Artikoloj pri Okcidenta Eŭropo je Decembro, 2013
Ĉinio: Portreti figurojn de kulturaj kaj etnaj stereotipoj
Ĉina filmet-blogisto estis vaste konata per sia impreso de la elparoloj de kelkaj aziaj najbaroj kaj aliaj kulturoj de la tuta mondo. Kiom ili diferencas de similaj krudaj stereotipoj, kiujn vi vidis aliloke?
“Mi estas germana stratvendisto en Dakaro”
Esti strata vendisto estas ne facila laboro, precipe en Senegalo. Tamen tio estas la elekto kiun Sebastian Prothmann el Germanio faris, post kiam li venis en Dakaro, Senegalo antaŭ kelkaj monatoj. La sekva filmeto montras Prothmann ĉe lia laboro [fr]: Prothmann klarigas en intervjuo por la blogo Dakaroiseries, kiel li venis...
Islando malfeliĉas pro la unua homo mortigita de polico
Senprecedenca afero okazis en Islando — La polico mortigis homon. "La nacio estas en ŝoko, ĉar tiaj aferoj ne okazas en nia lando..."
Iniciato por konservi instruadon de la portugala en francaj universitatoj
La portugala lingvo estas la sesa plej vaste parolata lingvo en la mondo, kaj estas ĉirkaŭ du milionoj da parolantoj de la portugala en Francio. Geneviève Fioraso, la Ministro de Supera Edukado kaj Esplorado, diris ke havante tiun ĉi raran studfakon kiel la Portugala en tuto da Francaj universitatoj ne povas esti utila.
Nederlando: drinkemuloj purigas la stratojn
Ĉu la ideo estas bona aŭ male? La ĉefurbo de Nederlando, Amsterdamo, dungas alkoholulojn por purigi la stratojn. Realnews24 raportis [angle]: Ili purigos la stratojn kontraŭ duona pako da tabako, kvin ladskatoloj de biero kaj 10 eŭroj. La projekto celas batali kontraŭ-socian konduton.