Artikoloj pri Orienta Azio je Novembro, 2013
Ĉinio: Protesto de Ai Weiwei per floroj
La ĉina registaro limigis al artisto-aktivisto Ai Weiwei [Aj Ŭejŭej] (ĉine: 艾未未 )vojaĝon al eksterlando ekde 2011, kiam li estis akuzita pri evitado de imposto. Por esprimi sian malkontenton, li decidis meti florojn al sia biciklo ekster sia laborejo. @dgatterdam repepis la bildon de @aiww kun mallonga noto. Every day @aiww will...
Japanio: Protestantoj, ĵurnalistoj laŭte kontraŭas leĝproponon pri ŝtataj sekretoj
La polemika leĝpropono celas trudi pli severajn punojn por tralaso de ŝtataj sekretoj de Japanio, kritikistoj timas, ke ĝi povos limigi liberecon de raportado kaj la rajto je informiĝo.
Malajzio: Kampanjo “Haltigu Lynas!” aktivas en Aŭstralio
Agado por haltigi minadon de Lynas en Malajzio jam komenciĝis antaŭ kelkaj jaroj. Bedaŭrinde la registaro de Malajzio ŝajnas ne konsideri serioze sanproblemojn de la loĝantaro en Kuantano, kie fabriko de Lynas estas konstruata por produkti maloftan teron (aŭ raran teron). Kvankam multaj loĝantoj manifestaciis plurfoje kaj eĉ marŝis 300...
Ĉina urbo invitas retuzantojn korekti fuŝajn anglajn ŝildojn
Por allogi pli da eksterlandaj loĝantoj, la urbo Shenzhen planas aboli ŝildojn fuŝe tradukitajn en la anglan per nova retkampanjo.
Kontroli tendencon de komunikiloj en Malajzio
Tessa Houghton kundividas la trovaĵojn de studo, kiu kontrolis tendencon de amaskomunikiloj [angle] en Malajzio dum la 13-a Ĝenerala Elekto (GE13) antaŭ kelkaj monatoj: Malajziaj civitanoj, kiuj fidis anglalingvajn kaj malajalingvajn ĵurnalojn kaj/aŭ televidon kiel informofontojn dum la GE13-kampanjo, ne estis provizitaj per justaj kaj precizaj informoj por konstrui informitajn voĉdonajn...
Insulti mortintan reĝon estas krimo en Tajlando
David Streckfuss citas [angle] decidon de la Tajlanda Supera Tribunalo pri kazo de Lése Majesté (leĝa malpermeso insulti reĝon), kiu defendis la verdikton kontraŭ civitano, kiu laŭdire kalumniis mortintan reĝon: Although the [defamatory] action was against a past king who had already passed on, it is still a violation….The defamation of a past...
Filmeto malkaŝas luksan vivostilon de monaĥoj en Tajlando
Tiu ĉi furore disvastiĝanta filmeto montras, ke tajlandaj monaĥoj, laŭraporte el la distrikto Kanthararom en la provinco Si Sa Ket [Nordorienta Tajlando], vojaĝas en privata aviadilo kaj portas luksajn sakojn kaj sunokulvitrojn de famaj markoj. http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=sANFgwoJeic TRADUKA NOTO: Ĉi-suba filmeto montras diskuton pri tiu ago de la monaĥoj. Reviziita de...
La prospera ekonomio de Indonezio devas alfronti la plialtiĝon de manĝokostoj
John McCarthy kaj Zahari Zen urĝas la indonezian registaron apliki 'transformajn politikojn' por haltigi la kreskon de malsato kaj la plimultekostiĝon de altkvalitaj manĝaĵoj.
Muziko: Mirindaj manoj de Mori Mitsuhiro el Japanujo
Fingroj de pianisto valoras laŭdire milionojn da dolaroj. Kiom valoras manoj de manfluta [angle] muzikisto? Tio estas malfacila demando, ĉu ne? Ĉie haveblas talentulo, kiu atendas por esti malkovrita de la gepatroj kaj la socio. Mitsuhiro Mori [micuhiro mori] [angle] estas fama manfluta muzkisto el Japanio. Li jam ludis muzikojn per la...
De kantisto al reĝisoro: rokkantisto Cui Jian ŝanĝis sian rolon
Post kelkaj jaroj da silento, Cui Jian (崔健), la fama rokkantisto el Ĉinujo, reaperas ne kiel kantisto sed kiel filmreĝisoro.
Birmo: SIM-kartoj nun vendotaj malmultekoste
Bonega novaĵo por uzantoj de poŝtelefonoj en Birmo. Aŭtoritatoj de malsamaj regionoj kaj subŝtatoj komencos vendi [birme] poŝtelefonajn SIM-kartojn por la reto de CDMA kaj WCDMA nur por 1500 kjatoj aŭ ĉirkaŭ 2 usonaj dolaroj. Nur antaŭ kvin jaroj SIM-karto en Birmo povis kosti pli ol $2000. Reviziita de...
Al laosaj patrinoj: Gluteneca rizo estas malbona por beboj
@LaotianMama memorigas [angle] al laosaj patrinoj, ke ili ne donu glutenecan rizon, laosan tradician manĝaĵon, al malsataj beboj: Gluteneca rizo por infanoj, en Laoso, estas egalvalora al riza cerealaĵo en la okcidenta kulturo. La ideo estas sama kiel la enkonduko de malmolaj manĝaĵoj pleniganta iliajn malgrandajn ventrojn. Bone, kompreneble, enkonduko de...
