Artikoloj pri Ĉinio
Transloĝiĝo al Kanado. Ĉu la vera usona revo?
Mi opiniis ke Kanado estas la dua Usono, kun pli afablaj homoj kaj pli malvarma vetero. Nun mi estas ŝokita de specialaj rilatoj inter tiuj ĉi du landoj.
Graveco de esprimlibereco estas la plej granda leciono de la pandemio de KOVIM-19
Dum KOVIM-19 disvastiĝas, kelkaj provas kondamni honkongajn ekspertojn kiuj denuncas ĉinan pasivecon kontraŭ manĝado de sovaĝaj bestoj. La vera fonto de tiu viruso estas la komerco pri sovaĝa bestaro en Ĉinio.
Forpaso pro koronoviruso de la blogisto Li Wenliang fajrigas la ĉinajn sociajn mediojn
The manipulation around his death became obvious. Li Wenliang became an icon as people have come to see his life and death as a reflection of their own fate. La manipulado ĉirkaŭ lia morto fariĝis evidenta. Li Wenliang fariĝis ikono dum homoj estas ekvidintaj lian vivon kaj morton kiel spegulon de sia propra sorto.
Ĉu Rusio sekvas la ĉinan ŝablonon de cifereca aŭtoritatismo?
Internaciaj observantoj ja regule substrekas paralelojn inter ambaŭ vizioj. Sed ĉu tiu komparado estas ĝusta?
Tajvana prezidanta balotado: Tsai Ing-wen reelektita kun rekordaj voĉoj
Tsai Ing-Wen memorigis al la aŭtoritatoj de Pekino la gravecon de la paco, travidebleco, demokratio kaj dialogo en la rilatoj inter Tajvano kaj Ĉinio.
“Suspendo ne silentigos min”: adoleskulo publike parolas post kiam ŝi kaŝis mesaĝon pri ŝjinĝjiangaj ujguroj en ŝminkan lecionon
Ferora Aziz uzis ŝminklecionon ĉe TikTok por kaŝi kritikon de la traktado de Ujguroj fare de Ĉinio.
Vivo en Pangkham (ပန်ဆန်), la iama ĉina enklavo en la regiono Wa, Mjanmao (Birmo)
Malgraŭ sia situo ĉe la birma landlimo, vi eble kredos, ke vi estas en Ĉinio, promenante tra la urbo.
Netizen Report: En Sudano, civilaj manifestaciantoj alfrontas perfortojn de militistoj kaj blokadon de Interreto
De Kazaĥstano al Kartumo pasante tra Hongkongo, la protestoj provokis ĉi-semajne interretajn interrompojn kaj interretajn atakojn.
Forpasis la Nobel-premiito pri paco Liu Xiaobo
Liu Xiaobo [Liu Ŝjaobo 刘晓波 Liú Xiǎobō], ĉina verkisto kaj disidento, forpasis la 13-an de julio. La Hodiaŭa Ĵurnalo publikigis raporton pri li: Liu suferis pri hepata kancero, sed la ĉina registaro neis al li laŭcelan kuracadon. Lia morto estigis ondon de internaciaj kondamnoj pri la maniero kiel Ĉinio malzorgas...
Honkonganoj vidas maldemokratian sistemon. Pekinaj oficialuloj vidas demokration ĉinstilan
Ĉinio eble uzos Honkongon kiel eksperimentejon por demokratiaj reformoj, kiuj kongruas kun ĝia unupartia ŝtato, same kiel ĝi eksperimentis pri libermerkataj reformoj en la 1980aj jaroj.
Pekino esperas, ke homoj de Honkongo estu senkritikaj voĉdonantoj
David Webbs, komentisto pri financaj novaĵoj konkludis [angle], ke la decido de Pekino [angle] pri la nomumo de kandidatoj por Ĉefdirektoro en 2017 celas ŝanĝi homojn de Honkongo en senkritikajn voĉdonantojn.
