Artikoloj pri Mezoriento kaj Nordafriko
La sokrota lingvo provante pluvivi en foresto de teknologio
La sokotra lingvo longe eltenis la tajdojn de izoliteco meze de la ŝanĝiĝantaj reĝimoj de Jemeno. Marĝenigo malklarigis ĝian kulturan identecon kaj malhelpis lingvan progreson. Hodiaŭ, la sokrota lingvo luktas kun tuja teknologia malfermiteco.
Undertones: Vortaro por kompreni la militon en Gazao
Kompreni la efikon de la lingvo gravas por akiri nuancitajn vidpunktojn kaj agnoski la nunan lukton por justeco meze de la kompleksaj realaĵoj kiuj ekzistas surloke.
En Turkio, murdo de senhejma kato estigas tempeston
En la tago de la prezentiĝo en tribunalo, multaj aktivuloj pri bestaj rajtoj kaj amantoj de bestoj (kelkaj el kiuj kunportis siajn hejmbestojn pro solidareco) iris al la kortuma konstruaĵo.
La tamaziĥta de Maroko serĉas civitan ĉeeston per lingvaj rajtoj
Respekti la lingvajn rajtojn de la berberoj (amazigoj) antaŭenigas socian integriĝon kaj permesas al parolantoj libere esprimi sian kulturon kaj identecon, rezultigante pli grandan socian implikiĝon.
La jida: lingvo festinda ankaŭ pro siaj ridigaj malbenoj
Global Voices interparolis kun Matthew Katzman, aŭtoro de "Oy Vey! Yiddish Slang 101", satira vortaro kiu interplektas personajn familiajn rakontojn kun jidaj esprimoj, por kompreni la evoluon de la lingvo.
Kiel kurdlingvaj dividoj malhelpas aliron al informoj
La daŭrantaj disputoj pri kurdaj lingvoj kaj la manko de lingva normigo malfaciligas interŝanĝi la informojn kaj aliri retajn informojn, limigante aktivan partoprenon en la cifereca mondo.
Palestinanoj batalas por siaj domoj en Orienta Jerusalemo
Israelaj setlantaj organizaĵoj, subtenataj de la ŝtato, uzas diskriminaciajn leĝojn por sub falsaj pretekstoj kapti palestinajn domojn kaj fari pseŭdoleĝan proceson por perforte elpeli familiojn el iliaj domoj.
Montaraj judoj: rigardo al la vivo de unu el la minoritatoj en Azerbajĝano
Ekspozicio en Berlino ebligas konatiĝi kun la vivo de montaraj judoj en Azerbajĝano, grupo devenanta el Persio, kiu setlis en Kaŭkazio kaj konservis sian identecon ĝis niaj tagoj.
Shimaa Samy diskutas la defiojn de ĵurnalista laboro en Egiptio hodiaŭ: intervjuo
Egiptaj leĝoj limigas esprimliberecon, kun akuzoj de blasfemo, instigo, disvastigo de falsaj novaĵoj, malstabiligo de la lando. Eĉ "protekti familiajn valorojn" estas ofte uzata kiel preteksto por subpremi ĵurnalistojn.
La malfacilaĵoj de kurdaj ĵurnalistoj en ilia lukto por esprimlibereco
Al kurdaj ĵurnalistoj mankas agnoskita naciŝtatokaj politika rekono. Ili alfrontas la kontraŭstaron de siaj gastigantaj landoj, kiuj provas forviŝi ilian identecon kaj subpremi ilian esprimliberecon.
Kiel tiu ĉi tunizia insulo kunigis islamanojn kaj judojn
"Ĝerbao restas fandejo de civilizoj kaj lando de paco kaj toleremo por ĉiuj, de kie venas mesaĝo pri amo kaj paco".
La hiĝabo ĉe televido en Alĝerio: Fino de ĉio franca
La paŝo estas aprezata de multaj alĝerianoj kiel pli bone spegulanta nacian islaman identecon. Ekspertoj ankaŭ diras ke la decido esperigos junajn kapkovritajn studentojn en alĝeriaj amaskomunikiloj serĉi sian lokon sur la ekrano.
