj kaj servoj.

Reviziita de Vastalto

VIDEO: “No Woman, No Drive” (Ne virino, ne stiru) svenigis Saud-Arabion

La Saudarabiaj aktivistoj elektis la hieraŭan tagon (26a de oktobro, 2013) por protesti kontraŭ malpermeso al virinoj por stiri aŭton en Reĝlando.

Dum sociaj retoj tumultis pro kreskanta nombro de raportoj pri virinoj stirantaj aŭton tra la lando, brila senakompana rearanĝo de “No Woman, No Cry” (Ne virino, ne ploru) de Bob Marley lumrapide disvastiĝis subtene al bravaj virinoj defiantaj konservativan seksisman leĝon kaj pseŭdosciencan pravigon, kiuj malpermasas ilin ĝui liberan moviĝon.

 

JOAS el Malajzio prezentas rekomendojn en Unuiĝintaj Nacioj

La bildo estas el la vizaĝlibra paĝo de JOAS

Jaringan Orang Asal SeMalaysia (JOAS, Tutmalajzia Grupo de Indiĝenoj) el la orienta parto de Malajzio sendis tri reprezentantojn al Unuiĝintaj Nacioj por raporti la situacion en Saravako kaj Sabaho pri malĝusta traktado al indiĝenaj homoj en la du subŝtatoj.

Fakte, malbonaj situacioj en orienta kaj okcidenta partoj de Malajzio estas similaj.

JOAS sendis ses rekomendojn al UN. La reprezentantoj nun estas en Ĝenevo, Svislando, por partopreni en la Universala Perioda Revizio. La tri reprezentantoj estas Yus Jahut, Mark Bujang kaj Rojieka Scarlett.

La raporto de la reprezentantoj en UN estas eldonita per la reta WEBTV-kanalo de UN je 20a horo kaj 30 minutoj laŭ la malajzia horo, hodiaŭ, 24an de oktobro, 2013.

Noto: La indiĝenoj en la orienta parto t.e. Sabaho kaj Saravako nomiĝas Orang Asal en la malaja, sed la indiĝenoj en la okcidenta parto t.e. Malaja Duoninsulo nomiĝas Orang Asli. Tiuj nomoj estis kreitaj de la leĝoj, kiam oni batalis por la sendependiĝo de Malajzio.

Reviziita de Vastalto

Plej malicaj kompanioj en Japanio

Komitato de laboraktivuloj kaj ĵurnalistoj anoncis la nomitajn kandidatojn por la plej malica kompanio en Japanio en 2013 [japane]. Ok kompanioj kaj organizoj, kiuj perdis siajn dungitojn pro trolaborado kaj sinmortigo, estas nomunita por la malhonora premio. Ret-uzantoj povas voĉdoni por la plej malica kompanio en Japanio ĉi tie [japane], kaj povas vidi realtempe rezultojn kaj komentojn [japane].

 

Komento de la tradukinto: La premioj estis aljuĝitaj en la 11a de aŭgusto, 2013.

 

Kanto el Ĉinio: Kontraŭregulara Besto

La nova kanto de Xu Song [ŝu song] [ĉine] ‘Kontraŭregulara Besto’ (违章动物)jam estas aŭskultita en 12 milionoj da fojoj ĉe QQ-muziko (QQ音乐) ene de unu monato. La sendependa kantisto-kantoverkisto Xu Song estas 27-jara. La kanto temas pri konflikto inter urbaj administraj funkciuloj kaj strataj vendistoj.

Rensi el ChinaSMACK tradukis kaj klarigis la kantotekston en la angla.

Reviziita de Vastalto

Ĉu Kamboĝo estas unu-partia lando?

Anirudh Bhati malakceptas la opinion de iuj analizistoj, ke Kamboĝo fariĝis unu-partian landon [angle] post kiam la ĉefa opozicia partio bojkotis la inaŭguran sesion de la Nacia Asembleo:

… Estus erare supozi, ke Kamboĝo jam revenis al unu-partia lando simple depende de la premiso, ke la kuranta asembleo estas bojkotita de la opozicio, same kiel estus malprecize karakterizi Usonon kiel du-partian sistemon.

Irano: 18 monatoj da malliberigo al Pegah

Aktorino kaj reĝisorino en Irano, Pegah Ahangarani estas minacata per enmeto en malliberejon pro ‘ politikaj deklaracioj kaj intervjuoj kun eksterlandaj malamikaj gazetoj.’ laŭ la blogo Neniam Milito inter Ni.

Ŝi estis kondamnita al 18 monatoj da malliberigo.

Laŭ la oficiala agentejo, tiu puno estis decidita pro politikaj deklaracioj kaj intervjuoj kun eksterlandaj malamikaj gazetoj », ne liverante pli da precizigoj.

 

 

Honkongo: Homoj vivantaj en kaĝoj

Hong Kong artist, Kwong Chi Kit worked in conjunction with a local poverty concern group, SoCO (the Society for Community Organisation), created miniature 'cage people' as part of an anti-poverty campaign. More from Hongwrong.com

Honkonga artisto, Kwong Chi Kit laboris kune kun la grupo okupiĝanta pri loka malriĉeco, SoCO (la Societo por Komunuma Organizado), kaj kreis miniaturajn ‘kaĝohomojn’ kiel parton de la kampanjo kontraŭ malriĉeco. Vidu pli en Hongwrong.com [Alklaku la foton].

Egiptujo: Morsi ne revenos

La eksa prezidento Mohamed Morsi ne regpovos denove laŭ la Egitujana blogisto Alĵa Gad kiu pepis en kelkaj lingvoj por klarigi la mesaĝon.

مرسي لن يعود – Morsi is not coming back – Morsi no va a volver – Morsi ne reviendra pas – Morsi kommt nicht zurück – Morsi ne revenis 1/2 — Lady GaGad أفهم (@AlyaaGad) October 21, 2013

Morsi δεν έρχεται πίσω – Morsi si kuja nyuma – Morsi geri gelmiyor – Мурси не вернется – 穆尔西不回来了- Morsiは戻って来ていません – Morsi वापस नहीं आ रही है — Lady GaGad أفهم (@AlyaaGad) October 21, 2013

 

Morsi mallongigis lian regon poste la grandega protesto kiu volis lin por eksiĝi lian regon kvankam li havis unu jaro de rego. La protesto en la Egitujo komenis je 30 junio