Fokusaj artikoloj pri Suda Azio
Artikoloj pri Suda Azio
“La Balkanoj estas la eŭropa Latinameriko en multaj belaj aspektoj”, diras albana verkisto Elvi Sidheri
Ne estas multaj kulturaj perantoj inter Balkanoj kaj la hispana. Elvi Sidheri estas unu [el ili]. Li vojaĝis tra landoj kaj literaturoj kaj tradukas de la hispana, portugala kaj itala al la albana. Ni parolis pri la ligoj inter Balkanoj, Albanio, Hispanio kaj Latinameriko.
‘Via’dle: Wordle nun alireblas en multaj lingvoj de la mondo
Wordle estas amuza vojo por ekzerci vian cerbon, sed la malfermita kodo malantaŭ la senpaga ludo ebligis adapti la verkon en diversaj lingvoj, inkluzive indiĝenajn.
Agroekologio, la nepala respondo al klimata ŝanĝiĝo
Administri teron, sub la aŭspicioj de agroekologio, implicas revigligi alian specon de rilato kun la grundo. Ĝi komenciĝas per komprenado de la principoj de ekologio kaj kiel la naturo funkcias.
Rooppur: Eta Rusio en Bangladeŝo
Kiel parto de la subtena sistemo de la projekto, okazas amasa infrastruktura evoluado en la ĉirkaŭaj areoj, kaj kulturoj iĝas tiom integritaj ke la demografio de la areo aspektas tute malsame.
De ina feticido al futbalo en Nepalo
Srijana Singh Thakuri de la nacia virina futbalteamo de Nepalo: "Mia historio ne estas unika. Temas nur pri tio kio okazas kiam knabinoj kaj virinoj ricevas ŝancon, oportunon kaj investon."
La reveno de birdoj dum la enŝlosigo pro KOVIM-19 estas favora al nepalaj fotistoj pri sovaĝa vivo
Semajnoj de enŝlosigo kreis favoran medion por birdoj pro la malaltigo de poluado kaj malpli da homa enmiksiĝo.
Sudaziaj ekzemploj montras la centrecon de naturo en indiĝena arto
Modernaj socioj povas lerni multon de indiĝena arto pri la graveco nutri nian rilaton kun naturo.
Ciferecaj rimedoj estas la ŝlosilo por savi la “definitive endanĝerigitan” nevaran (nepalbasan) lingvon
Komunumaj klopodoj lastatempe kondukis al lanĉo de reta vortaro enhavanta preskaŭ 30 000 kapvortojn, kio igas ĝin la plej granda aktuala deponejo de lingvaj datumoj pri la nevara lingvo.
La iniciato “Activismo Lenguas” de Rising Voices ricevis la internacian premion de la denaska lingvo
"Ni akceptas ĉi tiun premion nome de la centoj da aktivuloj engaĝitaj favore al indiĝenaj lingvoj kaj de iliaj komunumoj, kiuj kundividis sian vastan scion."
Kontraŭbatali misinformadon ĉe lingvoj kun malmultaj rimedoj
Lastatempa retseminario esploris, kiel senfontaj lingvokomunumoj povas sperti malavantaĝon por kontraŭbatali misinformadon kaj aliri rimedojn por alfabetigo pri komunikilaj rimedoj.
Bangladeŝo klopodas revivigi la produktadon de muslino, legenda teksaĵo
Muslino estas grava parto de la heredaĵo de la nuntempa Bangladeŝo kaj speciale de ĝia ĉefurbo Dako, kiu iam estis la centro de produktado de la delikata teksaĵo.
Nova alteco de monto Everesto estis anoncita tuj post malfermo de Nepalo por turistoj
La plej granda montaro en la mondo kreskis je 86 centimetroj, laŭ esploroj plenumitaj komune de Nepalo kaj Ĉinio.
Kiel la literatura tradicio de Nepalo povas postlasi spuron sur la tutmonda scenejo?
