- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

UN: Respektu la rajtojn de indiĝenoj

Kategorioj: Civitanaj komunikiloj, Disvolvado, Indiĝenoj, Internaciaj rilatoj, Unuiĝitaj Nacioj (UN)

Spertularo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) instigas [1] [angle] registarojn kaj korporaciojn respekti la rajtojn de la indiĝenoj en la mondo kaj gardi ilin kontraŭ malobservo de iliaj rajtoj pro komercaj aktivadoj.

Prezidanto de la sendependa spertularo diris, ke indiĝenoj estas severe trafitaj de industriaj sektoroj de minado, terkultivado kaj energioj, kaj ke negativaj efikoj etendiĝas de la rajto de la indiĝenoj sekvi la memelektitan tradician vivstilon ĝis diskriminacioj en dungado kaj en aliro al varoj kaj servoj.