Fokusaj artikoloj pri Azio
Artikoloj pri Azio
Vojaĝante tra Japanio per buso… en Jutubo
Unu Jutuba uzanto vojaĝis de unu landfino de Japanio al la alia per loka buso, alŝutante filmeton de la tuta vojaĝo.
Juna kuiristo en Bakuo transformis sian apartamenton en restoracion
La spaco ne estas nur restoracio sed estas ankaŭ studio. Foto kaj videoregistradoj estas faritaj ĉi tie, kaj enhavo estas kreita por diversaj kuirartaj platformoj.
Ciferecigante lingvon kun du skriboj: Satdeep Gill pri la kreskanta ĉeesto de la panĝaba en Interreto
Satdeep Gill estas entuziasmulo pri liberaj scioj el Patiala, Panĝabo. Rising Voices intervjuis Gill por ekscii pri lia kontribuo al la antaŭenigo de la panĝaba lingvo en Interreto.
“La Balkanoj estas la eŭropa Latinameriko en multaj belaj aspektoj”, diras albana verkisto Elvi Sidheri
Ne estas multaj kulturaj perantoj inter Balkanoj kaj la hispana. Elvi Sidheri estas unu [el ili]. Li vojaĝis tra landoj kaj literaturoj kaj tradukas de la hispana, portugala kaj itala al la albana. Ni parolis pri la ligoj inter Balkanoj, Albanio, Hispanio kaj Latinameriko.
‘Via’dle: Wordle nun alireblas en multaj lingvoj de la mondo
Wordle estas amuza vojo por ekzerci vian cerbon, sed la malfermita kodo malantaŭ la senpaga ludo ebligis adapti la verkon en diversaj lingvoj, inkluzive indiĝenajn.
Tajvano: la plej feliĉa nacio en Orienta Azio, laŭ la Tutmonda Feliĉo-Raporto 2022
"...la leciono de la Tutmonda Feliĉo-Raporto dum jaroj estas ke sociala subteno, senavareco de unu al alia kaj honesteco de registaro estas precipre gravaj por la bonfarto".
La batalo pri ĉifromonaj revoj en Mjanmao
La ĉifromona revolucio en Mjanmao staras ĉe la komenco de obstina lukto inter reprezalioj kaj rezistado kaj tio ludos gravan rolon en la politika revolucio en Mjanmao.
Malkodante ĉinan Interretan leksikonon: Kiel jado iĝas reprezentanto de la ĉina prezidento Xi Jinping
Eksterlandaj ĉinaj disidentoj sukcese reinterpretis la terminon "Fei Cui" (jado) kun signifo "neante Xi" kaj "Xi mortas".
Antologio Amanat: verkistinoj el Kazaĥio publikigitaj en la angla
Virinaj verkistoj el Kazaĥio malfacile legeblas en la angla, sed nova tradukita antologio, nomata Amanat, mafermas pordon por angloparolantoj al ofte nekonata literaturo.
14-jaraĝa knabo de Aŭstralio gvidas novigan platformon de retaj novaĵoj
"Kara, mi ĵus spektas viajn elsendojn nun kaj ili estas terure mirindaj! Kiam mi estis infano mi provis fari kion vi faris, sed mi tute ne atingis profesiecon kiel la via."
La ĉina granda tradukmovado: ĉu malkaŝi propagandon de kontinenta Ĉinio aŭ disvastigi malamon?
Iuj zorgas pri tio, ke tradukado de malamparolado en ĉinaj sociaj retejoj nutros kontraŭ-ĉinan senton inter okcidentaj socioj, sed aliaj opinias, ke ĝi povas kontraŭstari ĉinan propagandon.
Milito en Ukrainio montras la rasismon de amaskomunikiloj kaj politikistoj kontraŭ arabaj militviktimoj
Estas komentoj pri haŭtkoloro, vestaĵo, socia klaso kaj vivstilo en la amaskomunikiloj kaj politikaj paroladoj, kiuj klarigas kial la milito en Ukrainio estas terura male al tiuj en landoj kiel Sirio, Irako, ktp.
