Aktorino kaj reĝisorino el Irano, Pegah Ahangarani estas minacata per enmeto en malliberejon pro ‘politikaj deklaroj kaj intervjuoj kun eksterlandaj malamikaj gazetoj’ laŭ la blogo Neniam Milito inter Ni [1].
Ŝi estis kondamnita al 18 monatoj da malliberigo.
Laŭ la oficiala agentejo, tiu puno estis decidita pro «politikaj deklaroj kaj intervjuoj kun eksterlandaj malamikaj gazetoj», ne liverante pli da precizigoj.