- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Beijing ŝanĝos la sistemon pri la instruado de la angla lingvo

Kategorioj: Populara artikolo, 1 artikolo, 2 artikoloj, Ĉinio, Edukado, Politiko, A2-lingvo-nivelo

La urba edukada komisiono en Pekino ŝanĝos la strukturon de instruado de la angla lingvo. CNTV raportis [1] [en], ke la bazlernejoj en Pekino komencos instrui la anglan nur ekde la 3-a grado. En la Gaokao, ekzameno kiu estas grava por eniri universitaton, la trapasa procento de la angla malaltiĝos de 180 al 150 poentoj.

La nova skemo eble ekfunkcios en 2016 se la publiko ne kontraŭas tiun planon.

La eduka sistemo en Ĉinio ricevis multajn kritikojn en la pasintaj jaroj. Multaj ĉinoj kritikis, ke la instruado de la angla estis malŝparo de tempo. Multaj sugestis, ke la fremdaj lingvoj devus esti libere elekteblaj sed ne devigaj, ĉar ne ĉiuj lernantoj ŝatas la anglan lingvon.

Esperantisto el Ĉinio, Terzoro HUANG YinBao [2], kiu prelegis dum la 46-a ILEI- Konferenco okazinta la 15-an de julio 2013 en Germanio. ankaŭ kritikis la sistemon en sia artikolo: La angla lingvo perfortas [3]ĉinajn gelernantojn.