Direktoro pri Tutmonda Literaturo en Bibliotekaj Iniciatoj kunhavigas sciojn pri kiel nepala literaturo povas atingi pli vastan legantaron.
La soraa, indiĝena lingvo el Barato, ricevas novan tiparon
Barata tiparo-dezajnistino Sony Salma kreis antaŭnelonge novan tiparon por Sorang Sompeng, malnova kaj malmultuzata alfabeto por la soraa lingvo.
“Nevideblaj manoj”: kiel statas la laboro de milionoj da hejmlaboristinoj dum KOVIM-19
"Ni estas la nevideblaj manoj. Nia laboro ne estas aprezata. Ni ne ekzistas por la familioj kiujn ni servas, nek por la ŝtato."
Fotokonkurso petas la rohinĝan komunumon dokumenti sian vivon dum la pandemio KOVIM-19
Fotokonkurso por rohinĝoj okazas de la 23-a de aprilo ĝis la 23-a de aŭgusto. Ĝi havas du ampleksajn kategoriojn – "La rohinĝa vivo" kaj "La respondo al la kronviruso". Oni povas sendi laboraĵon enrete.
Flosantaj lernejoj alportas edukadon al inunditaj komunumoj en Bangladeŝo
Boatlernejoj provizas bazlernejajn infanojn per edukado dum la musona sezono, kiam ili ne povas aliri tradiciajn lernejojn.
Post la morto de unu el la lastaj parolantoj de la kunsuda, la estingiĝo minacas tiun ĉi nepalan lingvon
Gyani Maiya estis unu el la du lastaj fluaj parolantoj de la kunsunda. Pro ŝia forpaso, tiu ĉi lingvo suferis neripareblan perdon.
Kuraĝa filmo pri seksa vekiĝo de barata virino estas akuzata pri pravigo de pedofilio
"En lando kie virinoj kaj infanoj ofte iĝas viktimoj de perforto, tiu ĉi normigo de la agreso prezentas eĉ pli grandan problemon"
Mi ne grimpos la Sargamoton (Evereston) – bildstria vojaĝbulteno
"En niaj okuloj brilas la ekscito kaj ĉiuj (pezaj) kulturaj bagaĝoj de la Okcidento sur la fama "tegmento de la mondo".
Kial homoj debatas la proponon por senaŭta tago en Kolombo, Srilanko?
Senaŭtomobila tago en Kolombo, Srilanko, sonas kiel bona ideo el naturmedia vidpunkto, sed estas aliaj zorgoj - kaj elmeti sin al strataj turmentadoj pintas en la listo.
En Barato, leĝprojekto pri civitaneco incitas timon pri kontraŭislama antaŭjuĝo
Ĉar la reganta Partio de la Popolo de Barato (BJP) antaŭenpuŝas la amendon de la kontraŭ-islama civitaneco, kritikistoj diras, ke ĝi malobservas la sekularan konstitucion de Barato kaj minacas la esencon de la pluraleco de Barato.
Lingvoj: reta aktivismo por savi la ĉakman lingvon
La ĉakma lingvo estas hindeŭropa lingvo parolata de ĉ. 310.000 homoj en sudorienta Bangladeŝo kaj aliaj 300.000 en la plej orientaj partoj de Barato. Ĝi estas skribita uzante la ĉakman alfabeton, kiu estas mortanta, ĉar multaj ĉakmaoj ne havas la ŝancon lerni sian lingvon en lernejoj.
La malmulte konata beleco de rizgarbaj artaĵoj de Barato kaj Nepalo
La tradicio dekoracii domojn per rizgarboj teksitaj en belaj formoj malaperas iom post iom.
La defioj rilate al la lokigo de la surstrata seksa agreso en Srilanko transpasas simplan kolektadon de donitaĵoj
Malgraŭ denuncoj al la polico, la virinoj batalas kontraŭ kulturo kiu kulpigas la viktimon kaj kontraŭ sistemo nesensiva al la bezonoj de la viktimoj de seksa misuzo.