- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Kanto el Ĉinio: Kontraŭregula Besto

Kategorioj: Orienta Azio, Ĉinio, Civitanaj komunikiloj, Muziko

La nova kanto de Xu Song [1] [ŝu song] [ĉine] ‘Kontraŭregula Besto’ (违章动物)jam estas aŭskultita 12 milionojn da fojoj ĉe QQ-muziko (QQ音乐) ene de unu monato. La sendependa kantisto-kantoverkisto Xu Song estas 27-jara. La kanto temas pri konflikto inter urbaj administraj funkciuloj kaj strataj vendistoj.

Rensi el ChinaSMACK tradukis kaj klarigis la kantotekston [2] en la angla.