Fokusaj artikoloj pri Brazilo
Artikoloj pri Brazilo
Kial Huawei estis preskaŭ ekskludita de la 5G-konkuro en Brazilo?
Malgraŭ du jardekojn longa historio en Brazilo, la ŝancoj de la ĉina teknika giganto gajni kontraktojn pri evoluigo de 5G estis oponitaj de la registaro de Bolsonaro.
En la periferioj de San-Paŭlo, enmigrantaj infanoj restas sen aliro al lernejo dum la pandemio
En San-Paŭlo, 6 000 studentoj de la publika reto estas eksterlandanoj. Krom la malfacilaĵoj rilataj al lingva adaptiĝo, la pandemio trudis novajn malfacilaĵojn, kiel la mankon de aliro al Interreto kaj la mankon de akompanado de instruistoj.
Venezuelaj migrantoj suferas minacon de elpelo el Brazilo
Meze de pandemio, brazilaj militistoj anoncas elpelon de komunumo de venezuelaj migrantoj ĝis fine de oktobro; la limdato estis ŝovita al decembro.
Altamira: la Amazonia urbo, suferanta pro arbaraj incendioj, prizona perforto kaj kontraŭindiĝenaj minacoj
La ĉampiona urbo de Brazilo en senarbarigo estas ankaŭ unu el ĝiaj plej perfortaj
La historio pri kiel latinamerikaj intelektuloj trovis konsolon en la komunisma Prago
Dum la Malvarma milito, Latinameriko havis aŭtoritatajn kontraŭkomunismajn registarojn subtenatajn de Usono. Alfrontante reprezaliojn hejme, verkistoj trovis rifuĝejon en la komunisma Prago, kio estas malmulte konata en la hodiaŭa Ĉeĥio.
“La Buŝo de la Strato”: la brazila ĵurnalo komplete produktita de strataj homoj
Kreita en Porto-Alegro antaŭ preskaŭ 20 jaroj, Boca de Rua estas la sola ĵurnalo inter tiuj membrantaj en la Internacia Reto de Strataj Ĵurnaloj komplete kreita de homoj kiuj loĝas surstrate.
En Brazilo, fotistoj transformas sian domon en senlumejon kaj registras la vivon en hejmizoliteco
Nomata "Obs-cu-ra", la projekto disvolvita de Bruno Alencastro invitis fotistojn dokumenti sian kvarantenon per rudimenta fotografia tekniko.
Brazila tribunalo decidas gardi en Rio-de-Ĵaneiro enketon pri la morto de Marielle Franco
Federaciigi la operacion signifus elpreni la respondecon pri la enketo de la murdo el la ŝtata sfero, fokusita je Rio-de-Ĵanejro, kun la laboro de la Civila Polico kaj de la Federacia Publika Ministerio, kaj enigi ĝin en la federacian kampon.
Eĉ kun novaj leĝoj, Brazilo penas protekti virinojn antaŭ pligrandigo de femicidoj
Neniam ekzistis tiom da leĝoj pri perforto kontraŭ virinoj, en Brazilo. Tamen ĝi estas la kvina laŭ kvanto de femicidoj.
“Protekti arbarojn estas gravega por kuraci pandemiojn”, laŭ indiĝenaj gvidantoj
"Se la arbaroj estas hakitaj, kie ni ricevos kuracilon?"
Kiel Edir Macedo kreis imperion kun la Universala Eklezio, banko kaj politika partio
Ĵurnalisto Gilberto Nascimento pasigis kvar jarojn esplorante dokumentojn kaj arĥivojn pri la fondinto de la Universala Eklezio de la Reĝo de Dio, unu el la plej grandaj novpentekostaj eklezioj en la mondo.
Amdeklaro al la portugala lingvo, en ĉiuj ĝiaj variantoj
La 21an de februaro, Global Voices en la portugala festis la Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo kun omaĝo al la 'lusofonio' en ĝia tuta lingva kaj kultura diverseco. Legu la interkonsiliĝojn de la blogoj pri la unua romano dediĉita al la portugala lingvo, Milagrário Pessoal - la plej freŝa verko de la angola aŭtoro José Eduardo Agualusa.
Defende al matea emoĝio kaj kial ĝi gravas por Sudameriko
Ĉi tiu sudamerika trinkaĵo amata de milionoj da homoj estas survoje preskaŭ eniri emoĝian vortaron.
Dijaawa Wotunnöi: Mallonga animaciaĵo kiu helpas revivigi la jekuanan lingvon
Membroj de la jekuana indiĝena popolo el Venezuelo kaj Brazilo partoprenis kiel tradukistoj kaj esploristoj en filmprojekto tute en la jekuana lingvo.
Unua reta radiostacio indiĝena en Brazilo uzas ciferecajn komunikilojn por antaŭenigi gepatrajn lingvojn kaj komunumojn
Rádio Yandê uzas teknologion por disrompi la stereotipojn kaj miskomprenojn pri brazilaj indiĝenaj komunumoj.
La portugala: ĉu tutmonda lingvo?
Komunuma paĝo en Fejsbuko, Língua Portuguesa: Uma Língua Global?, sin provizas per diversaj rimedoj por disvasti la debaton pri la ekspansio de la portugala lingvo kaj ĝiaj konsekvencoj.
Kial subteni Ebur-Bordon en la Futbala Mondopokalo
En la retejo LaMula.pe [retejo pri novaĵoj en Peruo] Juan Carlos Urtecho klarigas [hispane], kial li subtenas Ebur-Bordon en ĝia Mondopokala futbalmatĉo kontraŭ Kolombio okazonta ĵaŭde la 19-an de junio [originala artikolo aperis la 19-an de junio, 2014]: Desde que les ganaron a Japón en su debut, los marfileños se...
La brazilibananoj – aŭ brazilanoj en Libano
La reveno de libanaj elmigrintoj kaj iliaj brazilaj familioj al Libano rezultis en la estiĝo de grava komunumo de "brazilibananoj". Tiu komunumo en Libano faras klopodojn por vivteni ligojn kun Brazilo tra la portugala lingvo, kiu en kelkaj vilaĝoj havas pli da parolantoj ol la araba.
Iniciato por konservi instruadon de la portugala en francaj universitatoj
La portugala lingvo estas la sesa plej vaste parolata lingvo en la mondo, kaj estas ĉirkaŭ du milionoj da parolantoj de la portugala en Francio. Geneviève Fioraso, la Ministro de Supera Edukado kaj Esplorado, diris ke havante tiun ĉi raran studfakon kiel la Portugala en tuto da Francaj universitatoj ne povas esti utila.
Morgaŭ eble estos vi: genro, rasismo kaj humurlimoj en Brazilo
La programoj de humuro en Brazilo donas pli kaj pli da spacon al ofenda enhavo, kies celo estas socie diskriminacio grupojn kiel nigruloj, virinoj kaj GLAToj. Mariana Parra kondukas nin tra la debato.