Artikoloj pri Azio
Indonezio alfrontas kritikojn pro manko de financa subteno meze de kvarantenoj
Multaj civitanoj kritikas la registaron pro ĝia ŝajne neadekvata respondo al la pandemio kaj la manko de sociekonomika subteno meze de la striktaj limigoj pro KOVIM-19.
La malfacila situacio de la afganaj virinoj en la nova talibana reĝimo
Kun Talibano en kontrolo de Kabulo, virinoj en Afganio alfrontas malgajan perspektivon de revenado al socio kiu neas al ili iliajn rajtojn.
De Meksiko al Aŭstralio, indiĝenaj junuloj reinventas Interreton por siaj lingvoj
Interreto ludas rolon en la trudado de hegemonia lingvo, sed junuloj uzas ĝin por krei spacon por siaj lingvoj.
Tutmonda enketo malkaŝas, ke Projekto Pegazo estis identigita en Azerbajĝano kaj aliloke
Oni identigis ĉirkaŭ mil telefonnumerojn apartenantajn al uzantoj en Azerbajĝano, inkluzive de eminentaj ĵurnalistoj, redaktistoj, defendantoj de homaj rajtoj, advokatoj kaj politikaj aktivuloj, samkiel iliaj amikoj kaj familianoj.
Kartvela ŝtata sekureca servo akuzita pri amasa gvatado de publikaj personoj
La Kartvela Ŝtata Sekureca Servo spionis ĵurnalistojn, politikistojn de la opozicio kaj de la reganta partio, aktivulojn, pastrojn, komercistojn kaj aliajn publikajn personojn, laŭ la likigitaj dokumentoj.
Ĉina Mega-projekto pri Zono kaj Vojo en Mediteraneo: Ĉu la grekaj ekspedaj magnatoj estis tiuj kiuj konkludis la interkonsenton?
En ĉino-grekaj rilatoj, la reganta rakonto estas ke Ĉinio ekgvidas kun investoj en Grekio. Tamen, pli kompleksa klarigo de eventoj ofte estas preteratentata.
Kritikoj en Kartvelio pri libro por povigi virinojn verkita de viroj
"Quiérete", libro kiu prezentas la rakontojn de 13 virinoj stigmatizitaj pro sia fizika aspekto, povus havi la plej bonajn intencojn.
La diplomatia lukto pri la nomo de Tajvano dum la Olimpiko
La tajvana teamo povas uzi dum la Olimpikaj Ludoj nur la flagon kun la prunusa floro, ĉar la Internacia Olimpika Komitato rifuzis la peton de Tajvano pri uzado de ĝia nacia flago.
Malajzia artisto pentras “Patrinon GAIA” por mediprotektado kaj virinaj rajtoj
"En la serio Patrino GAIA, mamnutrado simbolas kiel patrino tero nutras kaj subtenas nin."
Inspiri novajn generaciojn de parolantoj de la balia lingvo per superherooj kaj vikioj
"Neegala alireblo al ciferecigo estas nia plej granda problemo. Uzantoj de interreto daŭre multiĝas, sed reale ne ĉiuj areoj en Balio havas adekvatan interretan aliron".
La reveno de birdoj dum la enŝlosigo pro KOVIM-19 estas favora al nepalaj fotistoj pri sovaĝa vivo
Semajnoj de enŝlosigo kreis favoran medion por birdoj pro la malaltigo de poluado kaj malpli da homa enmiksiĝo.
Stratarta protesto en Kazaĥio iĝas rutino
Ekde la demisio de Nazarbajev en 2019 novaj protestaj movadoj en Kazaĥio elektis stratarton kiel sian preferatan taktikon. Ĉi-kaze la celo estas publika konstruaĵo en Almato.
Kio estas Kurultajo: kirgiza politika institucio, bazita sur antikva nomada tradicio
Strebante al pli strikta kontrolo super la politikaj procezoj, la kirgiza elito revenigas la Kurultajon, institucion bazitan sur tradiciaj valoroj.
Kazaĥio celebras sian gvidanton per du pliaj statuoj
La kulto de personeco de Nazarbajev en Kazaĥio daŭras, du jarojn post lia demisio. Por lia naskiĝtago la registaro konstruigis du statuojn, unu en Turkistano kaj unu en la ĉefurbo Nursultano.
Sudaziaj ekzemploj montras la centrecon de naturo en indiĝena arto
Modernaj socioj povas lerni multon de indiĝena arto pri la graveco nutri nian rilaton kun naturo.
Kie estas la voĉoj de ujguroj de Centra Azio kaj Rusio?
Kial malgrandaj komunumoj de ujguroj en okcidentaj landoj estas pli aktivaj en postulado de justeco por siaj sampatrujanoj en Ĉinio ol la grandaj populacioj de la islama minoritato en Centra Azio?
Dizertintoj de la Mjanmaa Mararmeo parolas kontraŭ la milita reĝimo
"Homoj ŝatis la soldatojn kiujn ni vidis kiam ni estis junaj. Tamen, kion ili faras nun estas ĝuste kontraŭe de tio kion mi kredas kaj... kion mi volas."
Nova raporto detalas krudajn rompojn de humanitara juro dum la Dua Milito en Montara Karabaĥo
Nova raporto detalas enorman rompon de internacia humanitara juro fare de armenaj kaj azeraj trupoj dum la Dua Milito en Montara Karabaĥo, inkluzive kontraŭleĝan bombadon, eksterjusticajn murdojn kaj torturojn.
Kiel ĉinofobio estas instrumentigata en Kazaĥio kiel formo de opozicia politiko
En Kazaĥio ĉinofobio estas ofte uzata de organizantoj de protestoj por mobilizi homojn kiel formo de kritiko de registaraj politikoj
Verda spektolisto: filmetoj el Azio pri naturprotektado
La filmetoj rakontas pri la klopodoj de diversaj azio-pacifikaj komunumoj pri defendado de la ĉirkaŭaĵo kaj kultura heredaĵo.
En Kirgizio ekstremnaciisma grupo prosperas uzante la kreskon de kontraŭĉinaj sentimentoj
Ĉinaj entreprenistoj kreas por si hejmon en Kirgizio. Iuj partoj de la kirgiza loĝantaro vidas en tiu tendenco minacon.
Armenio kaj Azerbajĝano interŝanĝis detenitojn kaj gravajn informojn kadre de trarompa diplomatia interkonsento
La interkonsento estis perita de Usono, Eŭropo kaj Kartvelio. Ĝi estis bonvenigita kiel "unua paŝo direkte al renovigita konfido".
Kial Huawei estis preskaŭ ekskludita de la 5G-konkuro en Brazilo?
Malgraŭ du jardekojn longa historio en Brazilo, la ŝancoj de la ĉina teknika giganto gajni kontraktojn pri evoluigo de 5G estis oponitaj de la registaro de Bolsonaro.
Merkel, Macron aŭ Biden? Ne, rilate vakcinojn Latinameriko esperas pri Ĉinio
"Nur Ĉinio helpis al Latinameriko kaj la landoj en la regiono komencis danci sub ĉina muziko ne pro tio ke ili kundividis ĝian ideologion, sed pro sia deziro solvi senprecedencan problemon."
Ciferecaj rimedoj estas la ŝlosilo por savi la “definitive endanĝerigitan” nevaran (nepalbasan) lingvon
Komunumaj klopodoj lastatempe kondukis al lanĉo de reta vortaro enhavanta preskaŭ 30 000 kapvortojn, kio igas ĝin la plej granda aktuala deponejo de lingvaj datumoj pri la nevara lingvo.