La polemika vorto ‘Allah’ en Malajzio

La Apelacia Tribunalo en Malajzio juĝis [en], ke Herald, katolika semajngazeto [en] ne povas uzi la vorton ‘Allah’ en sia malajlingva eldono.

La reagoj de diversaj grupoj prezentas diferencajn opiniojn pri tio. Loyar Burok [en], reta gazeto en Malajzio, invitis faman kaj spertan advokaton Tommy Thomas kaj li klarigis, ke la decido pri la vorto Allah estas kontraŭkonstitucia. Li ankaŭ sugestis, ke la juĝistoj devas konsisti el reprezentantoj de diversaj religioj en tiu juĝafero.

Aman TV en Youtube [Jutubo] kolektis  diversajn opiniojn pri la afero.

 

Malaysiakini, malajzia novaĵagentejo, raportis pri la sceno ĉirkaŭ la tribunalo post anonco de la juĝdecido.

 

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.