Ĉu vi vidas ĉiujn lingvojn supre de la paĝo ? Ni tradukas rakontojn el Global Voices por ke civitanaj komunikiloj tra la mondo estu alireblaj por ĉiuj.

Lernu pli pri LINGUA Traduko  »

Malajzio: Indiĝenoj en Kelantano kritikis PAS

La indiĝenoj en la subŝtato Kelantano, Malajzio, postulas de la subŝtata registaro kaj de la centra registaro agnoski iliajn rajtojn pri la hereda tero. Tion raportis [ms] Free Malaysia Today (Libera Malajzio Hodiaŭa).

Ili diris, ke la registaro ne solvis la problemon de la tero heredita de la prapatroj. Nun, ili jam ekkonsciis kaj vekiĝis pri la rajtoj de la indiĝenoj en Malaja Duoninsulo aŭ en SaravakoSabaho.

Azmi Badol, reprezentanto de Jaringan Kampung Orang Asli Kelantan (JKOAK, Indiĝena Grupo de Kelantanaj Vilaĝoj), eldiris tion al la ĵurnalistoj.

Li kritikis la ĉefgvidanton de la subŝtato, Hadi Awang de la politika partio PAS [en] (Tut-Malajzia Islama Partio), dirante, ke la indiĝenoj ne volas akcepti modernan vivon.

La indiĝenoj en Malajzio nuntempe havas multajn problemojn pri la hereda tero en siaj vilaĝoj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.