- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Malajzio: Kiu devas respondeci pri la subita inundo en Cameron Highlands?

Kategorioj: Malajzio, Civitanaj komunikiloj, Medio

La subita inundo, kiu mortigis 4 homojn [1] [en], okazis ĉe Cameron Highlands [Kamerona Altebenaĵo] en la subŝtato Pahango [2], Malajzio la 23-an de oktobro 2013. La loĝantoj kaj la policistoj havis malsamajn opiniojn.

Du el la kvar mortintoj estis el Indonezio, unu el Bangladeŝo kaj unu estis malajziano.

La loĝantoj intervjuitaj de la novaĵagentejo Malaysiakini plendis, ke la lokaj aŭtoritatoj ne informis ilin antaŭ la malfermo de la akvopordo de la digo Sultan Abu Bakar por ellasi la akvon post pluvego.