- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Malajzio: Indiĝenoj en Kelantano kritikis PAS

Kategorioj: Malajzio, Civitanaj komunikiloj, Etno kaj raso, Indiĝenoj, Lingvo, Medio, Politiko, Protesto

La indiĝenoj en la subŝtato Kelantano [1], Malajzio [2], postulas de la subŝtata registaro kaj de la centra registaro agnoski iliajn rajtojn pri la hereda tero. Tion raportis [3] [ms] Free Malaysia Today (Libera Malajzio Hodiaŭa).

Ili diris, ke la registaro ne solvis la problemon de la tero heredita de la prapatroj. Nun, ili jam ekkonsciis kaj vekiĝis pri la rajtoj de la indiĝenoj [4] en Malaja Duoninsulo [5] aŭ en Saravako [6]Sabaho [7].

Azmi Badol, reprezentanto de Jaringan Kampung Orang Asli Kelantan (JKOAK, Indiĝena Grupo de Kelantanaj Vilaĝoj), eldiris tion al la ĵurnalistoj.

Li kritikis la ĉefgvidanton de la subŝtato, Hadi Awang de la politika partio PAS [8] [en] (Tut-Malajzia Islama Partio), dirante, ke la indiĝenoj ne volas akcepti modernan vivon.

La indiĝenoj en Malajzio nuntempe havas multajn problemojn pri la hereda tero en siaj vilaĝoj.