- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Ĉiuj suferas en Manila trafiko

Kategorioj: Filipinoj, Civitanaj komunikiloj, Disvolvado

Filipina ĵurnalistino Iris Cecilia Gonzales skribas pri kiel homoj suferas [1] [en] la fifaman trafikŝtopiĝon en la stratoj de Manilo [2]:

Kiam oni estas enŝovita en trafikon sur la stratoj de Manila, oni ne povas eskapi. Ĉiuj suferas sendistinge – ĉu oni stiras belan Rolls Royce aŭ moveblan rubopecon; ĉu ĝi estas kun ruĝa plato de ŝtatfunkciulo aŭ kun diplomata numero; ĉu la aŭto estas registrita aŭ ne. Oni havas neniun elirvojon kaj nenion por fari krom veturi malrapidege kaj atendi kaj atendi plu.