Kion signifas por Ukrainio la historio de urba militado de Rusio en Alepo kaj Grozno?
Uzante rifuĝintojn kiel celojn kaj uzante kontraŭleĝajn pafaĵojn, la invado de Rusio en Ukrainio daŭre pliseverigos unu el la plej grandaj humanitaraj krizoj en Eŭropo ekde la Dua Mondmilito.
Milito en Ukrainio montras la rasismon de amaskomunikiloj kaj politikistoj kontraŭ arabaj militviktimoj
Estas komentoj pri haŭtkoloro, vestaĵo, socia klaso kaj vivstilo en la amaskomunikiloj kaj politikaj paroladoj, kiuj klarigas kial la milito en Ukrainio estas terura male al tiuj en landoj kiel Sirio, Irako, ktp.
Ĉu ni vivas en memkreita novaĵveziko?
Ni povas sekvi la novaĵojn en multaj lingvoj kaj fari konkludojn, elekti kion disvastigi kaj kion konsideri kiel misinformadon.
#saluton Türkiye – lastatempa provo de Turkio alinomi sin mem
La nomŝanĝa kampanjo sekvas prezidentan ordonon subskribitan la 4-an de decembro 2021 kaj postulantan uzadon de "Türkiye" en ĉiuj korespondaĵoj kun aliaj ŝtatoj, internaciaj institucioj kaj organizaĵoj.
Ŝanĝo de registaro en Ĉilio: la reveno de la (fragila) espero
"La espero kiun Boric vekis en siaj balotantoj baldaŭ devos alfronti la kompleksan realon."
Siriaj postvivantoj de torturo festas kondamnon faritan de la Germana Kortumo kontraŭ oficiro
Raslan estis kondamnita pro mortigi pli ol 30 homojn kaj turmentigi milojn inter 2011 kaj 2012, kiam li estis estro de enketado en terura malliberejo.
Streĉitecoj pliiĝas inter Azerbajĝano kaj Irano pro landlima problemo kaj Armenio
Dum semajnoj, Irano kaj Azerbajĝano interŝanĝis akuzojn kaj komencis militekzercojn, kio povas esti plej bone priskribata kiel batoj en la brusto.
Fari turkan muzikon en Hungario: Ĉu tio povas esti momento de “Nasip Kısmet”?
Kiel bonŝance estas povi ludi turkajn popolkantojn en Hungario, malgraŭ la kontraŭenmigrinta, kristanvalora tagordo de la ĉefministro Victor Orbán.
Rilatoj inter Turkio kaj Rusio: “Estas komplike”
La 29-an de septembro la du ŝtatestroj kunvenis en la rusia urbo Soĉio por diskuti pri ekonomiaj kaj strategiaj interkonsentoj kaj pri sia ĉeesto en konfliktozonoj.
Renkontiĝo kun Boji, la hundo uzanta publikan transporton en Istanbulo
Renkontiĝo kun Boji, la hundo uzanta publikan transporton en Istanbulo.
Istanbula Kanalo, la Meza Koridoro de Turkio kaj la iniciato Zono kaj Vojo
La Meza Koridoro, formale konata kiel la iniciato Transkaspia Oriento-Okcidenta Meza Koridoro, reflektas la revon de Turkio starigi ligojn kun Ĉinio tra Kaŭkazo kaj Centra Azio.
Turkio kaj Ĉinio en la orienta Mediteraneo: ĉu partneroj aŭ konkurantoj?
Ĉinio kaj Turkio daŭre kunlaboras pri siaj vizioj por transkontinenta integriĝo, kvankam se la politikaj kaj militaj ambicioj de Ankaro kreskos en la regiono, Pekino povus rekonsideri la rolon de Turkio kiel fidinda partnero en BRI.
Agresa okupado de palestinaj hejmoj fare de israelaj kolonianoj en Jerusalemo estas nur parto de jardekoj da suferoj
Streĉiteco kreskas post semajnoj en la okupataj palestinaj teritorioj, flamigita de la israela atako kontraŭ la sankta loko kiu estas la moskeo Al Aksa, la elpelado de palestinanoj de iliaj hejmoj en Jerusalemo kaj limigoj de movlibereco.