La postvivintoj de la tajfuno en la Filipinoj demandas: kie estas nia registaro?
Helpo venas el la tuta mondo, sed survivantoj de tifonoj plendas, ke ili ne ricevis helpon de la registaro.
Ĉu eksterlandaj ĵurnalistoj lernu la indonezian lingvon?
DC Guy observas [angle], ke plimulto de la eksterlandaj ĵurnalistoj en Indonezio havas malmultajn sciojn pri la loka situacio: Ili ne povas kompreni la televidon. Ili ne povas kompreni la radion. Ili ne povas legi lokajn blogojn, retpaĝojn aŭ ĵurnalojn. Ili havas nur la anglalingvajn fontojn. Pro tio la okcidentaj komunikiloj...
La Filipinoj: Helpu la viktimojn de la tajfuno Haiyan (Yolanda)
Land is Life (Tero estas Vivo) [angle], indiĝena reto de organizoj, alvokas donaci por helpi al la indiĝenoj en la Filipinoj damaĝitaj de la tajfuno Haiyan [haijen] (filipina nomo: Yolanda), kiu atakis plurajn regionojn de la lando. La informo ĉe Rally.org [angle] diras, ke pli 11 000 familioj bezonas helpon por rekonstrui...
Amasaj kontraŭnukleaj protestoj okazis en Tokio
La 13-an de oktobro 2013, miloj da homoj marŝis tra la stratoj de Tokio por protesti kontraŭ nuklea energio. En kunveno nomata Adiaŭ Atomcentraloj [japane], japana popolo postulis la fermon de la atomcentraloj kaj la uzon de pli mediamikaj energifontoj. OOE Kenzaburoo, Nobel-premiito pri Literaturo en 1994, parolis [japane] antaŭ...
Karikaturoj komparas honkongan kaj tajvanan sociojn
Kevin Tang de Hong Wrong tradukis serion da karikaturoj prezentantaj la diferencojn inter Honkongo kaj Tajvano, desegnitaj de JIEJIEHK, tajvana artisto loĝanta en Honkongo. Sube estas unu el la komparoj, kiu vive montras la diferencon inter la restoraciaj servoj en Honkongo kaj Tajvano. Reviziita de Vastalto
Honkongo: Geja Fiero 2013
Jen estas filmeto alŝutita de Ares NG ĉe Jutubo, montranta la kuraĝigan kaj feliĉan renkontiĝon de Honkonga Geja Fiero 2013, kiu okazis en Honkongo en la semajnfino, la 9-an de novembro 2013. TRADUKA NOTO: Honkonga Geja Fiero ricevis fortan subtenon de la popolo kaj la komercistoj [angle], kaj prezentas,...
Vjetnamio: Blogisto parolas kontraŭ subpremo de registaro
Nguyen Bac Truyen atestis [angle] en evento por homaj rajtoj en Ĝenevo la subpremon spertitan de blogistoj kaj aktivistoj en Vjetnamio: Subpremo de la registaro eniris en novan, pli perfortan fazon fine de julio, kiam la vjetnama prezidanto Truong Tan Sang revenis de vizito al prezidanto Obama en Usono. Blogistoj...
Malajzio: Konflikto daŭras ĉe akvorezervujo de Baram
“Ok indiĝenoj el penan-tribo estis arestitaj de polico [angle], sed la polico ne volis prezenti detalojn pri la aresto.” Abin, oficisto de la ne-registara organizo (NRO) Reto por Savi Saravakajn Riverojn (Save Sarawak's Rivers Network) diris al la franca novaĵagentejo AFP. La konflikto ĉe la akvorezervujo de Baram jam daŭras...
Ĉina stilo pri seksa edukado
Liz Carter el Tea Leaf Nation (Tefolia Nacio) prezentas al la legantoj populan filmeton, kiu instruas gepatrojn kiel klarigi sekson al infanoj. Plejmulto de la gepatroj en Ĉinio diros al siaj infanoj, ke ili estas prenitaj de rubujo, dum la filmeto proponas kelkajn konsilojn por klarigi sekson sen efektive paroli...
Japanio: Ĵurnalistoj timas leĝprojekton pri protektado de sekretaj informoj
La kabineto de la japana ĉefministro ABE Shinzo aprobis leĝproponon [japane] la 25-an de oktobro 2013, por doni pli severajn punojn al ŝtatfunkciuloj, leĝdonantoj kaj aliaj, kiuj rivelis naciajn sekretojn kaj malutilis al nacia sekureco. La tiel nomata sekreto-protekta leĝo, nove eldonota, estis nepopulara inter la japana gazetaro, defendantoj de...
Sud-Koreio: Retumantoj donacas al vilaĝanoj batalantaj kontraŭ elektraj linioj
Konfliktoj daŭre intensiĝas en malgranda vilaĝo Miryang [mirjang] en Sud-Koreio. Pliaĝaj vilaĝanoj rezistas kontraŭ la decido de la registaro, kiu trudas konstruon de alttensiaj elektropovaj linioj tra ilia tero. Ili diras, ke ili batalos ĝismorte por siaj tero kaj vivorajtoj. Mediprotekta grupo komencis kampajnon ĉe la retejo Daum Agora [koree] por...