Artikoloj pri Orienta Azio

Japanaj mezlernejaj knabinoj portas insignojn por averti eblajn seksajn perfortulojn en trajno: “Mi malpermesas!”

Ni volas ke la ideo "vi certe ion faris por allogi ĉikanulon" ĉesu!

Ĥaoso en la ĉefurbo: Fotoj de rekorda neĝo en Tokio

Abunda neĝo fermas Tokion kaj provizas eblecon fari mirindajn fotojn.

Kiom valoras la homaj rajtoj? 20 usonajn dolarojn laŭ la Ĉambro de Reprezentantoj de la Filipinoj

La Malsupera Ĉambro reduktis la buĝeton de la Komisiono pri Homaj Rajtoj al 1000 pesoj, akuzante, ke tiu ĉi protektas "krimulojn" ol viktimojn en la milito kontraŭ drogoj.

Urbestra alvoko al la japana registaro: Japanio aliĝu al la Traktato pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj

Je la datreveno de la atombombado en Nagasako, la urbestro alvokis al la japana registaro, "Japanio aliĝu al la Traktato pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj."

Forpasis la Nobel-premiito pri paco Liu Xiaobo

Liu Xiaobo [Liu Ŝjaobo 刘晓波 Liú Xiǎobō], ĉina verkisto kaj disidento, forpasis la 13-an de julio. La Hodiaŭa Ĵurnalo publikigis raporton pri li: Liu suferis pri hepata kancero, sed la...

Vjetnamio: Kial oni ne starigu manĝbastonetojn en rizbovlon

Vjetnamaj maljunuloj terurite reagos, se vi starigos rekte viajn manĝbastonetojn en vian rizbovlon. Kio entute okazas?

La portugala: ĉu tutmonda lingvo?

Komunuma paĝo en Fejsbuko, Língua Portuguesa: Uma Língua Global?, sin provizas per diversaj rimedoj por disvasti la debaton pri la ekspansio de la portugala lingvo kaj ĝiaj konsekvencoj.

Kiel El-Ninjo influas birman altaĵon

Altaĵo en la subŝtato Ŝan suferas de veteraro pro eksterordinare fortega El-Ninjo. Elsekiĝis fontoj kaj lagoj kaj ĝia loĝantaro alfrontas akvomankon.

Japanio: Mape registri la lastajn spurojn de viktimoj de cunamo en 2011

Pasis kvin jaroj post la katastrofo en Japanio. Reta interaga mapo videbligas la lastajn spurojn de cunamviktimoj.

Birmo: Matennebula sunleviĝo en la ĉefurbo de la lasta birma reĝlando

Fotisto Zaw Zaw kaptis la matenan belon de Mandalajo, la ĉefurbo de la lasta birma reĝlando.

Ĉu finiĝis la “Paca konstitucio” de Japanio?

La koalicia registaro komencis procedon por leĝigi la proponojn pri nacia sekureco, kiuj permesus al Japanio militi. Protestantoj manifestaciis surstrate kaj okazis batalo parlamenteje.

Ni ne permesos al vi militi: Leĝpropono pri nacia sekureco kaŭzis manifestaciojn landskale en Japanio

Centoj da miloj da homoj tra la tuta Japanio manifestaciis por protesti kontraŭ la nova leĝaro, kiu permesus al Japanio militi.

Tajlando: Konservi historiajn filmojn

La Tajlanda Filmarkivo alŝutadas historiajn filmojn kaj malnovajn novaĵraportojn en YouTube.

Birmo: Memfoto-kampanjo disvastigas interreligian toleremon kaj etnan diversecon

"Li estas siko kaj mi estas islamano. Sed ni estas amikoj." -- La memfoto-kampanjo gvidata de junularo en Birmo disvastigas interreligian toleremon kaj etnan diversecon.

La mapoj montras, kie kamboĝaj ĵurnalistoj estis mortigitaj kaj turmentataj

La Kamboĝa Centro pri Homaj Rajtoj lanĉis portalon por dokumenti la atencojn kontraŭ homaj rajtoj, spertitajn de kamboĝaj ĵurnalistoj. La kamboĝa konstitucio garantias liberecon de parolo sed ĵurnalistoj ankoraŭ estas turmentataj...

Mapo de koncesiitaj teroj en Kamboĝo

Licadho, kamboĝa grupo por homaj rajtoj, publikigis siajn datumojn pri terkoncesioj aprobitaj de la registaro en la pasintaj jaroj. La grupo nun instigas la registaron publikigi ĉiujn registraĵojn rilatajn al...

“Malami ne estas ago de homoj”: Rete vivas vortoj de murdita japana ĵurnalisto Kenji Goto

Japana ĵurnalisto murdita de "ISIS" postlasis korŝirajn kaj pensigajn raportojn pri konfliktoj en Mezoriento kaj Afriko.

Okcidenta Papuo: Dokumenti la luktojn de papuanoj en Indonezio

Papuan Voices [Papuaj Voĉoj] estas iniciato per filmetoj, kiuj reliefigas la luktojn de la popolo de Okcidenta Papuo, provinco de Indonezio. Okcidenta Papuo jam de longe luktadas por esti sendependa...

Malajzio lanĉis novan markemblemon kiel la prezidanto de ASOAN 2015

Malajzio estas la nova prezidanto de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj (ASOAN) por la jaro 2015. Ĉi tiu jaro estas decidiga por ASOAN, ĉar la regiono klopodas atingi plenan integriĝon kiel unueca...

Filmeto: Kiel palmoleaj plantejoj kaŭzas naturmedian detruon en Indonezio

 La teamo de Coconuts TV iris al la suda Sumatro en Indonezio por dokumenti [angle] la influon de la bruligo de torfejoj kaj arbaroj por doni spacon al palmoleaj plantejoj....

Japanio: Lumon al vespera ĉielo per eluzita manĝoleo

Iluminado bele kolorigas vesperĉielon aŭtune kaj vintre, sed aŭdiĝas ankaŭ kritikoj pri ĝia elektromalŝparado. Iu evento en Tokio recikligas eluzitan manĝoleon por lumigi iluminaĵojn.

Kamboĝo: Laboristoj de vestfabrikoj postulas de mondskalaj vestfirmaoj altigi minimuman salajron

Laboristoj de kamboĝaj vestfabrikoj, kiuj okazigis tutlandan strikon lastjare, ĉi-foje postulas de mondskalaj vestfirmaoj monatan minimuman salajron de 177 usonaj dolaroj.

Honkonganoj vidas maldemokratian sistemon. Pekinaj oficialuloj vidas demokration ĉinstilan

Ĉinio eble uzos Honkongon kiel eksperimentejon por demokratiaj reformoj, kiuj kongruas kun ĝia unupartia ŝtato, same kiel ĝi eksperimentis pri libermerkataj reformoj en la 1980aj jaroj.

Japanio: Fulmobando, moda maniero por peti geedziĝon

Pli ol miliono da homoj jam spektis la filmeton pri ĉi tiu surpriza geedziĝpeto per fulmobando, kiu okazis en Osako, Japanio.

Pekino esperas, ke homoj de Honkongo estu senkritikaj voĉdonantoj

David Webbs, komentisto pri financaj novaĵoj konkludis [angle], ke la decido de Pekino [angle] pri la nomumo de kandidatoj por Ĉefdirektoro en 2017 celas ŝanĝi homojn de Honkongo en senkritikajn voĉdonantojn.