- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

92 landoj alprenis Minamata-Konvencion por antaŭhaltigi hidrargan veneniĝon

Kategorioj: Japanio, Civitanaj komunikiloj, Disvolvado, Medio, Sano

Pli ol 50 jaroj pasis post kiam la loĝantoj de Minamata, Japanio, suferis erupcion de hidrarga veneniĝo pro lokaj marproduktaĵoj poluitaj de tre venena rubakvo. En ĉi tiu jaro, 92 landoj subskribis traktaton de Unuiĝintaj Nacioj [1] planitan por eviti, ke tia tragedio okazu denove.

La Minamata-Konvencio pri hidrargo [2], kiu estas akto jure deviga al la tuta mondo, estis alprenita en Minamata, Japanio, dum la kunveno okazinta de la 7-a ĝis la 11-a de oktobro 2013.

La traktato estas nomita laŭ la urbo Minamata [3], kies loĝantoj suferis pro hidrarga veneniĝo ekde 1950. En reta versio de la monata gazeto Environmental Health Perspectives (Perspektivoj pri Medio kaj Sano), scienca kaj media ĵurnalisto Rebecca Kessler klarigas [4] la historion de la viktimoj de Minamata-malsano [5]:

En julio 1956, en fiŝista vilaĝo proksime de la urbo Minamata ĉe la Maro Ŝiranui (Shiranui), Japanio, naskiĝis knabineto nomita SAKAMOTO Shinobu. Ŝiaj gepatroj tuj rimarkis, ke io nenormalas. En la aĝo de 3 monatoj, kiam sanaj beboj povas levi sian kapon, Sakamoto ne povis. Ŝi kreskis malrapide kaj komencis rampi neordinare malfrue. En la aĝo de 3 jaroj ŝi salivumis troe kaj ankoraŭ ne povis piediri. Ŝiaj gepatroj metis ŝin en lokan hospitalon, kie ŝi pasigis kvar jarojn kun terapio por lerni marŝi, uzi siajn manojn, kaj realigi aliajn bazajn korpmovojn. Jam de frue pluraj kuracistoj interkonsentis pri diagnozo de cerba paralizo.

Tamen estis signoj, ke la stato de Sakamoto estas parto de io multe pli granda. Kelkajn jarojn antaŭ ŝia naskiĝo, mortintaj fiŝoj kaj aliaj maraj estaĵoj komencis aperi en la golfo Minamata. Marbirdoj perdis sian kapablon flugi. Kaj katoj mortis sinsekve pro konvulsio, kiun lokanoj nomis “dancomalsano”. Do, du monatojn antaŭ la naskiĝo de Sakamoto, erupcio de nekonata nerva malsano estis unuafoje raportita inter la fiŝistaj familioj de la regiono. Pli aĝa fratino de Sakamoto, Mayumi, kaj pluraj el la najbaroj de la familio estis diagnozitaj kun la mistera malsano, kiu estis atribuita al poluitaj marproduktaĵoj. En 1957 sciencistoj donis al la malsano nomon: Minamata-malsano.”

Tiu knabineto, Sakamoto Ŝinobu nun estas aktivulo de la Grupo de Viktimoj de Minamata-Malsano. Krom diplomatia konferenco, ankaŭ internaciaj NROj kaj civitanaj grupoj kolektiĝis kaj interŝanĝis informojn. La Internacia Reto por Forigo de POP (IPEN) gastigis diskutforumon kune kun la Civitanoj kontraŭ Kemia Poluado [6] (CACP) la 8-an de oktobro 2013 kaj prezentis kun Ŝinobu la Minamata-Deklaron pri venenaj metaloj [7].

Internacia Simpozio pri Minamata

Aktivulo de la Grupo de Viktimoj de Minamata-Malsano Sakamoto Ŝinobu tenas deklaron prezentitan de la Internacia Reto por Forigo de POP (IPEN).
Foto prenita de OKUDA Minori

Supera konsilanto pri scienco kaj tekniko de IPEN Joe DiGangi diris [8]:

La Hidrarga Traktato estas aparte ligita al Minamata, ĉar ĝi specife alvokas registarojn de la mondo lerni kaj apliki la lecionojn de la tragedio de Minamata por antaŭforigi hidrargan veneniĝon en la estonteco. Bedaŭrinde la origina tragedio ankoraŭ ne estas solvita.

Kun la nomo de Minamata estiĝas speciala respondeco ― kaj ŝanco ekagi por ke la nomo Minamata ne estu asociita nur kun tragedio, sed ke ĝi fariĝu pozitiva modelo en la solvo de la plej malbona kazo de amasa hidrarga veneniĝo en la mondo.