JOAS el Malajzio prezentas rekomendojn ĉe Unuiĝintaj Nacioj

La bildo estas el la Fejsbuk-paĝo de JOAS.

Jaringan Orang Asal SeMalaysia (JOAS, Tutmalajzia Grupo de Indiĝenoj) el la orienta parto de Malajzio sendis tri reprezentantojn al Unuiĝintaj Nacioj por raporti la situacion en Saravako kaj Sabaho pri malĝusta traktado de indiĝenoj en la du subŝtatoj.

Fakte, malbonaj situacioj en orienta kaj okcidenta partoj de Malajzio estas similaj.

JOAS sendis ses rekomendojn al UN. La reprezentantoj nun estas en Ĝenevo, Svislando, por partopreni en la Universala Perioda Revizio. La tri reprezentantoj estas Yus Jahut, Mark Bujang kaj Rojieka Scarlett.

La raporto de la reprezentantoj ĉe UN estas eldonita per la reta WEBTV-kanalo de UN je la 20-a horo kaj 30 minutoj laŭ la malajzia horo, hodiaŭ, 24-an de oktobro 2013.

Noto: La indiĝenoj en la orienta parto t.e. Sabaho kaj Saravako nomiĝas Orang Asal en la malaja, sed la indiĝenoj en la okcidenta parto t.e. Malaja Duoninsulo nomiĝas Orang Asli. Tiuj nomoj estis kreitaj de la leĝoj, kiam oni batalis por la sendependiĝo de Malajzio.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.