· Novembro, 2013

Artikoloj pri Malajzio je Novembro, 2013

Malajzio: Kampanjo “Haltigu Lynas!” aktivas en Aŭstralio

  28 November 2013

Agado por haltigi minadon de Lynas en Malajzio jam komenciĝis antaŭ kelkaj jaroj. Bedaŭrinde la registaro de Malajzio ŝajnas ne konsideri serioze sanproblemojn de la loĝantaro en Kuantano, kie fabriko de Lynas estas konstruata por produkti maloftan teron (aŭ raran teron). Kvankam multaj loĝantoj manifestaciis plurfoje kaj eĉ marŝis 300...

Kontroli tendencon de komunikiloj en Malajzio

  21 November 2013

Tessa Houghton kundividas la trovaĵojn de studo, kiu kontrolis tendencon de amaskomunikiloj [angle] en Malajzio dum la 13-a Ĝenerala Elekto (GE13) antaŭ kelkaj monatoj: Malajziaj civitanoj, kiuj fidis anglalingvajn kaj malajalingvajn ĵurnalojn kaj/aŭ televidon kiel informofontojn dum la GE13-kampanjo, ne estis provizitaj per justaj kaj precizaj informoj por konstrui informitajn voĉdonajn...

Malajzio: Konflikto daŭras ĉe akvorezervujo de Baram

  8 November 2013

“Ok indiĝenoj el penan-tribo estis arestitaj de polico [angle], sed la polico ne volis prezenti detalojn pri la aresto.” Abin, oficisto de la ne-registara organizo (NRO) Reto por Savi Saravakajn Riverojn (Save Sarawak's Rivers Network) diris al la franca novaĵagentejo AFP. La konflikto ĉe la akvorezervujo de Baram jam daŭras...