En Mongolio, konscio pri poluado estu akcelata por malhelpi plian ekologian damaĝon
Dum Mongolio estas vasta kaj gastigas malmultajn homojn, poluado estas reala. Unu el la ĉefaj problemoj estas la manko de ekologia konscio ĉe multaj mongoloj.
Kial ujguroj envias ukrainojn
Ujguroj ŝatus diri al ukrainoj: "Ne rezignu la batalon, alie vi ĉiuj alfrontos morton, kiel ni."
Kiel tajvanaj uzantoj de sociaj amaskomunikiloj respondis al la invado de Ukrainio fare de Rusio
En Tajvano, la milito de Rusio kontraŭ Ukrainio fariĝis nova faŭltolinio, dividante tiujn, kiuj postulas pli da distanco de Ĉinio, kaj tiujn, kiuj postulas pli proksimajn rilatojn kun Pekino.
Brulaĵprotestoj iĝas politikaj postuloj tra Kazaĥio
Regiona konflikto kaŭzita de altiĝantaj brulaĵprezoj turnis en amasproteston tra Kazaĥio, kie homoj postulas pli da libereco, dum la Registaro sendis elitajn trupunuojn.
Kartvelia ĉefministro donacis per luaĉeta kontrakto parton de ŝtata arbaro al sia edzino
Kartvelia ĉefministro Irakli Gharisbashvili estis kritikita post kiam la registaro luvendis por lia edzino preskaŭ 6 000 kvadratajn metrojn da ŝtate posedata arbaro en la turisma urbo Bakuriani.
Ĉu la protestoj en Kazaĥio estis prognozeblaj?
Esploristoj trovis la profundajn kaŭzojn de popola malkontento en Kazaĥio jam fine de 2019. Similaj postuloj estis la kerno de la protestoj kiuj ŝokis la landon en januaro.
Siriaj postvivantoj de torturo festas kondamnon faritan de la Germana Kortumo kontraŭ oficiro
Raslan estis kondamnita pro mortigi pli ol 30 homojn kaj turmentigi milojn inter 2011 kaj 2012, kiam li estis estro de enketado en terura malliberejo.
La usona registaro konfirmas diplomatian bojkoton de Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022
La Usona Registaro anoncis diplomatian bojkoton de la Vintraj Olimpikoj en Pekino en 2022, pro sia zorgado pri "misuzoj kaj abomenaj avertoj pri homaj rajtoj en Ŝjinĝjiango". Pliaj landoj verŝajne sekvos.
Kartveloj kiuj aspektas malsamaj: “Amikoj petas al mi vesti min tiele ke oni ne batos min”
Cici Ĉĥeidze, konata kiel Indigo, Sandro "Manson" kaj Eka Mdzeluri kundividas siajn spertojn pri vivo kaj laboro en socio kie iliaj nekonformismaj aspektoj provokas kritikon kaj juĝon.
Agroekologio, la nepala respondo al klimata ŝanĝiĝo
Administri teron, sub la aŭspicioj de agroekologio, implicas revigligi alian specon de rilato kun la grundo. Ĝi komenciĝas per komprenado de la principoj de ekologio kaj kiel la naturo funkcias.
Azerbajĝana aktivulo diskonigas gravan krimon faritan kontraŭ ŝi kaj kies kulpulo daŭre restas senpuna
Malgraŭ medicinaj registroj indikantaj pruvon de la krimo, la kulpulo restas libera, laŭ persona rakonto afiŝita de aktivulino Sanay Yaghmur en Fejsbuko.
Streĉitecoj pliiĝas inter Azerbajĝano kaj Irano pro landlima problemo kaj Armenio
Dum semajnoj, Irano kaj Azerbajĝano interŝanĝis akuzojn kaj komencis militekzercojn, kio povas esti plej bone priskribata kiel batoj en la brusto.
Demokratiigo en Sud-Koreio kaj la heredaĵo de la ribelo en Kŭangĵuo
"Junulara partopreno kaj engaĝiĝo en politiko estas promesplena... Mi vidas ke la sudkorea politika sistemo estas laŭgrade evoluanta kaj la ĝenerala publiko akceptas instituciigitajn demokratiajn praktikojn."