Ĉu vi vidas ĉiujn lingvojn supre de la paĝo ? Ni tradukas rakontojn el Global Voices por ke civitanaj komunikiloj tra la mondo estu alireblaj por ĉiuj.

Artikoloj pri Orienta Azio

20 Aprilo 2019

Kreskanta polemiko en Birmo : fotoj de bananplantejo en Kaĉino.

"Plantejoj ricevas ĉinan subtenon kaj estas akuzitaj pri ŝtelado de tero, difekto de la medio kaj malrespekto de la laboraj rajtoj de iliaj laboristoj."

21 Januaro 2019

“Multi Cafe Doing” en Seulo kreas komunumon ĉirkaŭ feminismo, ankoraŭ tabua temo en Sud-Koreio

"Ne estas multaj lokoj kie oni diskutas pri ĉi tiaj aferoj en Koreujo."

30 Septembro 2017

Urbestra alvoko al la japana registaro: Japanio aliĝu al la Traktato pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj

Je la datreveno de la atombombado en Nagasako, la urbestro alvokis al la japana registaro, "Japanio aliĝu al la Traktato pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj."

12 Aprilo 2017

Vjetnamio: Kial oni ne starigu manĝbastonetojn en rizbovlon

Vjetnamaj maljunuloj terurite reagos, se vi starigos rekte viajn manĝbastonetojn en vian rizbovlon. Kio entute okazas?

23 Junio 2016

Kiel El-Ninjo influas birman altaĵon

Altaĵo en la subŝtato Ŝan suferas de veteraro pro eksterordinare fortega El-Ninjo. Elsekiĝis fontoj kaj lagoj kaj ĝia loĝantaro alfrontas akvomankon.

9 Aprilo 2016

Japanio: Mape registri la lastajn spurojn de cunamviktimoj en 2011

Pasis kvin jaroj post la katastrofo en Japanio. Reta interaga mapo videbligas la lastajn spurojn de cunamviktimoj.

13 Februaro 2016

Birmo: Matennebula sunleviĝo sur la ĉefurbo de la lasta reĝlando

Fotisto Zaw Zaw kaptis la matenan belon de Mandalajo, la ĉefurbo de la lasta birma reĝlando.

6 Oktobro 2015

Ĉu finiĝis la “Paca konstitucio” de Japanio?

La koalicia registaro komencis procedon por leĝigi la proponojn pri nacia sekureco, kiuj permesus al Japanio militi. Protestantoj manifestaciis surstrate kaj okazis batalo parlamenteje.