- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

VIDEO: “No Woman, No Drive” (Ne virino, ne stiru) svenigis Saud-Arabion

Kategorioj: Mezoriento kaj Nordafriko, Sauda Arabio, Civitanaj komunikiloj, Homaj rajtoj, Humuro, Ideoj, Interreta aktivismo, Protesto, Regado, Religio, Virinoj kaj genro

La saudarabiaj aktivistoj elektis la hieraŭan tagon (la 26-an de oktobro 2013) por protesti kontraŭ malpermeso al virinoj [1] stiri aŭton en la reĝlando.

Dum sociaj retoj tumultis pro kreskanta nombro de raportoj [2] pri virinoj stirantaj aŭton tra la lando, brila senakompana rearanĝo de “No Woman, No Cry” (Ne, virino, ne ploru) de Bob Marley fulmrapide disvastiĝis subtene al bravaj virinoj defiantaj konservativan seksisman leĝon kaj pseŭdosciencan pravigon [3], kiuj malpermasas al ili ĝui liberan moviĝon.