“Ok indiĝenoj el penan-tribo estis arestitaj de polico [1] [angle], sed la polico ne volis prezenti detalojn pri la aresto.” Abin, oficisto de la ne-registara organizo (NRO) Reto por Savi Saravakajn Riverojn (Save Sarawak's Rivers Network) diris al la franca novaĵagentejo AFP.
La konflikto [2] ĉe la akvorezervujo de Baram jam daŭras kelkajn monatojn. La Juristoj por Libereco (@lawyers4liberty) pepas:
Police arrest eight tribespeople protesting dam http://t.co/BR6Sk3fM9f [3] how typical of @pdrmsia [4] – protecting rich & powerful
— Lawyers For Liberty (@lawyers4liberty) November 7, 2013 [5]
@lawyers4liberty Polico arestis ok tribanojn protestantajn kontraŭ digo http://shar.es/IP6j6 tipa ago de @pdrmsia (Reĝa polico de Malajzio) — protekti riĉulojn kaj potenculojn.
Antaŭe, la Borneja Projekto [6] (Borneo Project) raportis, ke konstruado de la akvorezervujo de Baram [7] estis provizore haltigita, sed la projekto daŭros.
Aliflanke, la Fonduso Bruno Mansur malkaŝis sekretan mapon [8] pri la akvorezervujo de Baram.
En 2012, unuafoje 150 ĉefgvidantoj de la indiĝenaj grupoj en Saravako lanĉis komunan agadon [9] kontraŭ la konstruado de la 12 akvorezevujoj.
Vidu mesaĝ-filmeton [10] de penana knabeto senditan al Abdul Taib Mahmud, la ĉefministro de Saravako.
La kanto de la indiĝenoj Orang Ulu diras, ke la rivero Baram estas donaco de la sankta naturo.
—
Reviziita de Vastalto