- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Sauda Arabio: Verkisto Tariq Al Mubarak liberigita

Kategorioj: Mezoriento kaj Nordafriko, Sauda Arabio, Civitanaj komunikiloj, Juro, Parollibereco, Virinoj kaj genro

Saudarabia [1] verkisto Tariq Al Mubarak, malliberigita pro subtenado de la rajto de virinoj stiri [2] [angle] en la absoluta monarkio, estas liberigita.

Tamador Al Yami pepas:

Post 8 tagoj da malliberigo, Tariq Almubarak, subtenanto de #Women2Drive [3] #oct26driving [4] estas nun libera. #FreeTariqAlmubarak [5]