- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Ĉu Kamboĝo estas unupartia lando?

Kategorioj: Kamboĝo, Civitanaj komunikiloj, Politiko

Anirudh Bhati malakceptas la opinion de iuj analizistoj, ke Kamboĝo fariĝis unupartia lando [1] [angle] post kiam la ĉefa opozicia partio bojkotis la inaŭguran sesion de la Nacia Asembleo:

… Estus erare supozi, ke Kamboĝo jam denove iĝis la unupartia lando simple pro tio, ke la kuranta asembleo estas bojkotita de la opozicio, same kiel estus malprecize karakterizi Usonon kiel dupartian sistemon.