See all those languages up there? We translate Global Voices stories to make the world's citizen media available to everyone.

Enmigrintoj el Orienta Eŭropo akcelas IT-industrion en Britio

Britio limigas transliman moviĝon de laboristoj jam de pluraj jaroj por eviti, ke elmigrintoj el Rumanio kaj Bulgario fiksloĝu kaj serĉu laborpostenon en Britio. Sed la limigoj estos nuligitaj la 1an de januaro, 2014. Iuj antaŭdiras, ke multaj laboristoj enmigros el tiuj du landoj inter la plej malriĉaj en la Eŭropa Unio, dum aliaj diras, ke enmigrintoj estos tiom malmultaj, ke ili apenaŭ povas esti sentataj. Kaj multaj substrekas la fakton, ke Rumanio havas kreskantan kaj pioniran IT-(informoteknologian) industrion, kiu ankaŭ profitigos la britan IT-industrion. Aliaj landoj de Orienta Eŭropo, kiel Estonio, Litovio, Slovenio kaj aliaj, ankaŭ helpis al Britio akceli la prosperan IT-industrion en la lastaj jaroj.

The Independent, brita gazeto, traktas plurajn flankojn de la evoluanta historio kun diraĵoj de IT-entreprenistoj en Britio, enmigrintaj el Orienta Eŭropo:

Gal, 23-jaraĝa rumana enmigrinto, estas unu el tiuj junuloj sur nova ondo de orienteŭropaj enmigrintoj venintaj al Britio por komenci komercojn en alte kreskantaj sektoroj kiel teknologio kaj sociaj retkomunikiloj. Brita eminenteco en tiuj kampoj altiras entreprenistojn, kiuj malhavas necesajn merkatojn kaj infrastrukturon en siaj orienteŭropaj hejmlandoj.

“Rumanoj bone faras du aferojn – inĝenierado kaj entreprenado”, diras Gal. Lia devenlando naskis Nobel-premiitan biologon kaj la inventinton de jet-aviadilo kaj eĉ sendis astronaŭton al la kosmo.

 

Komenci konversacion

Aŭtoroj, Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bv. respekti al la aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.