Japanio, Ĉinio kaj Koreio estu feliĉaj: deziro de grupo de universitataj studentoj en Kioto
Rilatoj inter la tri landoj ofte fariĝas dornaj pro disputoj teritoriaj kaj historiaj. Inspirite de la muzika filmeto 'Happy', studentoj faris filmeton por progresigi amikecon.
Plej ĝenaj miensimboloj kaj esprimoj en la ĉina enreta komunikado
Enreta enketo malkaŝis liston de la plej malŝatindaj esprimoj kaj miensimboloj en reta komunikado en 2013. Plu legu ĉe Nanfang insider [angle]. Reviziita de Vastalto
Ĉinio: Portreti figurojn de kulturaj kaj etnaj stereotipoj
Ĉina filmet-blogisto estis vaste konata per sia impreso de la elparoloj de kelkaj aziaj najbaroj kaj aliaj kulturoj de la tuta mondo. Kiom ili diferencas de similaj krudaj stereotipoj, kiujn vi vidis aliloke?
Ĉinaj lokaj amaskomunikiloj silentas pri mortiga eksplodo en Ĉingdaŭ
"Cenzuro ĉiam ekzistos, sed la vera firmanimeco de amaskomunikiloj ĉiam povas trovi manieron por montri siajn kuraĝon kaj konsciencon."
Ĉinio: Protesto de Ai Weiwei per floroj
La ĉina registaro limigis al artisto-aktivisto Ai Weiwei [Aj Ŭejŭej] (ĉine: 艾未未 )vojaĝon al eksterlando ekde 2011, kiam li estis akuzita pri evitado de imposto. Por esprimi sian malkontenton, li decidis meti florojn al sia biciklo ekster sia laborejo. @dgatterdam repepis la bildon de @aiww kun mallonga noto. Every day @aiww will...
Ĉina urbo invitas retuzantojn korekti fuŝajn anglajn ŝildojn
Por allogi pli da eksterlandaj loĝantoj, la urbo Shenzhen planas aboli ŝildojn fuŝe tradukitajn en la anglan per nova retkampanjo.
De kantisto al reĝisoro: rokkantisto Cui Jian ŝanĝis sian rolon
Post kelkaj jaroj da silento, Cui Jian (崔健), la fama rokkantisto el Ĉinujo, reaperas ne kiel kantisto sed kiel filmreĝisoro.
Ĉina stilo pri seksa edukado
Liz Carter el Tea Leaf Nation (Tefolia Nacio) prezentas al la legantoj populan filmeton, kiu instruas gepatrojn kiel klarigi sekson al infanoj. Plejmulto de la gepatroj en Ĉinio diros al siaj infanoj, ke ili estas prenitaj de rubujo, dum la filmeto proponas kelkajn konsilojn por klarigi sekson sen efektive paroli...
Kanto el Ĉinio: Kontraŭregula Besto
La nova kanto de Xu Song [ŝu song] [ĉine] ‘Kontraŭregula Besto’ (违章动物)jam estas aŭskultita 12 milionojn da fojoj ĉe QQ-muziko (QQ音乐) ene de unu monato. La sendependa kantisto-kantoverkisto Xu Song estas 27-jara. La kanto temas pri konflikto inter urbaj administraj funkciuloj kaj strataj vendistoj. Rensi el ChinaSMACK tradukis kaj klarigis...
Beijing ŝanĝos la sistemon pri la instruado de la angla lingvo
La urba edukada komisiono en Pekino ŝanĝos la strukturon de instruado de la angla lingvo. CNTV raportis [en], ke la bazlernejoj en Pekino komencos instrui la anglan nur ekde la 3-a grado. En la Gaokao, ekzameno kiu estas grava por eniri universitaton, la trapasa procento de la angla malaltiĝos de 180 al...
Pri la korupto-enketado de Zhao Yong Kang
Bejing Cream lanĉis la diskuton pri la juĝafero de ZHAO Yong Kang. La China Watch vidis la skribon de la CCTV kiu pepis pri la registara esplorado pri la koruptado de s-ro ZHAO kaj forviŝis ĝin rapide. Ĉu tiu estas onidiro aŭ montras la veron?