- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Vjetnamio: Blogisto parolas kontraŭ subpremo de registaro

Kategorioj: Orienta Azio, Vjetnamio, Civitanaj komunikiloj, Homaj rajtoj, Parollibereco, Politiko, Protesto

Nguyen Bac Truyen atestis [1] [angle] en evento por homaj rajtoj en Ĝenevo la subpremon spertitan de blogistoj kaj aktivistoj en Vjetnamio [2]:

Subpremo de la registaro eniris en novan, pli perfortan fazon fine de julio, kiam la vjetnama prezidanto Truong Tan Sang revenis de vizito al prezidanto Obama en Usono. Blogistoj kaj aktivistoj estas rekte celitaj. Sekreta polico malkaŝe kaj krude perfortas kaj minacas nin. Ili senhezite teroras kaj subpremas vjetnamajn defendantojn de homaj rajtoj, blogistojn kaj disidentojn.

 

TRADUKA NOTO: Neniam milito inter ni, blogo en Esperanto, raportas [3] similan kazon en Vjetnamio.

Reviziita de Vastalto