Konfliktoj daŭre intensiĝas en malgranda vilaĝo Miryang [mirjang] en Sud-Koreio [1]. Pliaĝaj vilaĝanoj rezistas kontraŭ la decido de la registaro, kiu trudas konstruon de alttensiaj elektropovaj linioj [2] tra ilia tero. Ili diras, ke ili batalos ĝismorte [3] por siaj tero kaj vivorajtoj. Mediprotekta grupo komencis kampajnon ĉe la retejo Daum Agora [4] [koree] por kolekti donacojn de individuoj por provizi la vilaĝanojn per sunpaneloj. Pli ol 1400 retuzantoj jam partoprenis ĝis nun.
La bildo estas prenita el paĝo [5] de la anglalingva Global Voices.